Baháʼí Citaĵoj

Unueco (de la Homaro kaj la Mondo)

Interrilatu kun ĉiuj homoj... en spirito de afableco kaj kamaradeco. Se vi scias pri iu vero... dividu ĝin kun ili per parolo plej afabla kaj bonvola. Se iu malakceptas ĝin, lasu lin kaj petu Dion lin gvidi. Gardu vin, ke vi ne traktu lin bruske. Afabla lango estas kiel magneto por la hom-koroj. (Gleanings, 132: 5, p.289)

- Bahá’u’lláh, Perloj de l’Saĝo

La esenco de ĉio al vi revelaciita de Ni estas justeco, estas por la homo liberigi sin de vantaj kapricoj kaj imitadoj, percepti per la okulo de l' unueco la gloran faron de Liaj manoj kaj rigardi ĉion ajn per la okulo de l' serĉanto. (Tablets, 10: 1 k.s., p.155-157)

- Bahá’u’lláh, Perloj de l’Saĝo

La bonfarto de la homaro, ĝia paco kaj ĝia sekureco estos neatingeblaj, antaŭ ol ĝia unueco estos firme starigita. Tiu unueco ne povas esti atingita, dum la konsiloj revelaciitaj de la Plumo de la Plejalta suferas malatenton kaj neglekton. (Gleanings, 131: 2, p.286)

- Bahá’u’lláh, Perloj de l’Saĝo

Vi estas la fruktoj de unu arbo kaj la folioj de unu branĉo. Interrilatu en plej granda amo kaj harmonio, en amikeco kaj kamaradeco. Tiel potenca estas la lumo de unueco, ke ĝi povas heligi la tutan mondon. (Gleanings, 132: 3, p.288)

- Bahá’u’lláh, Perloj de l’Saĝo

Ke la diversaj komunumoj de la tero kaj la multnombraj religiaj sistemoj neniel rajtas nutri sentojn de malamikeco inter la homoj, tio apartenas en tiu ĉi Tago al la esenco de la Kredo de Dio kaj de Lia Religio. (Gleanings, 132: 1, p.287-288)

- Bahá’u’lláh, Perloj de l’Saĝo

Ne gloru sin tiu, kiu amas sian propran landon, sed tiu, kiu amas la tutan mondon. La tero estas nur unu lando, kaj ĉiuj homoj ĝiaj civitanoj. (Tablets, 11: 13, p.167)

- Bahá’u’lláh, Perloj de l’Saĝo

Ĉar Ni kreis vin ĉiujn el la sama substanco devas vi esti kiel unusola animo, marŝi per la samaj piedoj, manĝi per la sama buŝo kaj loĝi en la sama lando, ke elde via plej interna esto, pere de viaj faroj kaj agoj, la signoj de unueco kaj la esenco de malligiteco estu manifestataj. (Kaŝitaj Vortoj, araba 68 / The Hidden Words, p.20-21)

- Bahá’u’lláh, Perloj de l’Saĝo

La Eternulo ordonis kiel suverenan kuracilon kaj plej fortan rimedon por resanigi la tutan mondon, estas la unuiĝo de ĉiuj popoloj en unu universala Religio, unu komuna Kredo. (Gleanings, 120: 1 kaj 3, p.254-255)

- Bahá’u’lláh, Perloj de l’Saĝo

Tiu, Kiu estas via Sinjoro, la Plejkompatema, vartas en Sia koro la deziron vidi la tutan homaron kiel unu animon kaj unu korpon. (Gleanings, 107: 1, p.214)

- Bahá’u’lláh, Perloj de l’Saĝo

En ĉiuj aferoj modereco estas dezirinda. Se io estas farata ekscese, tiam ĝi montriĝos fonto de malbono. Rigardu la civilizacion de la Okcidento, kiel ĝi perturbas kaj maltrankviligas la popolojn de la mondo. Infera maŝino estas elpensita... Purigo el tia profunde radikanta kaj ĉion ampleksanta putreco efektiviĝos nur, se la popoloj de la mondo unuiĝas en sia klopodo pri komuna celo kaj akceptas unu universalan kredon... (Tablets, 6: 31 kaj 32, p.69)

- Bahá’u’lláh, Perloj de l’Saĝo

Nepre venos tempo, kiam deviga neceso okazigi vastan, ĉio-ampleksan kunvenon de l'homoj estos universale rekonata. La regantoj kaj reĝoj de la tero devos ĉeesti kaj... devos konsideri tiajn vojojn kaj rimedojn, kiuj metos la fundamenton de la Granda Paco tutmonda inter la homoj... (Gleanings, 117: 1, p.249)

- Bahá’u’lláh, Perloj de l’Saĝo

Estas la devo de la regantoj de la mondo... elekti unu el la ekzistantaj lingvoj aŭ novan lingvon instruotan al la infanoj en ĉiuj lernejoj de la mondo, kaj same unu skribon. Tiel la tuta tero estos fine konsiderata kiel ununura lando. (Tablets, 3: 6, p.22)

- Bahá’u’lláh, Perloj de l’Saĝo

La lumo de l' homo estas justeco. Ne estingu ĝin per la malicaj ventoj de subpremado kaj tiraneco. La celo de justeco estas la efektivigo de unueco inter la homoj. (Tablets, 6: 26, p.66-67)

- Bahá’u’lláh, Perloj de l’Saĝo

Interrilatu kun la sekvantoj de ĉiuj religioj en spirito de afableco kaj frateco. Ĉio, kio instigis la idojn de l'homo eviti unu la alian kaj kaŭzis malpacon kaj dividon inter ili, estas, pro la revelacio de tiuj ĉi vortoj, nuligita kaj forigita... Ne gloru sin tiu, kiu amas sian patrujon, sed tiu, kiu amas la tutan mondon. (Gleanings, 43: 6-7, p.95-96)

- Bahá’u’lláh, Perloj de l’Saĝo

Ho vi homidoj! La fundamenta celo, kiu animas la Kredon de Dio kaj Lian Religion, estas certigi la bonstaton de la homaro, akceli ĝian unuecon kaj nutri la spiriton de amo kaj kamaradeco inter la homoj. Ne permesu, ke ĝi fariĝos fonto de malpaco kaj diskordo, de malamo kaj malamikeco. (Tablets, 11: 15, p.168)

- Bahá’u’lláh, Perloj de l’Saĝo

Sciu kun certeco, ke la esenco de ĉiuj Profetoj de Dio estas unu kaj la sama. Ilia unueco estas absoluta. Dio, la Kreinto, diras: Ne ekzistas iu ajn distingo inter la Portantoj de Mia Mesaĝo. Ili ĉiuj havas nur unu celon; ilia sekreto estas la sama sekreto. (Gleanings, 34: 3, p.78)

- Bahá’u’lláh, Perloj de l’Saĝo

Tio ĉi fakte estas la vera signifo de Dia Unueco, ho ke vi apartenu al tiuj, kiuj komprenas kaj kredas tiun ĉi veron. (Gleanings, 24: 1, p.59)

- Bahá’u’lláh, Perloj de l’Saĝo

Ili ĉiuj rezidas en la sama sanktejo, leviĝas al la sama ĉielo, sidas sur la sama trono, parolas la saman lingvon kaj proklamas la saman Kredon... Ili diferenciĝas nur rilate al la intenso de sia revelacio kaj la malsama forto de sia lumo... (Gleanings, 22: 1 k.s., p.50-53)

- Bahá’u’lláh, Perloj de l’Saĝo

La Profetoj de Dio estu rigardataj kiel kuracistoj, kies tasko estas progresigi la bonfarton de la mondo kaj ĝiaj popoloj, por ke per la spirito de unueco ili kuracu la malsanecon de dividita homaro... (Gleanings, 36: 1, p.85)

- Bahá’u’lláh, Perloj de l’Saĝo

Sed saĝaj animoj, perceptantaj la esencajn rilatojn inter la realaĵoj, scias ke iu unuopa, unusola afero ne povas tiom influi la homan realaĵon, kiom tio estus necesa kaj devus esti, ĉar neniu grava afero estas atingebla antaŭ ol la opiniaro de la homoj estos unuigita.

- ʻAbdu'l-Bahá, Mesaĝo de ʻAbdu'l-Bahá de la 17-a de decembro 1919 al la Centra Organizo por Daŭra Paco

Inter la instruoj de Lia sankta moŝto Bahá’u’lláh troviĝas la unueco de la homaro, nome ke ĉiuj homaj kreitaĵoj estas la ŝafoj de Dio kaj Li la bonfara paŝtisto.

- ʻAbdu'l-Bahá, Mesaĝo de ʻAbdu'l-Bahá de la 17-a de decembro 1919 al la Centra Organizo por Daŭra Paco

Religiaj, rasaj, politikaj kaj patriotaj antaŭjuĝoj detruas la strukturon de la homaro. Tiel longe kiel tiuj antaŭjuĝoj superregas, la homaro ne kvietiĝos.

- ʻAbdu'l-Bahá, Mesaĝo de ʻAbdu'l-Bahá de la 17-a de decembro 1919 al la Centra Organizo por Daŭra Paco

La teritoria dispartigo inter diversaj popoloj kaj la sekvanta sangoverŝado kaj detruo de la homara strukturo devenas nur de homa nescio kaj de egoismaj emoj.

- ʻAbdu'l-Bahá, Mesaĝo de ʻAbdu'l-Bahá de la 17-a de decembro 1919 al la Centra Organizo por Daŭra Paco

Ankaŭ tiu [patriota antaŭjuĝo] devenas de absoluta nescio, ĉar la surfaco de la Tero estas unusola hejmlando. Ĉiu homo povas vivi en ĉiu ajn loko de la terglobo. Tial la tuta mondo estas la naskiĝlando de la homo.

- ʻAbdu'l-Bahá, Mesaĝo de ʻAbdu'l-Bahá de la 17-a de decembro 1919 al la Centra Organizo por Daŭra Paco

Rilate la ekonomiajn antaŭjuĝojn klariĝas ke, kiam la rilatoj inter la popoloj estas firmigitaj kaj la komerca interŝanĝo estas akcelita kaj iu ekonomia principo estas aranĝita en unu lando, tio sendube influas la aliajn landojn, kaj universala bono rezultos. Kial do tiu antaŭjuĝo?

- ʻAbdu'l-Bahá, Mesaĝo de ʻAbdu'l-Bahá de la 17-a de decembro 1919 al la Centra Organizo por Daŭra Paco

Kaj inter la instruoj de Bahá’u’lláh troviĝas la estiĝo de unu lingvo, kiu estu disvastigata ĉie inter la popoloj. Tiu ĉi instruo estis revelaciita fare de la plumo de Bahá’u’lláh, por ke tiu universala lingvo eliminu miskomprenojn inter la homaro.

- ʻAbdu'l-Bahá, Mesaĝo de ʻAbdu'l-Bahá de la 17-a de decembro 1919 al la Centra Organizo por Daŭra Paco

La amplekso de la mondpaco devas esti tia, ke ĉiuj socioj kaj religioj trovos en ĝi la realigon de siaj plej altaj aspiroj. Do la instruoj de Lia sankta moŝto Bahá’u’lláh estas tiaj, ke ĉiuj socioj de la mondo, ĉu religiaj, politikaj aŭ etikaj, ĉu malnovdevenaj, ĉu modernaj, trovos en ili esprimita siajn plej altajn aspirojn.

- ʻAbdu'l-Bahá, Mesaĝo de ʻAbdu'l-Bahá de la 17-a de decembro 1919 al la Centra Organizo por Daŭra Paco

Se la Supera Tribunalo leĝdonas pri iu internacia problemo, ĉu unuanime aŭ plimultvoĉe, neniu preteksto por revizio restos, nek por la plendanto nek por la defendanto. En la okazo, ke unu el la registaroj aŭ popoloj malzorgus aŭ prokrastus la plenumon de la nerefutebla decido de tiu tribunalo, la ceteraj nacioj kontraŭos, ĉar ĉiuj registaroj kaj nacioj de la mondo estas ja subtenantoj de tiu plej alta tribunalo.

- ʻAbdu'l-Bahá, Mesaĝo de ʻAbdu'l-Bahá de la 17-a de decembro 1919 al la Centra Organizo por Daŭra Paco

Vojaĝante tra la mondo vi ĉie ajn trovos ke progreso rezultas el asociiĝo kaj kooperado; kontraŭe ĉiu ruinaĵo avertas pri la efiko de malamikeco kaj malamo.

- ʻAbdu'l-Bahá, Mesaĝo de ʻAbdu'l-Bahá de la 17-a de decembro 1919 al la Centra Organizo por Daŭra Paco

La unua [diferenco] gvidas al detruo, kaj tio similas la malamikecon inter militantaj nacioj kaj konfliktantaj triboj... Sed la alia diverseco konsistas el varieco kaj esence estas perfekteco kaj estigas diajn donacojn.

- ʻAbdu'l-Bahá, Mesaĝo de ʻAbdu'l-Bahá de la 17-a de decembro 1919 al la Centra Organizo por Daŭra Paco

Konsideru la florojn de ĝardeno: Kvankam diversspecaj laŭ koloro, formo kaj aspekto, ili tamen refreŝiĝas per la sama akvo el unu fonto, reviviĝas per la sama vento kaj fortiĝas per la radioj de la sama suno; kaj tiu varieco kaj tiu diverseco pligrandigas ilian ĉarmon kaj belecon.

- ʻAbdu'l-Bahá, Mesaĝo de ʻAbdu'l-Bahá de la 17-a de decembro 1919 al la Centra Organizo por Daŭra Paco

Nenio krom la ĉiela potenco de la Vorto de Dio, kiu regas kaj transcendas la realecon de ĉiuj aĵoj, kapablas harmoniigi la diverĝantajn pensojn, sentojn, ideojn kaj konvinkojn de la homoj.

- ʻAbdu'l-Bahá, Mesaĝo de ʻAbdu'l-Bahá de la 17-a de decembro 1919 al la Centra Organizo por Daŭra Paco

Mi deziras de vi, ke vi ne pensu nur pri vi mem. Estu afablaj por fremduloj, ĉu ili venas el Turkujo, Japanujo, Persujo, Rusujo, Ĉinujo aŭ el iu ajn alia lando de la mondo. Helpu al ili senti sin, kiel hejme...

- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj

Kian profiton donas konsentado, ke la universala amikeco estas bona, kaj parolado pri la solidareco de l’homaro, kiel pri granda idealo ? Tiuj pensoj estas senutilaj, se ili ne estas transkondukitaj en la mondon de agoj.

- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj

Oriento kaj Okcidento devas interligi sin por doni unu al la alia tion, kio mankas al ĉiu el ili. Tiu kuniĝo rezultigos veran civilizacion, en kiu la spirita flanko esprimos sin kaj efektiviĝos en la materiala.

- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj

Tio ĉi estas la paradizo, kiu venos sur la teron, kiam la tuta homaro estos kuniĝinta sub la tendo de unueco en la Regno de Gloro.

- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj

Kiel estas eble por homo batali de mateno ĝis vespero, mortigante unu alian, verŝante la sangon de siaj proksimuloj - kaj por kio ? por gajni la posedon de peceto da tero !... Lando apartenas ne al unu popolo, sed al ĉiuj. La tero ne estas homa domo, sed lia tombo.

- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj

Vi estas la fruktoj de unu arbo, floroj de unu ĝardeno, gutoj de unu oceano, filoj kaj filinoj de unu Patro, kies nomo estas : Amo !

- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj

La fundamento de la instruoj de Bahá'u'lláh estas la unueco de la homaro, kaj lia plej granda deziro estis, ke amo kaj bonvolo floru en homaj koroj.

- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj

La diverseco en la homa familio devus esti kaŭzo de amo kaj harmonio, kiel okazas en muziko, kie multaj diversaj sonoj unuiĝas en perfektan akordon.

- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj

Se vi renkontas homojn de alia raso kaj koloro ol vi mem ne malfidu al ili... sed kontraŭe estu kontentaj kaj elmontru al ili afablecon. Pensu pri ili, kiel pri alikoloraj rozoj, kreskantaj en la bela ĝardeno de l’homaro...

- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj

Ne permesu, ke diferenco de opinio aŭ alieco de penso apartigu vin de viaj proksimuloj, aŭ estu kaŭzo de disputo, malamo kaj malpaco en viaj koroj. Prefere serĉu diligente la Veron kaj amikiĝu kun ĉiuj homoj.

- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj

Oni devas forlasi ĉiajn antaŭjuĝojn, ĉu religiajn, rasajn, politikajn aŭ naciain, ĉar tiuj antaŭjuĝoj estas la kaŭzoj de la malsano de la mondo. Ĝi estas grava sufero, kiu, se ĝi ne estos haltigita, povas kaŭzi detruon de la tuta homa gento.

- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj

La sola diferenco inter la membroj de la homa familio estas tiu ĉi de grado. Kelkaj estas kiel infanoj, kiuj estas sensciaj kaj devas esti klerigataj... Kelkaj estas kiel malsanuloj, kaj devas esti kuracataj kun amemo kaj zorgemo. Neniu estas malinda aŭ malbona !

- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj

Unu el la plej grandaj paŝoj al universala paco estus akcepto de universala lingvo. Bahá'u'lláh ordonas, ke la servantoj de l’homaro kunvenu kaj aŭ elektu iun el la ekzistantaj lingvoj, aŭ kreu novan. ... Esperanto estis kreita por tiu ĉi celo...

- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj

La virinoj devas streĉi ĉiujn siajn fortojn, por akiri spiritan povon kaj progresi en la virto de saĝeco kaj sankteco, ĝis ilia klereco kaj penado sukcesos estigi la unuecon de la homaro.

- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj

La dua principo [de Bahá'u'lláh] estas la “ unueco de la homaro ”. Ĉiuj homoj estas servantoj de unu sama Dio. Unu Dio regas ĉiujn naciojn de la mondo kaj havas plezuron en ĉiuj Siaj infanoj. Ĉiuj homoj estas el unu familio...

- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj

La kvara [speco de amo] estas la amo de homo al homo. La amo, kiu ekzistas inter la koroj de kredantoj, estas diktata de la idealo de unueco de l’spiritoj. Tiu ĉi amo estas atingebla per kono de Dio...

- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj

Oriento kaj Okcidento devas interligi sin por doni unu al la alia tion, kio mankas al ĉiu el ili. Tiu kuniĝo rezultigos veran civilizacion, en kiu la spirita flanko esprimos sin kaj efektiviĝos en la materiala.

- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj [5]

Tio ĉi estas la paradizo, kiu venos sur la teron, kiam la tuta homaro estos kuniĝinta sub la tendo de unueco en la Regno de Gloro.

- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj [6]

Mi postulas de vi ĉiuj, de ĉiu el vi aparte, ke vi bone sekvu la lumon de la Vero en la sanktaj instruoj, kaj Dio fortigos vin per Sia Sankta Spirito tiel, ke vi povos venki la malfacilaĵojn kaj detrui la antaŭjuĝojn, kiuj kaŭzas disecon kaj malamon inter la popoloj.

- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj [9]

La plej alta el la kreaĵoj batalas por akiri la plej malaltan formon de l'materio - la teron ! Lando apartenas ne al unu popolo, sed al ĉiuj. La tero ne estas homa domo, sed lia tombo. Kaj pro siaj tomboj tiuj homoj batalas. Nenio en la mondo estas tiel fia, kiel tombo, la restejo de putrantaj homaj korpoj.

- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj [11]

La lumo de la unueco de l’homaro komencas lumigadi la mondon kaj baldaŭ la standardo de Dia harmonio kaj de solidareco de la nacioj flirtos alten al la ĉielo. Vere, la blovoj de la Sankta Spirito inspiros la tutan mondon !

- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj [13]

La fundamento de la instruoj de Bahá'u'lláh estas la unueco de la homaro, kaj lia plej granda deziro estis, ke amo kaj bonvolo floru en homaj koroj.

- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj [18]

Kian profiton donas konsentado, ke la universala amikeco estas bona, kaj parolado pri la solidareco de l’homaro, kiel pri granda idealo ? Tiuj pensoj estas senutilaj, se ili ne estas transkondukitaj en la mondon de agoj [1].

- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj

Tiu kuniĝo [Oriento kaj Okcidento] rezultigos veran civilizacion, en kiu la spirita flanko esprimos sin kaj efektiviĝos en la materiala [6].

- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj

Ni ĉiuj, naciaj orientaj kaj okcidentaj, devas tage kaj nokte per la tuta koro kaj animo penadi atingi tiun altan idealon, firmkonstrui la unuecon inter ĉiuj nacioj de la tero [7].

- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj

Tiu ĉi kunveno estu antaŭekzemplo de tio, kio plej vere okazos en la mondo, kiam ĉiuj infanoj de Dio komprenos, ke ili estas folioj de unu arbo, floroj de unu ĝardeno... [16].

- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj

Homo sukcesis adapti elektron al diversaj uzoj... Dank'al tiu ĉi donaco de kompreno aŭ intelekto li kapablas ankaŭ uzi la radiojn de la etero [25]. ... Mi esperas, ke vi uzos vian komprenon por estigi la unuecon kaj trankvilon de la homaro [26].

- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj

Egale en la pretendoj klare asertitaj de sia Aŭtoro kaj la ĝenerala karaktero de la kreskado de la Bahaa komunumo en ĉiu kontinento de la terglobo, ĝi povas esti konsiderata neniel alie ol kiel mond-religio destinita evolui en la daŭro de la tempo en mondĉirkaŭantan civilizacion.

- Shoghi Effendi, La Kredo de Bahá’u’lláh – Mond-Religio, 1947

La Bahaa Kredo subtenas la unuecon de Dio, akceptas la unuecon de Liaj Profetoj, kaj instruas la principon de la unueco tuthomara.

- Shoghi Effendi, La Kredo de Bahá’u’lláh – Mond-Religio, 1947

Ĝi proklamas la neceson kaj la neeviteblecon de la unuiĝo de la homaro, deklaras, ke tio iom post iom alproksimiĝas, kaj pretendas, ke nenio krom la alieciga spirito de Dio, kredanta pere de Lia elektita Interparolanto, povos finfine sukcesi efektivigi ĝin.

- Shoghi Effendi, La Kredo de Bahá’u’lláh – Mond-Religio, 1947

Nuligas la pastraran oficon, malpermesas sklavecon, asketecon, almozpetadon kaj monaĥecon, ordonas monogamion, malinstigas al eksedziĝo, emfazas la neceson precise obeadi al onia registaro, altigas ian laboron plenumitan en la spirito de servo al Diadoro, instigas aŭ la kreon aŭ la elekton de internacia helplingvo...

- Shoghi Effendi, La Kredo de Bahá’u’lláh – Mond-Religio, 1947

Ĝi eldonis kaj dissemis, pere de siaj difinitaj komitatoj, Bahaan literaturon en kvardek-ok lingvoj...

- Shoghi Effendi, La Kredo de Bahá’u’lláh – Mond-Religio, 1947

Kvankam lojalaj al siaj respektivaj registaroj, kvankam inspiritaj per la amo al siaj patrujoj... tamen la sekvantoj de la Bahaa Kredo, rigardantaj la homaron kiel unu enton, kaj profunde dediĉitaj al ĝiaj esencaj interesoj, ne hezitos subigi ĉiajn interesojn... al la superaj interesoj de la generaleco de la homaro...

- Shoghi Effendi, La Kredo de Bahá’u’lláh – Mond-Religio, 1947

Palestino, ja povas nun esti konsiderata kiel la lando ne de tri sed de kvar kredoj, ĉar la Bahaa religio, kies sidejo de kredo kaj pilgrimado estas en ‘Akká kaj Haifa, atingas la karakterecon de mondreligio. Laŭ ĝia influo en la lando, ĝi estas faktoro funkcianta por internacia kaj interreligia kompreno.

- Shoghi Effendi, La Kredo de Bahá’u’lláh – Mond-Religio, 1947

Citaĵo de la Tago

Istiqlal 8 Mashiyyat 182 B.E.

Ho filo de l' esto! Kiel povis vi forgesi viajn proprajn kulpojn kaj okupiĝi pri la kulpoj de aliaj? Kiu ajn tion faras estas malbenita de Mi. (Kaŝitaj Vortoj, araba 26 / The Hidden Words, p.11)

Bahá’u’lláh – Perloj de l’Saĝo