Baháʼí Citaĵoj

Fido (Malmulto de Fiduloj)

En la fino, kiel diras la libroj kaj tradicioj, restis kun Li apenaŭ kvardek aŭ sepdek du el Liaj disĉiploj. Fine Li laŭte ekkriis el la fundo de sia estaĵo: »Sinjoro! Lasu en la lando eĉ ne unu solan loĝanton el la nekreduntoj!«4 [5]

- Bahá’u’lláh, Libro De Certeco

Citaĵo de la Tago

Jalal 7 Mashiyyat 183 B.E.

Dum Sia ekzilo, kaj precipe en Adrianoplo kaj ‘Akká, Li formulis la leĝojn kaj ordonojn de Sia Epoko, klarigis en pli ol cent volumoj la principojn de Sia Kredo, proklamis Sian Revelacion al la reĝoj kaj regantoj Kristanaj kaj Mahometanaj, de la Oriento kaj la Okcidento...

Shoghi Effendi – La Kredo de Bahá’u’lláh – Mond-Religio, 1947