Riĉo kaj Malriĉeco
HO FILO DE L’HOMO! Donacu Miajn riĉaĵojn al Miaj senhavuloj, ke en la ĉielo povos vi ĉerpi el abundoj de splendoroj nepaliĝantaj kaj el trezoroj de nepereonta gloro. Sed je Mia vivo! Afero pli glora estas oferi vian animon; ho, se nur per Miaj okuloj povus vi vidi.
- Bahá’u’lláh, La Kaŝitaj Vortoj, BEL 2009
HO IDOJ DE L’POLVO! Rakontu al la riĉuloj pri la noktomezaj suspiroj de tiuj malriĉaj, ke ne neglektemo konduku ilin sur la vojon de l’detruo kaj senigu ilin je la Arbo de l’Riĉeco. Donaci kaj esti malavara estas atributoj Miaj; bone estas kun tiu, kiu sin ornamas per Miaj virtoj.
- Bahá’u’lláh, La Kaŝitaj Vortoj, BEL 2009
HO VI RIĈULOJ SURTERE! La malriĉuloj inter vi estas Mia konfido; gardu vi Mian konfidon kaj ne inklinu nur al via propra komforto.
- Bahá’u’lláh, La Kaŝitaj Vortoj, BEL 2009
HO FILO DE L’HOMO! Donacu Miajn riĉaĵojn al Miaj senhavuloj, ke en la ĉielo povos vi ĉerpi el abundoj de splendoroj nepaliĝantaj kaj el trezoroj de nepereonta gloro. Sed je Mia vivo! Afero pli glora estas oferi vian animon; ho, se nur per Miaj okuloj povus vi vidi. 57
- Bahá’u’lláh, La Kaŝitaj Vortoj, BEL 2009
HO IDOJ DE L’POLVO! Rakontu al la riĉuloj pri la noktomezaj suspiroj de tiuj malriĉaj, ke ne neglektemo konduku ilin sur la vojon de l’detruo kaj senigu ilin je la Arbo de l’Riĉeco. Donaci kaj esti malavara estas atributoj Miaj; bone estas kun tiu, kiu sin ornamas per Miaj virtoj. 49
- Bahá’u’lláh, La Kaŝitaj Vortoj, BEL 2009
HO VI RIĈULOJ SURTERE! La malriĉuloj inter vi estas Mia konfido; gardu vi Mian konfidon kaj ne inklinu nur al via propra komforto. 54
- Bahá’u’lláh, La Kaŝitaj Vortoj, BEL 2009
Estu malavara en prospero kaj danka en mizero.
- Bahá’u’lláh, Perloj de l’Saĝo
*Estu trezoro por la mizeraj, admono por la riĉuloj, respondo al la vekrio de la senhavaj kaj homo kiu konsideras sian promeson sankta.*
- Bahá’u’lláh, Perloj de l’Saĝo
Tiu serĉanto ankaŭ taksu kalumnion kiel gravan devion kaj tenu sin ekster ĝia rego, ĉar kalumniado estingas la lumon de la koro kaj sufokas la vivon de la animo... Li helpu al la senhavuloj, kaj al la mizeruloj neniam rifuzu sian favoron. Li montru afablecon al la bestoj kaj des pli al siaj kunhomoj... Li ekskuzu la pekinton kaj neniam malestimu ties malaltan staton, ĉar neniu scias, kia estos lia propra fino. (Gleanings, 125: 1 k.s., p.264)
- Bahá’u’lláh, Perloj de l’Saĝo
Kial do vi tiel avide amasigas la trezorojn de la tero, kiam viaj tagoj estas nombritaj kal viaj ŝancoj preskaŭ perditaj? Do, ĉu vi, malatentaj, ne volos forskuu vian dormemon? (Gleanings, 66: 4, p.127)
- Bahá’u’lláh, Perloj de l’Saĝo
La komenco de grandanimeco estas, kiam homo utiligas siajn havaĵojn por si mem, por sia familio kaj por la malriĉuloj el inter liaj samkredanoj. (Tablets, 10: 1 k.s., p.155-157)
- Bahá’u’lláh, Perloj de l’Saĝo
La esenco de bonfarto estas ami Min; kiu Min amas, ĉion posedas, kaj kiu Min ne amas, tiu vere apartenas al la povraj kaj senhavaj. (Tablets, 10: 1 k.s., p.155-157)
- Bahá’u’lláh, Perloj de l’Saĝo
Ho Miaj servantoj! Estas vi la arboj de Mia ĝardeno; devas vi doni bonajn kaj miraklajn fruktojn por ke vi mem kaj aliaj de tio profitu. Tial estas devige por ĉiu okupiĝi je metio aŭ profesio, ĉar en tio troviĝas la sekreto de bonstato, ho homoj de kompreno! (Kaŝitaj Vortoj, persa 80 / The Hidden Words, p.50)
- Bahá’u’lláh, Perloj de l’Saĝo
Estu justa: ĉu tiu ĉi regado, kiu per eldiro de unu sola vorto evidentigis tian ĉiopenetran influon, potencon kaj tiel timigan majestecon, ĉu tiu ĉi regado estas upera, aŭ ĉu tia estas la monda povo de tiuj reĝoj de la tero... [15]
- Bahá’u’lláh, Libro De Certeco
Kontentaj pro pasema regado ili senigis sin de eterna aŭtoritato. Tial iliaj okuloj ne vidis la lumon de la vizaĝo de Plejamato, nek iliaj oreloj aŭdis la dolĉajn melodiojn de la Birdo de Deziro. [8]
- Bahá’u’lláh, Libro De Certeco
Rilate la ekonomiajn antaŭjuĝojn klariĝas ke, kiam la rilatoj inter la popoloj estas firmigitaj kaj la komerca interŝanĝo estas akcelita kaj iu ekonomia principo estas aranĝita en unu lando, tio sendube influas la aliajn landojn, kaj universala bono rezultos. Kial do tiu antaŭjuĝo?
- ʻAbdu'l-Bahá, Mesaĝo de ʻAbdu'l-Bahá de la 17-a de decembro 1919 al la Centra Organizo por Daŭra Paco
Plua instruo de Bahá’u’lláh estas libervole dividi sian posedaĵon kun aliaj homoj. Tiu libervola dividado estas pli granda ol egaleco kaj konsistas en tio, ke la homo ne devas preferi sin mem super la aliajn, sed ke, kontraŭe, li devas oferi sian vivon kaj posedaĵon al aliaj. Sed tio ne devas esti realigata devige, ne tiamaniere ke ĝi estu deviga kiel leĝo, kiun necesas obei.
- ʻAbdu'l-Bahá, Mesaĝo de ʻAbdu'l-Bahá de la 17-a de decembro 1919 al la Centra Organizo por Daŭra Paco
Plia instruo de Bahá’u’lláh estas la disvastigado de la edukado. Ĉiu infano estu instruata pri sciencoj kiom necesas. Se la gepatroj ne kapablas pagi la edukajn kotizojn, la komunumo devas liveri la rimedojn por la edukado de la infano.
- ʻAbdu'l-Bahá, Mesaĝo de ʻAbdu'l-Bahá de la 17-a de decembro 1919 al la Centra Organizo por Daŭra Paco
Estu vi amantaj patroj por la orfoj kaj rifuĝo por tiuj senhelpaj, kaj trezorejo por la malriĉuloj, kaj kuraco por la malsanuloj. Estu vi la helpanto por ĉiu viktimo de subpremado, la patrono de la malavantaĝuloj. Pensu vi ĉiam pri fari servon al ĉiu membro de la homa raso.
- ʻAbdu'l-Bahá, Mesaĝo de ʻAbdu'l-Bahá de la 17-a de decembro 1919 al la Centra Organizo por Daŭra Paco
Peranto estas necesa por interrilatigi du ekstremojn. Riĉeco kaj malriĉeco, superfluo kaj bezono - sen helpo de peranta forto povus esti nenia kontakto inter tiuj paroj da kontraŭaĵoj.
- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj
Egaleco estas ĥimero ! Ĝi estas tute neefektivigebla ! Se eĉ egaleco estus efektivigita, ĝi ne povus daŭri, kaj se ĝia ekzisto estus ebla, la tuta ordo de la mondo estus detruita. La leĝo de ordo devas ĉiam regi en la mondo de l’homaro.
- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj
Oni devas tiel aranĝi la kondiĉojn de la homoj, ke malriĉeco malaperu, ke ĉiu, kiom nur estas eble, konforme al sia rango kaj pozicio, partoprenu en bonhavo kaj bonstato. ... Necesa estas organizo por kontroli kaj plibonigi tiujn ĉi staton. Estas grava afero limigi riĉecon, kaj tiel same grave estas limigi malriĉecon.
- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj
Milito estas kreita por kontentigi homajn ambiciojn; por la mondeca gajno de kelkaj personoj terura mizero estas portata en multegajn hejmojn [13].
- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj
Tio ĉi estas la plej granda maljusteco: ke iu sola lando profunde enŝuldiĝu pro militaj aranĝoj [13]. ... La plej granda potenco de la Sankta Spirito ekzistas en la Diaj Malkaŝantoj de la Vero [35, 36].
- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj
Egaleco estas ĥimero ! Ĝi estas tute neefektivigebla ! Se eĉ egaleco estus efektivigita, ĝi ne povus daŭri, kaj se ĝia ekzisto estus ebla, la tuta ordo de la mondo estus detruita [42, 43].
- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj
Se tiuj grandiozaj instruoj disvastig os, la homaro estos liberigita de c iuj dang eroj, de c iuj kronikaj malsanoj kaj perturboj. Simile la ekonomikaj principoj de la Bahaa Kredo estas la enkorpig o de la plej altaj aspiroj de c iuj dungitoj kaj de ekonomikistoj de c iuj skoloj.
- ʻAbdu'l-Bahá, Excerpts from "Abdul-Baha-Letero-al-d-ro-A.-Forel-kajere.pdf"
Ĝi klare subtenas la principon de egalaj rajtoj, oportunaĵoj kaj privilegioj por viroj kaj virinoj, insistas je deviga edukado, forigas ekstremojn de malriĉeco kaj riĉeco...
- Shoghi Effendi, La Kredo de Bahá’u’lláh – Mond-Religio, 1947
Ĝi estas libera de iu ajn formo de eklezieco, havas nek pastraron nek ritojn, kaj estas subtenata nur per libervolaj donacoj de siaj konfesintaj aliĝintoj.
- Shoghi Effendi, La Kredo de Bahá’u’lláh – Mond-Religio, 1947
Citaĵo de la Tago
Istiqlal 8 Mashiyyat 182 B.E.
Ho filo de l' esto! Kiel povis vi forgesi viajn proprajn kulpojn kaj okupiĝi pri la kulpoj de aliaj? Kiu ajn tion faras estas malbenita de Mi. (Kaŝitaj Vortoj, araba 26 / The Hidden Words, p.11)
Bahá’u’lláh – Perloj de l’Saĝo