Rezigno kaj Deteniĝo
HO FILO DE L’HOMO! Se vi amas Min, turniĝu for de vi mem, kaj se vi serĉas Mian plaĉon, rigardu ne la vian, ke vi mortu en Mi kaj Mi vivu en vi poreterne.
- Bahá’u’lláh, La Kaŝitaj Vortoj, BEL 2009
HO FILO DE L’LUMO! Forgesu ĉion krom Mi kaj komuniiĝu kun Mia spirito. Tio ĉi apartenas al la esenco de Mia ordono, tial turniĝu al ĝi.
- Bahá’u’lláh, La Kaŝitaj Vortoj, BEL 2009
HO FILO DE L’HOMO! Vi oron aspiras kaj Mi vian liberon de ĝi deziras. Vi kredas vin riĉa pro posedo ĝia kaj Mi vidas vin bonstata en via abstino de ĝi. Je Mia vivo! Jen Mia sciado kaj jen via iluzio; kiel povas Mia vojo akordiĝi kun la via?
- Bahá’u’lláh, La Kaŝitaj Vortoj, BEL 2009
HO FILO DE L’HOMO! Se vi amas Min, turniĝu for de vi mem, kaj se vi serĉas Mian plaĉon, rigardu ne la vian, ke vi mortu en Mi kaj Mi vivu en vi poreterne. 7
- Bahá’u’lláh, La Kaŝitaj Vortoj, BEL 2009
HO FILO DE L’SPIRITO! Ne estos paco por vi krom se vi rezignos pri vi mem kaj turniĝos al Mi, tial ke decas al vi glori vin je Mia nomo kaj ne je la via, konfidi al Mi kaj ne al vi mem, ĉar deziras Mi esti amata sola kaj super ĉio ekzistanta. 8
- Bahá’u’lláh, La Kaŝitaj Vortoj, BEL 2009
HO FILO DE L’LUMO! Forgesu ĉion krom Mi kaj komuniiĝu kun Mia spirito. Tio ĉi apartenas al la esenco de Mia ordono, tial turniĝu al ĝi. 16
- Bahá’u’lláh, La Kaŝitaj Vortoj, BEL 2009
Se vi povus kompreni, per kiuj mirindaĵoj de Mia malavareco kaj donacemo Mi decidis konfide doti viajn animojn, vi certe malligus vin el via katenigo al ĉio kreita kaj ekhavus veran scion pri vi mem -scion egalan al la kompreno de Mia propra Esto. (Gleanings, 153: 6, p.326-327)
- Bahá’u’lláh, Perloj de l’Saĝo
Ho amiko, la koro estas la rezidejo de eternaj misteroj, ne faru ĝin hejmo de efemeraj pensoj: ne malŝparu la trezoron de via altvalora vivo sklaviĝante al tiu ĉi mondo fluge pasanta... ne elektu la hejmon de l'polvo. (Seven Valleys, p.35)
- Bahá’u’lláh, Perloj de l’Saĝo
Ho Mia Frato! Pura koro estas kiel spegulo; purigu ĝin, per la polurilo de amo kaj malligiteco, de ĉio alia krom Dio, por ke en ĝi povu lumi la vera suno kaj aŭrori la eterna mateno. Tiam vi klare komprenos la signifon de “Nek Mia tero nek Mia ĉielo Min entenas, sed entenas Min sole la koro de Mia fidela servanto ”. (Seven Valleys, p.21)
- Bahá’u’lláh, Perloj de l’Saĝo
Purigu vian koron de la mondo kaj ĉiuj ĝiaj vanaĵoj kaj ne toleru, ke la amo al fremdulo ĝin eniras kaj ekloĝas en ĝi. Nur kiam vi purigas vian koron de ĉiu spuro de tia amo, la brilo de la lumo de Dio povos ĵeti sian radiadon sur ĝin... (Gleanings, 114: 15, p.237-238)
- Bahá’u’lláh, Perloj de l’Saĝo
Kiam la sincera amanto kaj sindona amiko atingas la ĉeeston de la Amato, la brila beleco de la Adorato kaj la kora ardo de la amanto ekflamigos incendion, per kiu forbrulos ĉiuj vualoj kaj kovroj. Vere, ĉio, kion li havas, de la koro ĝis la haŭto, estos ekflamigita, tiel ke restos nenio krom la Amiko. (Seven Valleys, p.36)
- Bahá’u’lláh, Perloj de l’Saĝo
Kiam vera serĉanto decidiĝas surpaŝi la padon de serĉado... li devas antaŭ ĉio purigi kaj poluri sian koron... je la obskuriga polvo de ĉiu akirita klero... Li devas tiel purigi sian koron, ke neniu resto de amo aŭ malamo plu konserviĝu en ĝi... Li devas forlavi de la tabelo de sia koro ĉiun spuron de fiero kaj vanteco, devas alkroĉi sin al pacienco kaj sindonemo, observi silenton kaj deteni sin de vana parolado. (Gleanings, 125: 1 k.s., p.264)
- Bahá’u’lláh, Perloj de l’Saĝo
La Profetoj kaj Mesaĝistoj de Dio estas malsupren sendataj kun la sola celo konduki la homaron al la rekta Vojo de l' Vero. La celo de Ilia revelacio estas la edukado de ĉiuj homoj, por ke en la horo de morto ili ascendu al la trono de la Plejalta en pleja pureco kaj sankteco kaj en absoluta malligiteco. (Gleanings, 81: 1, p.155)
- Bahá’u’lláh, Perloj de l’Saĝo
Kial do vi tiel avide amasigas la trezorojn de la tero, kiam viaj tagoj estas nombritaj kal viaj ŝancoj preskaŭ perditaj? Do, ĉu vi, malatentaj, ne volos forskuu vian dormemon? (Gleanings, 66: 4, p.127)
- Bahá’u’lláh, Perloj de l’Saĝo
Se iu citas nur unu verson de la Sankta Skribo en spirito de brila ĝojo, tio estas pli bona por li, ol tedite legadi ĉiujn Sanktajn Librojn de Dio... Ne ŝarĝu viajn animojn per tio, kio elĉerpas kaj subpremas ilin, sed malpezigu kaj levu ilin, por ke sur la flugiloj de la Sanktaj versoj ili soru al la tagiĝejo de Liaj evidentaj signoj. (Aqdas, 149, p.73-74)
- Bahá’u’lláh, Perloj de l’Saĝo
La esenco de amo estas por la homo turni sian koron al la Amato, fortranĉi sin de ĉio ajn krom Li kaj deziri nenion krom tio, kio estas la deziro de lia Sinjoro. (Tablets, 10: 1 k.s., p.155-157)
- Bahá’u’lláh, Perloj de l’Saĝo
La esenco de vera sekureco estas gardi silenton, prezenti al si la finon de la aferoj kaj rezigni pri la mondo. (Tablets, 10: 1 k.s., p.155-157)
- Bahá’u’lláh, Perloj de l’Saĝo
La fonto de ĉio malbona estas por la homo forturni sin de sia Sinjoro kaj kroĉi sian koron al aferoj profanaj. (Tablets, 10: 1 k.s., p.155-157)
- Bahá’u’lláh, Perloj de l’Saĝo
Ĉar Ni kreis vin ĉiujn el la sama substanco devas vi esti kiel unusola animo, marŝi per la samaj piedoj, manĝi per la sama buŝo kaj loĝi en la sama lando, ke elde via plej interna esto, pere de viaj faroj kaj agoj, la signoj de unueco kaj la esenco de malligiteco estu manifestataj. (Kaŝitaj Vortoj, araba 68 / The Hidden Words, p.20-21)
- Bahá’u’lláh, Perloj de l’Saĝo
Se homo ŝatas dekori sin per la ornamaĵoj de la tero, porti ĝiajn vestaĵojn kaj ĝui la bonon, kiun ĝi kapablas donaci, tio ne povas malutili al li, se li ne permesas, ke io ŝoviĝu inter li kaj Dio; ĉar Dio destinis ĉiujn bonaĵojn... por tiuj el Liaj servantoj, kiuj vere kredas je Li. (Gleanings, 128: 4, p.276)
- Bahá’u’lláh, Perloj de l’Saĝo
Faru vi unu paŝon kaj per la sekva antaŭeniru en la regnon de senmorteco kaj eniru la pavilonon de l’eterneco. (Kaŝitaj Vortoj, persa 7 / The Hidden Words, p.25)
- Bahá’u’lláh, Perloj de l’Saĝo
Neniu atingos la bordojn de la oceano de l’ vera kompreno, se li ne malligos sian koron de ĉio, kio estas en la ĉielo kaj sur la tero. Sanktigu viajn animojn, ho vi, loĝantoj de la mondo, por ke vi atingu tiun staton, kiun Dio por vi destinis...
- Bahá’u’lláh, Libro De Certeco [1]
La esenco de tiuj ĉi vortoj estas jena: tiuj, kiuj iras la vojon de kredo, tiuj, kiuj soifas la vinon de certeco, devas purigi sin de ĉio, kio estas tera: ili devas purigi siajn orelojn de senenhavaj elpensaĵoj, siajn mensojn de vantaj imagoj, siajn korojn de mondaj sentoj, siajn okulojn de tio, kio pereos.
- Bahá’u’lláh, Libro De Certeco [1]
La sola kaj fundamenta celo de ĉia lernado, de ĝia tuta penado kaj laboro estas atingi kaj rekoni tiun staton, tamen ili ĉiuj dronas en siaj materialaj studadoj.
- Bahá’u’lláh, Libro De Certeco [29]
Tio ĉi estas la unua kondiĉo por tiu, kiu iras tiun vojon. Pensu pri tio, por ke vi ekvidu la verecon de tiuj ĉi vortoj kun senvualigitaj okuloj.
- Bahá’u’lláh, Libro De Certeco [34]
La serĉanto devas konfidi sin ĉiam al Dio, li devas forlasi la popolojn de la tero, malligi sian koron de la mondo de polvo kaj alligi ĝin al Tiu, kiu estas la Sinjoro de Sinjoroj.
- Bahá’u’lláh, Libro De Certeco [36]
Neniu atingos la bordojn de la oceano de l’ vera kompreno, se li ne malligos sian koron de ĉio, kio estas en la ĉielo kaj sur la tero. Sanktigu viajn animojn, ho vi, loĝantoj de la mondo, por ke vi atingu tiun staton, kiun Dio por vi destinis kaj eniru tiel la tabernaklon, kiu, laŭ la decido de Providenco, estas starigita sub la firmamento de la Bayán. [1]
- Bahá’u’lláh, Libro De Certeco
Neniu atingos la bordojn de la oceano de l’ vera kompreno, se li ne malligos sian koron de ĉio, kio estas en la ĉielo kaj sur la tero. Sanktigu viajn animojn, ho vi, loĝantoj de la mondo, por ke vi atingu tiun staton, kiun Dio por vi destinis kaj eniru tiel la tabernaklon, kiu, laŭ la decido de Providenco, estas starigita sub la firmamento de la Bayán. [1]
- Bahá’u’lláh, Libro De Certeco
Kontentaj pro pasema regado ili senigis sin de eterna aŭtoritato. Tial iliaj okuloj ne vidis la lumon de la vizaĝo de Plejamato, nek iliaj oreloj aŭdis la dolĉajn melodiojn de la Birdo de Deziro. [8]
- Bahá’u’lláh, Libro De Certeco
Ili konsideras ĉefecon kiel plej superan celon de sia penado, kaj opinias fierecon kaj arogantecon kiel plej altan atingon de sia kordeziro. Ili starigis sian malindan intrigadon super la dia ordono, forlasis la sinrezignon al la volo de Dio, okupiĝis per egoista kalkulado kaj iris la vojon de hipokriluloj. [11]
- Bahá’u’lláh, Libro De Certeco
La fonto de la unua [sciado] estas Dio mem; la movoforto de la lasta [sciado] estas la flustroj de egoistaj deziroj. La unua estas gvidata de la principo: »Timu Dion; Dio instruos vin«;62 la alia estas nur konfirmo de la vero: »Sciado estas la plej plorinda vualo inter la homo kaj lia Kreinto.« [16]
- Bahá’u’lláh, Libro De Certeco
Ili serĉas neniun Dion krom sia propra deziro, kaj paŝas neniun vojon, krom la vojo de eraro. [11]
- Bahá’u’lláh, Libro De Certeco
Plua instruo de Bahá’u’lláh estas libervole dividi sian posedaĵon kun aliaj homoj. Tiu libervola dividado estas pli granda ol egaleco kaj konsistas en tio, ke la homo ne devas preferi sin mem super la aliajn, sed ke, kontraŭe, li devas oferi sian vivon kaj posedaĵon al aliaj. Sed tio ne devas esti realigata devige, ne tiamaniere ke ĝi estu deviga kiel leĝo, kiun necesas obei.
- ʻAbdu'l-Bahá, Mesaĝo de ʻAbdu'l-Bahá de la 17-a de decembro 1919 al la Centra Organizo por Daŭra Paco
Plia instruo de Lia sankta moŝto Bahá’u’lláh estas la libereco de la homo. Per la spirita forto li devas liberiĝi el la katenoj de la natura mondo. Ĉar tiom longe, kiom la naturo katenas la homon, li estas sovaĝa besto; ĉar la batalo por la vivtenado estas unu el la necesaĵoj de la natura mondo. Tiu fakto, la batalo por vivo, estas la origino de ĉiu mizero kaj ekstrema turmento.
- ʻAbdu'l-Bahá, Mesaĝo de ʻAbdu'l-Bahá de la 17-a de decembro 1919 al la Centra Organizo por Daŭra Paco
La modera libereco garantianta la ĝeneralan bonstaton kaj subtenanta kaj konservanta kosmopolitajn interrilatojn plej potence kaj amplekse estas eksplikata en la instruoj de Bahá’u’lláh.
- ʻAbdu'l-Bahá, Mesaĝo de ʻAbdu'l-Bahá de la 17-a de decembro 1919 al la Centra Organizo por Daŭra Paco
La realaĵo de homo estas lia penso, ne lia materiala korpo. La pensaj fortoj kaj la bestaj fortoj estas kunagantoj. Kvankam homo estas parto de la besta kreitaro, li posedas la kapablon de pensado, distingantan lin super ĉiuj kreitaĵoj.
- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj
Se la penso de homo estas senĉese turnita al la ĉielaj aferoj, tiam li fariĝas sanktanima; se kontraŭe, lia penso ne flugas ĉielen, sed direktas sin malsupren, por koncentriĝi sur aferoj de tiu ĉi mondo, li fariĝas ĉiam pli materiema, ĝis fine li atingas staton malmulte pli bonan, ol tiu de bestoj.
- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj
Sole homo, dank' al sia spirita povo, kapablas elliberiĝi, flugi super la mondon de materio kaj fari ĝin sia servanto.
- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj
La perfekta amo bezonas malegoistan instrumenton, absolute liberan de iaspecaj ligoj. La amo al familio estas limigita;... La patriota amo estas limhava; la amo al patrolando, kaŭzanta malamon kontraŭ ĉiuj aliaj landoj, ne estas perfekta amo !
- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj
Mi varmege instigas vin: ne lasu kateni viajn korojn per la materialaj aferoj de la mondo; mi postulas ne ke vi kuŝadu kontente sur la litoj de senatento, sklavigitaj al materio, sed ke vi leviĝu kaj liberigu vin de ĝiaj ĉenoj !
- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj
Kiam la Dia naturo de homo superregas lian homan naturon, ni havas sanktulon. Homo havas la povon fari same bonon kiel malbonon; se lia povo al bono superas kaj la inklinoj al malbonaj agoj estas venkitaj, tiam la homo vere povas esti nomita sanktulo.
- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj
Ĉiuj tiuj donacoj de la naturo koncernas la fizikan flankon de homo, ĉar nur lia korpo povas ricevadi la materialajn donojn. Sed gardu vin, ke pensante tro fervore pri la korpaj aferoj, vi ne forgesu la aferojn de la animo; ĉar materiaj profitoj ne altigas la spiriton de homo.
- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj
Ĉiu materiala progresas ĝis certa punkto kaj poste komencas malprogresi. Tio ĉi estas la leĝo kiu regas la tutan materialan kreaĵaron. Sed por la homa animo ne ekzistas malprogreso. Ĝia sola movado estas al perfekteco, nur el kresko kaj progreso konsistas la movado de la animo.
- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj
Vera feliĉo dependas de spiriitaj bonaĵoj kaj de ĉiama malfermiteco de la koro por ricevadi la Diajn Malavaraĵojn.
- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj
La menso kaj la spirito de homo progresas, kiam li estas provata per suferoj. Ju pli plugata estas la grundo, des pli bona estos la rikolto... tiel suferoj kaj malĝojoj liberigas homon de malgravaĵoj de tiu ĉi monda vivo, ĝis li atingas staton de kompleta sindeturnemo.
- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj
La realaĵo de homo estas lia penso, ne lia materiala korpo. La pensaj fortoj kaj la bestaj fortoj estas kunagantoj. Kvankam homo estas parto de la besta kreitaro, li posedas la kapablon de pensado, distingantan lin super ĉiuj kreitaĵoj.
- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj [1, 2]
Se la penso de homo estas senĉese turnita al la ĉielaj aferoj, tiam li fariĝas sanktanima; se kontraŭe, lia penso ne flugas ĉielen, sed direktas sin malsupren, por koncentriĝi sur aferoj de tiu ĉi mondo, li fariĝas ĉiam pli materiema...
- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj [2]
La plej alta el la kreaĵoj batalas por akiri la plej malaltan formon de l'materio - la teron ! Lando apartenas ne al unu popolo, sed al ĉiuj. La tero ne estas homa domo, sed lia tombo. Kaj pro siaj tomboj tiuj homoj batalas. Nenio en la mondo estas tiel fia, kiel tombo, la restejo de putrantaj homaj korpoj.
- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj [11]
La perfekta amo bezonas malegoistan instrumenton, absolute liberan de iaspecaj ligoj. La amo al familio estas limigita;... La patriota amo estas limhava; la amo al patrolando, kaŭzanta malamon kontraŭ ĉiuj aliaj landoj, ne estas perfekta amo !
- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj [14, 15]
Mi varmege instigas vin: ne lasu kateni viajn korojn per la materialaj aferoj de la mondo; mi postulas ne ke vi kuŝadu kontente sur la litoj de senatento, sklavigitaj al materio, sed ke vi leviĝu kaj liberigu vin de ĝiaj ĉenoj !
- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj [16]
Por atingi la eternan feliĉon, oni devas suferi. Kiu atingis la staton de sinofero, havas veran ĝojon. Tempa ĝojo pereos.
- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj [24]
Rigardu la potencajn reĝojn de la tero : ili havas en la mondo ĉiajn fortojn, kiajn homoj povas doni al ili, kaj tamen, kiam la morto vokas, ili devas obei tiel same, kiel kamparanoj ĉe iliaj pordegoj [4].
- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj
Kiel estas eble por homo batali de mateno ĝis vespero, mortigante unu alian, verŝante la sangon de siaj proksimuloj - kaj por kio ? por gajni la posedon de peceto da tero [12]!
- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj
La penso pri nia malforteco povus nur malesperigi nin. Ni devas rigardi pli alten, super ĉiujn terajn pensojn, apartigi nin de ĉiuj materialaj ideoj, petegi pri la aferoj de l’spirito [20].
- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj
Mi atendis multajn jarojn, jarojn en malliberejo por povi veni kaj vidi vin nun... Mia korpo povas esti sklavigita por certa tempo, sed, ‘Abdu’l Hamid havas nenian povon super mia spirito - libera ĝi restos [21-23].
- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj
La vivoj de kelkaj homoj estas okupitaj sole per la aferoj de tiu ĉi mondo; iliaj mensoj estas tiel lumigitaj de eksteraj manieroj kaj tradiciaj interesoj, ke ili estas blindaj al ĉia alia regno de ekzisto [38].
- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj
Se temas pri mensaj kapabloj, ili vere estas denaskaj ecoj de la animo, same kiel la disradiado de lumo estas la esenca eco de la suno. ... Por ke la menso povas manifestig i, devas la homa korpo esti integra; kaj sana menso ne povas esti krom en sana korpo, dum la animo ne dependas de la korpo.
- ʻAbdu'l-Bahá, Excerpts from "Abdul-Baha-Letero-al-d-ro-A.-Forel-kajere.pdf"
Helpe de tiaj sensoj kiaj vido, au do, gustumo, flaro kaj tus o, la menso komprenas, dum la animo estas libera je c iaj iloj.
- ʻAbdu'l-Bahá, Excerpts from "Abdul-Baha-Letero-al-d-ro-A.-Forel-kajere.pdf"
En la homo tamen estas malkovra potenco, kiu transcendas la mondon de la naturo kaj regas kaj superas g iajn leg ojn.
- ʻAbdu'l-Bahá, Excerpts from "Abdul-Baha-Letero-al-d-ro-A.-Forel-kajere.pdf"
La suno mem kun sia tuta majesto estas tiel submetita al la naturo, ke g i ne havas propran volon kaj ne povas spiti ec en la plej eta grado g iajn leg ojn. ... La homo, kontraste, kvankam korpe kaptito de la naturo, estas libera en siaj menso kaj animo kaj regas super la naturo.
- ʻAbdu'l-Bahá, Excerpts from "Abdul-Baha-Letero-al-d-ro-A.-Forel-kajere.pdf"
Vere, jen forta venko kontrau la naturleg oj. Same estas pri elektra energio: tiu dissalta violenta forto, kiu fendas montojn, estas tamen de la homo kaptata en globo! Jen evidenta trudig o en la naturleg ojn.
- ʻAbdu'l-Bahá, Excerpts from "Abdul-Baha-Letero-al-d-ro-A.-Forel-kajere.pdf"
La homo havas la kapablon voli kaj kompreni, sed la naturo ne havas g in. La naturo estas katenita, la homo estas libera. Al la naturo mankas komprenkapablo, la homo komprenas.
- ʻAbdu'l-Bahá, Excerpts from "Abdul-Baha-Letero-al-d-ro-A.-Forel-kajere.pdf"
Mallonge, temas pri tio, ke la mondo de la homo estas supernatura en siaj rilatoj al la mondo de la vegetaĵ oj, kvankam reale g i ne estas tia. ... Simile al homo neniel eblas kompreni la Dian Esencon kaj la naturon de la granda Postmorto.
- ʻAbdu'l-Bahá, Excerpts from "Abdul-Baha-Letero-al-d-ro-A.-Forel-kajere.pdf"
Nuligas la pastraran oficon, malpermesas sklavecon, asketecon, almozpetadon kaj monaĥecon, ordonas monogamion, malinstigas al eksedziĝo, emfazas la neceson precise obeadi al onia registaro, altigas ian laboron plenumitan en la spirito de servo al Diadoro, instigas aŭ la kreon aŭ la elekton de internacia helplingvo...
- Shoghi Effendi, La Kredo de Bahá’u’lláh – Mond-Religio, 1947
Ĝi estas libera de iu ajn formo de eklezieco, havas nek pastraron nek ritojn, kaj estas subtenata nur per libervolaj donacoj de siaj konfesintaj aliĝintoj.
- Shoghi Effendi, La Kredo de Bahá’u’lláh – Mond-Religio, 1947
Kvankam lojalaj al siaj respektivaj registaroj, kvankam inspiritaj per la amo al siaj patrujoj... tamen la sekvantoj de la Bahaa Kredo, rigardantaj la homaron kiel unu enton, kaj profunde dediĉitaj al ĝiaj esencaj interesoj, ne hezitos subigi ĉiajn interesojn... al la superaj interesoj de la generaleco de la homaro...
- Shoghi Effendi, La Kredo de Bahá’u’lláh – Mond-Religio, 1947
La instruoj de la Bábanoj... havas grandan estontecon. Mi do simpatias tutkore kun Bábismo, ĉar ĝi instruas al la homoj fratecon kaj egalecon kaj oferon de la material vivo por servado al Dio...
- Shoghi Effendi, La Kredo de Bahá’u’lláh – Mond-Religio, 1947
Citaĵo de la Tago
Istiqlal 8 Mashiyyat 182 B.E.
Ho filo de l' esto! Kiel povis vi forgesi viajn proprajn kulpojn kaj okupiĝi pri la kulpoj de aliaj? Kiu ajn tion faras estas malbenita de Mi. (Kaŝitaj Vortoj, araba 26 / The Hidden Words, p.11)
Bahá’u’lláh – Perloj de l’Saĝo