Baháʼí Citaĵoj

Simbolismo kaj Interpreto

Evidente kaj klare estas, ke la vera signifo de la paroloj de la Birdoj de Eterneco estas revelaciita al neniu krom tiuj, kiuj elmontras en si la Eternan Estaĵon...

- Bahá’u’lláh, Libro De Certeco [8]

Ĉu vi ne vidas, kun kio Dio komparas bonan vorton? Kun bona arbo; kies radiko estas fiksita en la tero, ĝiaj branĉoj atingas la ĉielon, ĝi produktas fruktojn en ĉiu sezono. [Korano 14:24]

- Bahá’u’lláh, Libro De Certeco [9]

La »aflikto« signifas mankon de kapableco por atingi spiritan sciadon kaj ekkompreni la Vorton de Dio. Ĝi signifas, ke kiam la Astro de l’ Vero estos subirinta, kaj la speguloj, kiuj rebriligas Lian Lumon, estos malaperintaj, la homaro suferos »aflikton« kaj malfacilaĵojn ne sciante, kien turniĝi por serĉi gvidadon.

- Bahá’u’lláh, Libro De Certeco [12]

La esprimo »suno« , »luno« kaj »steloj« signifas tiun leĝon kaj instruojn, kiuj estis fonditaj kaj proklamitaj en ĉiu Diepoko, kiel la leĝoj pri preĝo kaj fasto.

- Bahá’u’lláh, Libro De Certeco [13]

La vortoj: »la suno mallumiĝos kaj la luno ne donos sian lumon kaj la steloj falos el la ĉielo« [Mateo 24:29] signifas la obstinecon de la religiaj gvidantoj kaj eksigon de la leĝoj, fiksitaj firme de Diosendito, kio, en la lingvo de simboloj, estis antaŭdirita de la dia Malkaŝanto.

- Bahá’u’lláh, Libro De Certeco [14]

La »disfendo« [de la ĉielo] signifas, ke la antaŭa leĝaro estas anstataŭita kaj eksigita. Mi ĵuras je ŝio, ke tiu ĉi disfeno de la ĉielo estas por juĝokapablo ago pli potenca, ol disfeno de la ĉielarkaĵo!

- Bahá’u’lláh, Libro De Certeco [15]

Sciu, ke sur kiujn ajn korojn falis la malavaraj pluvoj de favoro, verŝantaj sin el la »ĉielo« de dia Revelacio, la tero de tiuj koroj vere estas ŝanĝita en la teron de dia konado kaj saĝeco.

- Bahá’u’lláh, Libro De Certeco [16]

Kiel la nuboj malebligas al la homaj okuloj vidi la sunon, tiel tiuj aferoj detenas la homajn animojn de la rekono de la lumo de la dia Lumportanto. Tion ĉi atestas la vortoj, kiuj elvenis al la buŝoj de la nekredantoj, kiel estas dirite en la sankta Libro: »kaj ili diris: Kia Apostolo tio estas? Li manĝas manĝaĵon kaj paŝas sur la stratoj. Se anĝeloj ne estos senditaj malsupren kaj ne kunagos en Liaj avertoj, ni ne ekkredos.« [Korano 25:7]

- Bahá’u’lláh, Libro De Certeco [19]

La esprimo »anĝeloj« signifas tiujn, kiuj, fortigitaj per la potenco de la spirito, neniigis per la fajro de amo de Dio ĉiajn homajn ecojn kaj limigitaĵojn, kaj vestis sin per la kvalitoj de la plej altaj Estaĵoj kaj de Keruboj.

- Bahá’u’lláh, Libro De Certeco [22]

La ‘falsigo’ de la teksto signifas tion, per kio okupas sin nune ĉiuj gvidantoj de Islamo, t.e. interpretadon de la sankta Libro de Dio laŭ siaj vanaj imagoj kaj vantaj deziroj.

- Bahá’u’lláh, Libro De Certeco [23]

La esprimoj »vivo« kaj »morto«, uzitaj en la sanktaj Skribaĵoj, signifas la vivon de kredo kaj la morton de nekredo.

- Bahá’u’lláh, Libro De Certeco [27]

La »trumpeto« signifas la trumpetvokon de la Mahometa Revelacio, kiu estis senigita en la mezo de la universo, kaj la »renaskiĝo« signifas Lian propran leviĝon, celantan proklami la Aferon de Dio. Li ordonis al erarantoj kaj obstinuloj leviĝi kaj forlosi la tombojn de siaj korpoj.

- Bahá’u’lláh, Libro De Certeco [28]

Kiel la nuboj malebligas al la homaj okuloj vidi la sunon, tiel tiuj aferoj detenas la homajn animojn de la rekono de la lumo de la dia Lumportanto. [9]

- Bahá’u’lláh, Libro De Certeco

La esprimo »nuboj« signifas tiujn aferojn, kiuj estas kontraŭaj al la manieroj kaj deziroj de la homoj. [11]

- Bahá’u’lláh, Libro De Certeco

La celo de ĉiuj tiuj simbolaj esprimoj kaj malklaraj aludoj, kiuj emas de la Malkaŝantoj de la - sankta Afero de Dio, estis sperti kaj provi la popolojn de la mondo, por ke tiamaniere la tero de puraj kaj lumaj koroj estu distingita de pereema kaj senfrukta grundo. [13]

- Bahá’u’lláh, Libro De Certeco

Vi vidos la vortojn kaj la farojn de tiu ĉiopova Reganto egalaj kaj samaj, tiel, ke kion ajn vi rimarkos en Liaj faroj, la samon vi trovos en Liaj paroloj, kaj kion ajn vi legos en Liaj paroloj, tion vi rekonos en Liaj faroj. Tiel do okazas, ke ekstervide tiuj faroj kaj vortoj estas venĝa fajro kontraŭ malbonuloj, kaj esence - akvo de kompato por virtuloj. [16]

- Bahá’u’lláh, Libro De Certeco

La esprimo »suno« , »luno« kaj »steloj« signifas tiun leĝon kaj instruojn, kiuj estis fonditaj kaj proklamitaj en ĉiu Diepoko, kiel la leĝoj pri preĝo kaj fasto. [19]

- Bahá’u’lláh, Libro De Certeco

La ‘falsigo’ de la teksto signifas tion, per kio okupas sin nune ĉiuj gvidantoj de Islamo, t.e. interpretadon de la sankta Libro de Dio laŭ siaj vanaj imagoj kaj vantaj deziroj. [20]

- Bahá’u’lláh, Libro De Certeco

La esprimo »anĝeloj« signifas tiujn, kiuj, fortigitaj per la potenco de la spirito, neniigis per la fajro de amo de Dio ĉiajn homajn ecojn kaj limigitaĵojn, kaj vestis sin per la kvalitoj de la plej altaj Estaĵoj kaj de Keruboj. [22]

- Bahá’u’lláh, Libro De Certeco

Evidente kaj klare estas, ke la vera signifo de la paroloj de la Birdoj de Eterneco estas revelaciita al neniu krom tiuj, kiuj elmontras en si la Eternan Estaĵon, kaj la melodioj de la Najtingalo de Sankteco povas atingi nenies orelojn krom tiuj de la loĝantoj de la eterna regno. [9]

- Bahá’u’lláh, Libro De Certeco

Tiel da tempo pasadis, jarcentoj fluis for, kaj tiu plejpura Spirito reiĝis en la rifuĝejon de sia pratempa regno. Ankoraŭ foje la eterna Spirito ekblovis la mistikan trumpeton, pro kio mortuloj ekrapidis el siaj tomboj de senzorgeco kaj eraro en la regnon de gvidado kaj favoro. [10]

- Bahá’u’lláh, Libro De Certeco

Ĉar la kristanaj teologoj ne komprenis la signifon de tiuj ĉi vortoj, ne rekonis ilian enhavon kaj sencon kaj alkroĉiĝis al la laŭvorta interpretado de la paroloj de Jesuo, tial ne estis sur ilin verŝitaj la ondoj de favoro de la Mahometana Revelacio kaj la torento de ĝiaj malavaraĵoj. [10]

- Bahá’u’lláh, Libro De Certeco

La »aflikto« signifas mankon de kapableco por atingi spiritan sciadon kaj ekkompreni la Vorton de Dio. Ĝi signifas, ke kiam la Astro de l’ Vero estos subirinta, kaj la speguloj, kiuj rebriligas Lian Lumon, estos malaperintaj, la homaro suferos »aflikton« kaj malfacilaĵojn ne sciante, kien turniĝi por serĉi gvidadon. [12]

- Bahá’u’lláh, Libro De Certeco

La »disfendo« [de la ĉielo] signifas, ke la antaŭa leĝaro estas anstataŭita kaj eksigita. Mi ĵuras je ŝio, ke tiu ĉi disfeno de la ĉielo estas por juĝokapablo ago pli potenca, ol disfeno de la ĉielarkaĵo! [13]

- Bahá’u’lláh, Libro De Certeco

Kiu ago estus pli potenca ol tio, ke per la povo de Dio tiu Revelacio estas »disfendita« kaj eksigita ĉe la apero de unu persono? [13]

- Bahá’u’lláh, Libro De Certeco

Sciu, ke sur kiujn ajn korojn falis la malavaraj pluvoj de favoro, verŝantaj sin el la »ĉielo« de dia Revelacio, la tero de tiuj koroj vere estas ŝanĝita en la teron de dia konado kaj saĝeco. [14]

- Bahá’u’lláh, Libro De Certeco

La plejmulto de la homoj, sekve de tio, ke ili ne komprenis la signifon de tiuj ĉi vortoj, malakceptis kaj forpuŝis la personon de la Malkaŝanto, senigis sin mem de la lumo de Lia dia gvidado kaj rifuzis sekvi la ekzemplon de tiu senmorta Belo. [19]

- Bahá’u’lláh, Libro De Certeco

Se vi purigos la spegulon de via koro de la polvo de malbonvolo, vi komprenos la signifon de la simbolaj esprimoj, revelaciitaj de la ĉiopova Vorto de Dio, aperinta en ĉiu Epoko, kaj vi malkovros la misterojn de la dia sciado. [20, 21]

- Bahá’u’lláh, Libro De Certeco

La vera eliksiro en unu momento igos la substancon de kupro atingi la staton de oro, kaj trapasos la gradaron de sepdek jaroj en unu sola momento. [25, 26]

- Bahá’u’lláh, Libro De Certeco

Materia civilizacio similas la vitron ĉirkaŭ la lampo, Dia civilizacio la lampon mem. La vitro sen lumo estas malluma. Materia civilizacio similas la korpon. Ĝi eble eĉ estas ĉarma, eleganta kaj bela, tamen ĝi estas malviva. Dia civilizacio similas la spiriton.

- ʻAbdu'l-Bahá, Mesaĝo de ʻAbdu'l-Bahá de la 17-a de decembro 1919 al la Centra Organizo por Daŭra Paco

Alivorte: la neniiĝo de ĉiu estaĵo estas kaŭzata per la dispartiĝo kaj disiĝo de elementoj. Tial altiro kaj komponado inter la diversaj elementoj estas la kaŭzo de vivo kaj malakordo kaj dividiĝo produktas morton.

- ʻAbdu'l-Bahá, Mesaĝo de ʻAbdu'l-Bahá de la 17-a de decembro 1919 al la Centra Organizo por Daŭra Paco

Konsideru la florojn de ĝardeno: Kvankam diversspecaj laŭ koloro, formo kaj aspekto, ili tamen refreŝiĝas per la sama akvo el unu fonto, reviviĝas per la sama vento kaj fortiĝas per la radioj de la sama suno; kaj tiu varieco kaj tiu diverseco pligrandigas ilian ĉarmon kaj belecon.

- ʻAbdu'l-Bahá, Mesaĝo de ʻAbdu'l-Bahá de la 17-a de decembro 1919 al la Centra Organizo por Daŭra Paco

Kio estas la suno por la korpo de homo, tio estas la Suno de l’Vero por la animo.

- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj

Kiam la mallumo de la vintro ombrokovras ilin Li ree sendas Siajn misiulojn, la profetoin kun renovigo de la benita printempo. La Suno de L’Vero ree aperas sur la horizonto de la mondo...

- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj

La diverseco en la homa familio devus esti kaŭzo de amo kaj harmonio, kiel okazas en muziko, kie multaj diversaj sonoj unuiĝas en perfektan akordon.

- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj

La glavo, kiun Li kunportis, estis la glavo de Lia lango, per kiu Li dividis bonon de malbono, veran de malvera, fidelan de malfidela kaj lumon de mallumo. Lia vorto estis vere akra glavo !

- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj

Peranto estas necesa por interrilatigi du ekstremojn. Riĉeco kaj malriĉeco, superfluo kaj bezono - sen helpo de peranta forto povus esti nenia kontakto inter tiuj paroj da kontraŭaĵoj.

- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj

La Sankta Spirito estas la Lumo de la Suno de l’Vero, alportanta per sia senlima potenco vivon kaj lumon al la tuta homaro...

- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj

Perfekta homo estas kiel spegulo, reflektanta la Sunon de l'Vero, elmontranta la proprecojn de Dio. Kristo Sinjoro diris : “ Tiu, kiu ekvidis min, ekvidis la Patron ” - Dion, elmontriĝantan en la homo.

- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj [8]

La glavo, kiun Li [Kristo] kunportis, estis la glavo de Lia lango, per kiu Li dividis bonon de malbono, veran de malvera, fidelan de malfidela kaj lumon de mallumo. Lia vorto estis vere akra glavo [37].

- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj

Ekzemple, la naturon de etero oni ne konas, sed ke g i ekzistas, estas certa pro la efikoj produktataj: varmo, lumo, kaj elektro estas g iaj ondoj. Per tiuj ondoj do la ekzisto de etero estas pruvita. Kaj kiam ni pripensas la elvers adon de Dia Ĝraco, ni certig as pri la ekzisto de Dio.

- ʻAbdu'l-Bahá, Excerpts from "Abdul-Baha-Letero-al-d-ro-A.-Forel-kajere.pdf"

Kiel do povas tiu eta organismo [en frukto] kompreni la naturon de la g ardeno, koncepti la g ardeniston kaj kompreni lian estadon? Klare tio ne eblas. Simile sag a kaj pripensanta animo certig os, ke tiu c i senfina universo kun sia tuta grandiozo kaj perfekta ordo ne povintus per si mem ekestig i.

- ʻAbdu'l-Bahá, Excerpts from "Abdul-Baha-Letero-al-d-ro-A.-Forel-kajere.pdf"

Pripensu la korpon de la homo, kaj lasu la parton esti indiko pri la tuto. Pripensu, kiel tiuj diversaj partoj kaj membroj de la homa korpo estas intime ligitaj kaj harmonie unuigitaj inter si. Ĉ iu parto estas esenca bezonaĵ o de c iuj aliaj partoj kaj havas propran funkcion. La menso estas la c ion-liga aganto...

- ʻAbdu'l-Bahá, Excerpts from "Abdul-Baha-Letero-al-d-ro-A.-Forel-kajere.pdf"

Citaĵo de la Tago

Istiqlal 8 Mashiyyat 182 B.E.

Ho filo de l' esto! Kiel povis vi forgesi viajn proprajn kulpojn kaj okupiĝi pri la kulpoj de aliaj? Kiu ajn tion faras estas malbenita de Mi. (Kaŝitaj Vortoj, araba 26 / The Hidden Words, p.11)

Bahá’u’lláh – Perloj de l’Saĝo