Servo kaj Laboremo
HO IDOJ DE L’HOMO! Sanktaj vortoj kaj puraj kaj bonaj agoj leviĝas al la ĉielo de dia gloro. Strebu ke viaj faroj puriĝu de la polvo de l’memo kaj hipokrito kaj trovu favoron je la kortego de l’gloro; ĉar post nelonge la provantoj de la homaro, je la sankta ĉeesto de la Adorato, nenion akceptos krom absolutan virton kaj farojn senmakule purajn. 69
- Bahá’u’lláh, La Kaŝitaj Vortoj, BEL 2009
HO FILO DE MIA SERVANTIN’! Gvidado ĉiam transdoniĝis per vortoj kaj nun ĝin donas faroj. Ĉiu devas elmontri farojn purajn kaj sanktajn, ĉar vortoj komunas al ĉiuj egale dum faroj kiel tiaj estas propraj nur al Niaj amatoj. Strebu do tutkore kaj tutanime por distingi vin per viaj faroj. Tiel Ni konsilas al vi sur ĉi sankta kaj brilega tabelo. 76
- Bahá’u’lláh, La Kaŝitaj Vortoj, BEL 2009
HO MIAJ SERVANTOJ! Estas vi la arboj de Mia ĝardeno; devas vi doni bonajn kaj miraklajn fruktojn por ke vi mem kaj aliaj de tio profitu. Tial estas devige por ĉiu okupiĝi je metio aŭ profesio, ĉar en tio troviĝas la sekreto de bonstato, ho homoj de kompreno! Ĉar rezultoj dependas de rimedoj kaj la graco de Dio estu al vi ĉiel sufiĉa. Arboj senfruktaj estis kaj ĉiam estos por la fajro. 80
- Bahá’u’lláh, La Kaŝitaj Vortoj, BEL 2009
HO MIA SERVANTO! La plej bonaj homoj estas kiuj vivrimedojn akiras per sia profesio kaj ilin elspezas por si mem kaj por siaj parencoj pro la amo al Dio, la Sinjoro de ĉiuj mondoj. 82
- Bahá’u’lláh, La Kaŝitaj Vortoj, BEL 2009
*Estu trezoro por la mizeraj, admono por la riĉuloj, respondo al la vekrio de la senhavaj kaj homo kiu konsideras sian promeson sankta.*
- Bahá’u’lláh, Perloj de l’Saĝo
*Estu lampo por tiuj vagantaj en mallumo, ĝojfonto por la zorgoplenaj, maro por la soifantoj, haveno por la afliktitoj, apogo kaj defendo por la viktimo de subpremado.*
- Bahá’u’lláh, Perloj de l’Saĝo
Pro siaj honesto kaj integro distingiĝu viaj agoj.
- Bahá’u’lláh, Perloj de l’Saĝo
Estu hejmo por la fremdulo, balzamo por la suferanto,fortika turo por la fuganto.
- Bahá’u’lláh, Perloj de l’Saĝo
Estu okulo por la blindaj kaj gvidanta lumo por la piedoj de la devojiĝintoj.
- Bahá’u’lláh, Perloj de l’Saĝo
Tiu serĉanto ankaŭ taksu kalumnion kiel gravan devion kaj tenu sin ekster ĝia rego, ĉar kalumniado estingas la lumon de la koro kaj sufokas la vivon de la animo... Li helpu al la senhavuloj, kaj al la mizeruloj neniam rifuzu sian favoron. Li montru afablecon al la bestoj kaj des pli al siaj kunhomoj... Li ekskuzu la pekinton kaj neniam malestimu ties malaltan staton, ĉar neniu scias, kia estos lia propra fino. (Gleanings, 125: 1 k.s., p.264)
- Bahá’u’lláh, Perloj de l’Saĝo
Envoku, ho Mia servanto, la versojn de Dio... por ke la dolĉeco de Via melodio instigu vian propran animon kaj altiru la korojn de ĉiuj homoj... (Gleanings, 136: 2, p.295)
- Bahá’u’lláh, Perloj de l’Saĝo
Rilate ĝian moderecon, tiu ĉi devas esti kombinita kun takto kaj saĝo kiel estas preskribite en la sanktaj Skriboj... Unu vorton oni povas kompari kun fajro, alian kun lumo... Tial saĝa homo plena je scio prefere parolu per vortoj mildaj kiel lakto, por ke la homidoj estu nutrataj kaj edifataj per tio... (Tablets, 11: 30, p.172-173)
- Bahá’u’lláh, Perloj de l’Saĝo
Interrilatu kun ĉiuj homoj... en spirito de afableco kaj kamaradeco. Se vi scias pri iu vero... dividu ĝin kun ili per parolo plej afabla kaj bonvola. Se iu malakceptas ĝin, lasu lin kaj petu Dion lin gvidi. Gardu vin, ke vi ne traktu lin bruske. Afabla lango estas kiel magneto por la hom-koroj. (Gleanings, 132: 5, p.289)
- Bahá’u’lláh, Perloj de l’Saĝo
La esenco de fido estas fari poke da vortoj kaj multe da agoj; ĉar sciu vere, ke tiu pli vortanta ol aganta estu prefere morta ol viva. (Tablets, 10: 1 k.s., p.155-157)
- Bahá’u’lláh, Perloj de l’Saĝo
La komenco de grandanimeco estas, kiam homo utiligas siajn havaĵojn por si mem, por sia familio kaj por la malriĉuloj el inter liaj samkredanoj. (Tablets, 10: 1 k.s., p.155-157)
- Bahá’u’lláh, Perloj de l’Saĝo
Ho filo de l' polvo! Vere, Mi diras al vi: el ĉiuj homoj la plej neglektema estas tiu vante disputanta kaj strebanta sin mem altigi super sian fraton. Diru, ho gefratoj! Lasu farojn, ne vortojn, esti via ornamo. (Kaŝitaj Vortoj, persa 5 / The Hidden Words, p.24)
- Bahá’u’lláh, Perloj de l’Saĝo
Scioj estas kvazaŭ flugiloj por la vivo de l' homo, kaj kvazaŭ eskalo por lia ascendo. Ĉiu devas ilin akiri. Tamen, estu studataj tiaj sciencoj, kiuj donas profiton al la popoloj de la tero kaj ne tiaj, kiuj per vortoj komenciĝas kaj per vortoj finiĝas. (Tablets, 5: 15, p.51-52)
- Bahá’u’lláh, Perloj de l’Saĝo
Ho Miaj servantoj! Estas vi la arboj de Mia ĝardeno; devas vi doni bonajn kaj miraklajn fruktojn por ke vi mem kaj aliaj de tio profitu. Tial estas devige por ĉiu okupiĝi je metio aŭ profesio, ĉar en tio troviĝas la sekreto de bonstato, ho homoj de kompreno! (Kaŝitaj Vortoj, persa 80 / The Hidden Words, p.50)
- Bahá’u’lláh, Perloj de l’Saĝo
Ĉar Ni kreis vin ĉiujn el la sama substanco devas vi esti kiel unusola animo, marŝi per la samaj piedoj, manĝi per la sama buŝo kaj loĝi en la sama lando, ke elde via plej interna esto, pere de viaj faroj kaj agoj, la signoj de unueco kaj la esenco de malligiteco estu manifestataj. (Kaŝitaj Vortoj, araba 68 / The Hidden Words, p.20-21)
- Bahá’u’lláh, Perloj de l’Saĝo
Se via okulo estas turnita al mizerikordo, forlasu la aferojn, kiuj donas profiton al vi kaj firme teniĝu je tio, kio utilas al la homaro. Kaj se via okulo estas turnita al justeco, elektu por via proksimulo, kion vi elektas por vi mem. (Tablets, 6: 20, p.64)
- Bahá’u’lláh, Perloj de l’Saĝo
Li ne devas deziri por aliaj tion, kion li ne deziras por si mem, nek promesi tion, kion li ne plenumos.
- Bahá’u’lláh, Libro De Certeco [35]
Plua instruo de Bahá’u’lláh estas libervole dividi sian posedaĵon kun aliaj homoj. Tiu libervola dividado estas pli granda ol egaleco kaj konsistas en tio, ke la homo ne devas preferi sin mem super la aliajn, sed ke, kontraŭe, li devas oferi sian vivon kaj posedaĵon al aliaj. Sed tio ne devas esti realigata devige, ne tiamaniere ke ĝi estu deviga kiel leĝo, kiun necesas obei.
- ʻAbdu'l-Bahá, Mesaĝo de ʻAbdu'l-Bahá de la 17-a de decembro 1919 al la Centra Organizo por Daŭra Paco
Plia instruo de Bahá’u’lláh diras, ke la materia civilizacio, kvankam rimedo por progreso de la homa mondo, se ĝi ne estas ligita al la Dia civilizacio, ne realigos la deziratan sukceson, la feliĉon de la homaro.
- ʻAbdu'l-Bahá, Mesaĝo de ʻAbdu'l-Bahá de la 17-a de decembro 1919 al la Centra Organizo por Daŭra Paco
Hodiaŭ estas tiu favorata je la Sojlo de l‘ Sinjoro, kiu cirkuligas la pokalon de l‘ fideleco, kiu donacas eĉ al siaj malamikoj la juvelon de l‘ malavaro kaj etendas helpan manon eĉ al sia subpremanto falinta, estas li, kiu eĉ al la plej severaj el siaj malamikoj montriĝas amanta amiko.
- ʻAbdu'l-Bahá, Mesaĝo de ʻAbdu'l-Bahá de la 17-a de decembro 1919 al la Centra Organizo por Daŭra Paco
Estu vi amantaj patroj por la orfoj kaj rifuĝo por tiuj senhelpaj, kaj trezorejo por la malriĉuloj, kaj kuraco por la malsanuloj. Estu vi la helpanto por ĉiu viktimo de subpremado, la patrono de la malavantaĝuloj. Pensu vi ĉiam pri fari servon al ĉiu membro de la homa raso.
- ʻAbdu'l-Bahá, Mesaĝo de ʻAbdu'l-Bahá de la 17-a de decembro 1919 al la Centra Organizo por Daŭra Paco
Malatentu vi antipation kaj rifuzon, malŝaton, malamikecon kaj maljustecon: agu vi malmaniere. Estu vi sincere afabla, ne nur ŝajne. Ĉiu el la amatoj de Dio koncentru sian atenton je tio ĉi: esti la korfavoro de l‘ Sinjoro al la homoj, esti la graco de l‘ Sinjoro.
- ʻAbdu'l-Bahá, Mesaĝo de ʻAbdu'l-Bahá de la 17-a de decembro 1919 al la Centra Organizo por Daŭra Paco
Lasu lin plibonigi la karakteron de ĉiu kaj ĉiuj, kaj reorientigu li la pensadon de l‘ homoj. Tiamaniere la lumo de dia gvidado ekbrilos kaj la benoj de Dio lulos la tutan homaron: ĉar amo estas lumo, senkonsidere kie ĝi loĝas; kaj malamo estas tenebro, senkonsidere kie ĝi nestas.
- ʻAbdu'l-Bahá, Mesaĝo de ʻAbdu'l-Bahá de la 17-a de decembro 1919 al la Centra Organizo por Daŭra Paco
La devo de afableco kaj simpatio rilate el fremduloj kaj alilanduloj.
- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj
Ne permesu, ke la formoj de konveneco ŝajnigu vin malvarmaj kaj nesimpatiaj, kiam vi renkontas fremdulojn el aliaj landoj. Ne rigardu ilin tiel, kvazaŭ vi suspektus ilin malbonfarantoj, ŝtelistoj kaj kruduloj.
- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj
Mi deziras de vi, ke vi ne pensu nur pri vi mem. Estu afablaj por fremduloj, ĉu ili venas el Turkujo, Japanujo, Persujo, Rusujo, Ĉinujo aŭ el iu ajn alia lando de la mondo. Helpu al ili senti sin, kiel hejme...
- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj
Realigu en praktiko la instruon de Bahá'u'lláh, la instruon pri bonkoreco al ĉiuj nacioj. Ne kontentiĝadu per nura vorta elmontrado de amikeco, sed flamigu viajn korojn per amplena bonkoreco al ĉiuj, kiujn vi povas renkonti sur via vojo.
- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj
Kian profiton donas konsentado, ke la universala amikeco estas bona, kaj parolado pri la solidareco de l’homaro, kiel pri granda idealo ? Tiuj pensoj estas senutilaj, se ili ne estas transkondukitaj en la mondon de agoj.
- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj
La malbono daŭras en la mondo ĝuste pro tio, ke homoj nur parolas pri siaj idealoj, kaj ne ekpenas praktiki ilin. Se agoj anstataŭus la vortojn, la malfeliĉo de la mondo baldaŭ sanĝus sin en feliĉon.
- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj
Mi esperas, ke vi ĉiam detenados vin de tiraneco kaj premado, ke vi laboros senĉese, ĝis justeco regos en ĉiuj landoj, ke vi gardos la korojn puraj kaj la manojn for de maljusteco.
- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj
Kelkaj viroj kaj virinoj fieras pro siaj glorindaj pensoj, sed, se tiuj pensoj neniam atingas la kampon de agado, ili restas senutilaj : la potenco dependas de ĝia elmontriĝo en faroj.
- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj
La esenco de fido estas fari poke da vortoj kaj multe da agoj; ĉar sciu vere, ke tiu pli vortanta ol aganta estu prefere morta ol viva. (Tablets, 10: 1 k.s., p.155-157) [ĉi tiu citaĵo estas el alia libro sed la temo 'agoj anstataŭ vortoj' estas konstanta en la paroladoj] ... La plej granda espero de mia koro estas, ke ĉiu el vi iĝos beno por aliaj, ke vi donados vidon al spirite blindaj...
- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj
La sola diferenco inter la membroj de la homa familio estas tiu ĉi de grado. Kelkaj estas kiel infanoj, kiuj estas sensciaj kaj devas esti klerigataj... Kelkaj estas kiel malsanuloj, kaj devas esti kuracataj kun amemo kaj zorgemo. Neniu estas malinda aŭ malbona !
- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj
En la Bahaa Afero artoj, sciencoj kaj ĉiaj metioj estas konsiderataj kiel preĝo. Homo, kiu faras peceton da notpapero... estas gloranta Dion. Mallonge, ĉia peno kaj fortostreĉado de homo el la fundo de lia koro estas adorakto, se ĝi estas direktita de la plej altaj motivoj kaj de la deziro fari servon al la homaro.
- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj
Mi esperas, ke vi ĉiam detenados vin de tiraneco kaj premado, ke vi laboros senĉese, ĝis justeco regos en ĉiuj landoj, ke vi gardos la korojn puraj kaj la manojn for de maljusteco.
- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj [1]
Kelkaj viroj kaj virinoj fieras pro siaj glorindaj pensoj, sed, se tiuj pensoj neniam atingas la kampon de agado, ili restas senutilaj : la potenco dependas de ĝia elmontriĝo en faroj.
- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj [2, 3]
La spirita instruanto estas la unua sekvanto de sia propra instruado; li transkondukas en la mondon de agoj siajn spiritajn konceptojn kaj idealojn. Liaj diaj pensoj estas elmontritaj al la mondo. Lia penso estas lia esenco, de kiu li estas neapartigebla.
- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj [3, 4]
En la Bahaa Afero artoj, sciencoj kaj ĉiaj metioj estas konsiderataj kiel preĝo. Homo, kiu faras peceton da notpapero... estas gloranta Dion. Mallonge, ĉia peno kaj fortostreĉado de homo el la fundo de lia koro estas adorakto, se ĝi estas direktita de la plej altaj motivoj kaj de la deziro fari servon al la homaro. Tio ĉi estas preĝo: servi al la homaro kaj prizorgi bezonojn de homoj.
- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj [26, 27]
Kian profiton donas konsentado, ke la universala amikeco estas bona, kaj parolado pri la solidareco de l’homaro, kiel pri granda idealo ? Tiuj pensoj estas senutilaj, se ili ne estas transkondukitaj en la mondon de agoj [1].
- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj
La malbono daŭras en la mondo ĝuste pro tio, ke homoj nur parolas pri siaj idealoj, kaj ne ekpenas praktiki ilin. Se agoj anstataŭus la vortojn, la malfeliĉo de la mondo baldaŭ sanĝus sin en feliĉon [1].
- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj
La spirita instruanto estas la unua sekvanto de sia propra instruado; li transkondukas en la mondon de agoj siajn spiritajn konceptojn kaj idealojn. Liaj diaj pensoj estas elmontritaj al la mondo. Lia penso estas lia esenco, de kiu li estas neapartigebla [2, 3].
- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj
Mia plej varma preĝo estas, ke vi ne similu al tiuj, sed kontraŭe, havu la vizaĝojn persiste turnitajn al la lumo, por ke vi estu kiel lumigitaj torĉoj en mallumaj lokoj de vivo [5].
- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj
Ni ĉiuj, naciaj orientaj kaj okcidentaj, devas tage kaj nokte per la tuta koro kaj animo penadi atingi tiun altan idealon, firmkonstrui la unuecon inter ĉiuj nacioj de la tero [7].
- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj
Precipe al tiuj, kies pensoj estas materialaj kaj malprogresaj, elmontru plej grandan amon kaj paciencon, tiamaniere per via radianta bonkoreco akirante ilin por la interligo de samideaneco [11].
- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj
La principon de amo oni povas esprimi en multaj manieroj; ekzistas amo al familio, al patrolando, al raso, ekzistas politika entuziasmo, ekzistas ankaŭ amo al interes-kunularo en servo [18].
- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj
La religio de Dio devas esti esprimata en la tuta agado de la vivo kaj efektivigata en amo al proksimulo. Ĉiu devas havi okupon [27].
- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj
Mallonge, ĉia peno kaj fortostreĉado de homo el la fundo de lia koro estas adorakto, se ĝi estas direktita de la plej altaj motivoj kaj de la deziro fari servon al la homaro [34].
- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj
Homo, kiu plenumis malgrandan bonagon kaj grandigas ĝin en siaj paroloj, valoras tre malmulte [39]. ... Viaj agoj estu laŭtaj krioj, vokantaj al la mondo, ke vi vere estas bahaanoj [40].
- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj
Diistaj filozofoj, ekzemple Sokrato, Platono kaj Aristotelo, ja meritas estimon kaj altan lau don, c ar ili faris ekster-ordinarajn servojn al la homaro. Simile ni rigardas la materiistajn, kapablajn, moderajn filozofojn, kiuj servas al la homaro.
- ʻAbdu'l-Bahá, Excerpts from "Abdul-Baha-Letero-al-d-ro-A.-Forel-kajere.pdf"
Ni rigardas scion kaj sag on kiel la fundamenton de la progreso de la homaro kaj alte taksas filozofojn kun larg a kompreno.
- ʻAbdu'l-Bahá, Excerpts from "Abdul-Baha-Letero-al-d-ro-A.-Forel-kajere.pdf"
Estas klare kaj evidente, ke sen tiuj instruoj progreso kaj evoluo de la homaro neniel eblas. Ĉ iu komunumo de la mondo trovas en tiuj Diaj Instruoj la realigon de siaj plej altaj aspiroj.
- ʻAbdu'l-Bahá, Excerpts from "Abdul-Baha-Letero-al-d-ro-A.-Forel-kajere.pdf"
Se tiuj grandiozaj instruoj disvastig os, la homaro estos liberigita de c iuj dang eroj, de c iuj kronikaj malsanoj kaj perturboj. Simile la ekonomikaj principoj de la Bahaa Kredo estas la enkorpig o de la plej altaj aspiroj de c iuj dungitoj kaj de ekonomikistoj de c iuj skoloj.
- ʻAbdu'l-Bahá, Excerpts from "Abdul-Baha-Letero-al-d-ro-A.-Forel-kajere.pdf"
Nuligas la pastraran oficon, malpermesas sklavecon, asketecon, almozpetadon kaj monaĥecon, ordonas monogamion, malinstigas al eksedziĝo, emfazas la neceson precise obeadi al onia registaro, altigas ian laboron plenumitan en la spirito de servo al Diadoro, instigas aŭ la kreon aŭ la elekton de internacia helplingvo...
- Shoghi Effendi, La Kredo de Bahá’u’lláh – Mond-Religio, 1947
Kvankam lojalaj al siaj respektivaj registaroj, kvankam inspiritaj per la amo al siaj patrujoj... tamen la sekvantoj de la Bahaa Kredo, rigardantaj la homaron kiel unu enton, kaj profunde dediĉitaj al ĝiaj esencaj interesoj, ne hezitos subigi ĉiajn interesojn... al la superaj interesoj de la generaleco de la homaro...
- Shoghi Effendi, La Kredo de Bahá’u’lláh – Mond-Religio, 1947
La instruoj de la Bábanoj... havas grandan estontecon. Mi do simpatias tutkore kun Bábismo, ĉar ĝi instruas al la homoj fratecon kaj egalecon kaj oferon de la material vivo por servado al Dio...
- Shoghi Effendi, La Kredo de Bahá’u’lláh – Mond-Religio, 1947
Estas la homoj, kiuj efektivigos universalan pacon.
- Shoghi Effendi, La Kredo de Bahá’u’lláh – Mond-Religio, 1947
Citaĵo de la Tago
Istiqlal 8 Mashiyyat 182 B.E.
Ho filo de l' esto! Kiel povis vi forgesi viajn proprajn kulpojn kaj okupiĝi pri la kulpoj de aliaj? Kiu ajn tion faras estas malbenita de Mi. (Kaŝitaj Vortoj, araba 26 / The Hidden Words, p.11)
Bahá’u’lláh – Perloj de l’Saĝo