Baháʼí Citaĵoj

Unueco (de la Vero/Afero)

Simile, se oni diras, ke ĉiuj tagoj estas samaj, tio estus prava kaj vera. Kaj se vi, konsiderante la nomon kaj difinon de ĉiu tago aparte, oni dirus, ke ili diferencas, ankaŭ tio ĉi estas vera. Ĉar kvankam ili estas samaj, tamen oni rekonas en ĉiu apartan difinon, propran econ, specialan karakteron. Pensu simile pri la diferenco, alieco kaj unueco de la diversaj Malkaŝantoj de sankteco...

- Bahá’u’lláh, Libro De Certeco [10]

La lumo de l' homo estas justeco. Ne estingu ĝin per la malicaj ventoj de subpremado kaj tiraneco. La celo de justeco estas la efektivigo de unueco inter la homoj. (Tablets, 6: 26, p.66-67)

- Bahá’u’lláh, Libro De Certeco [20]

Ne, ĉiuj Profetoj de Dio, Liaj favorataj, Liaj sanktaj kaj elektitaj Senditoj, portas senescepte Liajn nomojn kaj enkorigas Liajn kvalitojn. Ili diferencas sole per la intenseco de siaj revelacioj kaj per la relativa potenco de sia lumo.

- Bahá’u’lláh, Libro De Certeco [26]

Tial, se iu el tiuj Malkaŝantoj de Sankteco proklamus: »Mi estas reveno de ĉiuj Profetoj«, Li dirus veron, efektive. En ĉiu sekvanta Revelacio, simile, la reveno de la antaŭa Revelacio estas fakto, kies vereco estas firme pruvita. ... La reveno de la Profetoj de Dio... estis konvike elmontrita, la reveno de iliaj elektitoj sekve ankaŭ estas definitive pruvita.

- Bahá’u’lláh, Libro De Certeco [31]

Ĉiu el tiuj Malkaŝantoj de Dio havas du statojn. Unu estas la stato de pura abstrakteco kaj esenca unueco... La alia estas la stato de diferenceco, kaj ĝi rilatas al la mondo de kreiteco kaj al ĝiaj limigoj.

- Bahá’u’lláh, Libro De Certeco [32]

Per tiuj argumentoj sekve estas pruvite kaj elmontrite, ke se en la »fino, kiu ne konas finon« aperas Persono, kiu leviĝus pro proklami kaj akceli Aferon, kiun en la »komenco, kiu ne konas komencon« proklamis kaj akcelis alia Persono, vere oni povus deklari pri tiu, kiu estas la Lasta, kaj pri tiu, kiu estas la Unua, ke ili estas unu sama persono, ĉar ambaŭ estas proklamantoj de unu sama Afero.

- Bahá’u’lláh, Libro De Certeco [37]

La celo de justeco estas la efektivigo de unueco inter la homoj. (Tablets, 6: 26, p.66-67) [8]

- Bahá’u’lláh, Libro De Certeco

La lumo de l' homo estas justeco. Ne estingu ĝin per la malicaj ventoj de subpremado kaj tiraneco. La celo de justeco estas la efektivigo de unueco inter la homoj. [8]

- Bahá’u’lláh, Libro De Certeco

Ĉio ĉi okazas malgraŭ la fakto, ke ĉiuj Profetoj de Dio, kiam ajn senditaj al la popoloj de la mondo, egale antaŭdiris alvenon de alia Profeto post ili mem kaj difinis signojn, kiuj anoncos la alvenon de la nova epoko. Tion ĉi atestas la enhavo de ĉiuj sanktaj libroj. [6]

- Bahá’u’lláh, Libro De Certeco

Pro tiu ĉi stato [servisteco/profeteco] ili atribuis al si la Voĉon de Dio k.t.p. dum pro la stato de senditeco ili deklaris sin Senditoj de Dio. En ĉiu okazo ili sonigadis parolojn, kiuj konformis al la bezonoj de la okazo, kaj alskribis ĉiujn tiujn deklarojn al si mem – deklarojn, etendantajn sin el la sfero de la dia Revelacio en la sferon de kreiteco, kaj el la regno de Dio en la regnojn de la tera ekzisto. Jen kial ilia parolo, kia ajn ĝi estas, ĉu ĝi koncernas la sferon de Dieco, Sinjoreco, Profeteco, Senditeco, Gardisteco, Apostoleco aŭ Servemo, ĉiam estas vera, sen ombro de dubo. [17, 18]

- Bahá’u’lláh, Libro De Certeco

La lumo de l' homo estas justeco. Ne estingu ĝin per la malicaj ventoj de subpremado kaj tiraneco. La celo de justeco estas la efektivigo de unueco inter la homoj. [27]

- Bahá’u’lláh, Libro De Certeco

Ne, ĉiuj Profetoj de Dio, Liaj favorataj, Liaj sanktaj kaj elektitaj Senditoj, portas senescepte Liajn nomojn kaj enkorigas Liajn kvalitojn. Ili diferencas sole per la intenseco de siaj revelacioj kaj per la relativa potenco de sia lumo. [28, 29]

- Bahá’u’lláh, Libro De Certeco

Ĉiuj tiuj dividoj, kiujn ni vidas ĉiuflanke, ĉiuj tiuj disputoj kaj kontraŭstaroj estas kaŭzitaj de tio, ke homoj staras ĉe riĉeco kaj ekstereco kaj forgesas la simplan esencan Veron. La diferencoj kuŝas en la eksteraj ritoj de religio, kaj ĝuste ili kaŭzas la disputojn kaj malamikecon - dum la realeco estas ĉiam unu kaj la sama.

- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj

La unua principo de Bahá'u'lláh estas : Serĉado de la Vero. Homo devas liberigi sin de ĉiaj antaŭjuĝoj kaj de la rezultoj de sia propra imago, ke li kapablu sen malhelpoj serĉi la Veron. La Vero estas unu en ĉiuj religioj...

- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj

Religio, kiu kontraŭparolas sciencon aŭ malkonformas kun ĝi, estas nur malscio, ĉar malscio estas la kontraŭo de scio. Religio, kiu konsistas nur el ritoj kaj ceremonoj de antaŭjuĝo ne estas la Vero. Ni klopodegu fervore esti instrumentoj por unuigi la religion kaj la sciencon.

- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj

Ĝi estas pro tio, ke ni fermis niajn okulojn kontraŭ la fundamenta principo de ĉiuj religioj. La Vero estas unu [28, 29].

- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj

Se religio estus kontraŭa al logika racio, ĝi ĉesus esti religio kaj estus nur tradicio. Religio kaj scienco estas du flugiloj... Ne estas eble flugi nur per unu flugilo [30].

- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj

Pri niaj sociaj principoj, nome la instruoj de Lia Sankta Mos to Baha ’u’lla h, disvastigitaj antau kvindek jaroj: ili vere ampleksas c iujn aliajn instruojn.

- ʻAbdu'l-Bahá, Excerpts from "Abdul-Baha-Letero-al-d-ro-A.-Forel-kajere.pdf"

Estas klare kaj evidente, ke sen tiuj instruoj progreso kaj evoluo de la homaro neniel eblas. Ĉ iu komunumo de la mondo trovas en tiuj Diaj Instruoj la realigon de siaj plej altaj aspiroj.

- ʻAbdu'l-Bahá, Excerpts from "Abdul-Baha-Letero-al-d-ro-A.-Forel-kajere.pdf"

Kiel reesprimo de la eternaj veroj, sur kiuj baziĝas ĉiuj antaŭaj religioj, kiel unuiganta potenco inspiranta la aliĝintojn de ĉi tiuj religioj per nova spirita forto, fervoriganta ilin per novaj espero kaj homamo, flamiganta ilin per nova vido de la fundamenta unueco de iliaj religiaj doktrinoj...

- Shoghi Effendi, La Kredo de Bahá’u’lláh – Mond-Religio, 1947

La fundamenta principo proklamita de Bahá’u’lláh, la sekvantoj de Lia Religio firme kredas, estas, ke la religia vero ne estas absoluta sed relativa, ke la Dia Revelacio estas konstanta kaj progresa procedo, ke ĉiuj grandaj religioj de la mondo estas Di-devenaj, ke iliaj bazaj principoj plene harmonias, ke iliaj celoj kaj intencoj estas unusamaj...

- Shoghi Effendi, La Kredo de Bahá’u’lláh – Mond-Religio, 1947

La celo de Bahá’u’lláh, la Profeto de ĉi tiu nova kaj granda epoko... ne estas detrui, sed plenumi la Revelaciojn pasintajn, akordigi prefere ol akcenti la diferencojn de la batalantaj kredoj, kiuj disrompas la nuntempan socion.

- Shoghi Effendi, La Kredo de Bahá’u’lláh – Mond-Religio, 1947

Ĝi estas la Revelacio de Kristo renovigita, preskaŭ en la samaj vortoj, sed adaptita al pli ol miljara diferenco...

- Shoghi Effendi, La Kredo de Bahá’u’lláh – Mond-Religio, 1947

Citaĵo de la Tago

Istiqlal 8 Mashiyyat 182 B.E.

Ho filo de l' esto! Kiel povis vi forgesi viajn proprajn kulpojn kaj okupiĝi pri la kulpoj de aliaj? Kiu ajn tion faras estas malbenita de Mi. (Kaŝitaj Vortoj, araba 26 / The Hidden Words, p.11)

Bahá’u’lláh – Perloj de l’Saĝo