Baháʼí Citaĵoj

Plej Dividiĝintaj Citaĵoj

HO VI RIĈULOJ SURTERE! La malriĉuloj inter vi estas Mia konfido; gardu vi Mian konfidon kaj ne inklinu nur al via propra komforto. 54
— Bahá’u’lláh La Kaŝitaj Vortoj, BEL 2009
Ĉiujn aferojn Mi deziris por vi, kaj ankaŭ vin pro vi mem. (Gleanings, 122:1, p.260)
— Bahá’u’lláh Perloj de l’Saĝo
HO FILO DE L’HOMO! Mi amis vian kreadon, sekve do Mi kreis vin. Tial vi amu Min, por ke Mi menciu vian nomon kaj plenigu vian animon per la spirito de l’vivo.
— Bahá’u’lláh La Kaŝitaj Vortoj, BEL 2009
La esenco de ĉio al vi revelaciita de Ni estas justeco, estas por la homo liberigi sin de vantaj kapricoj kaj imitadoj, percepti per la okulo de l' unueco la gloran faron de Liaj manoj kaj rigardi ĉion ajn per la okulo de l' serĉanto. (Tablets, 10: 1 k.s., p.155-157)
— Bahá’u’lláh Perloj de l’Saĝo
Ĉu vi ne vidas, kun kio Dio komparas bonan vorton? Kun bona arbo; kies radiko estas fiksita en la tero, ĝiaj branĉoj atingas la ĉielon, ĝi produktas fruktojn en ĉiu sezono. [Korano 14:24]
— Bahá’u’lláh Libro De Certeco [9]
HO FILO DE L’HOMO! Mia aflikto estas Mia providenco; ŝajnas ĝi surface fajro kaj venĝo sed estas ĝi interne lumo kaj mizerikordo. Rapidu al ĝi ke fariĝos vi lumo eterna kaj spirito senmorta. Ĉi tio estas Mia ordono al vi, observu ĝin. 51
— Bahá’u’lláh La Kaŝitaj Vortoj, BEL 2009
Tia estas la forto de iliaj deziroj, ke la lampo de konscienco kaj prudento estingiĝis en iliaj koroj, kvankam la fingroj de la dia potenco malfermis la portalojn de la konado de Dio... [6]
— Bahá’u’lláh Libro De Certeco
HO IDOJ DE L’POLVO! Rakontu al la riĉuloj pri la noktomezaj suspiroj de tiuj malriĉaj, ke ne neglektemo konduku ilin sur la vojon de l’detruo kaj senigu ilin je la Arbo de l’Riĉeco. Donaci kaj esti malavara estas atributoj Miaj; bone estas kun tiu, kiu sin ornamas per Miaj virtoj. 49
— Bahá’u’lláh La Kaŝitaj Vortoj, BEL 2009
La sola kaj fundamenta celo de ĉia lernado, de ĝia tuta penado kaj laboro estas atingi kaj rekoni tiun staton, tamen ili ĉiuj dronas en siaj materialaj studadoj.
— Bahá’u’lláh Libro De Certeco [29]
La plej amata el ĉiuj aferoj antaŭ Miaj okuloj estas Justeco; ne turnu vin for de ĝi se vi deziras Min, kaj ne malatentu ĝin ke Mi fidu al vi. [1]
— Bahá’u’lláh Libro De Certeco

Citaĵo de la Tago

Idal 4 Azamat 183 B.E.

Ĉiu materiala progresas ĝis certa punkto kaj poste komencas malprogresi. Tio ĉi estas la leĝo kiu regas la tutan materialan kreaĵaron. Sed por la homa animo ne ekzistas malprogreso. Ĝia sola movado estas al perfekteco, nur el kresko kaj progreso konsistas la movado de la animo.

ʻAbdu'l-Bahá – Parizaj Paroladoj