Baháʼí Citaĵoj

Religiaj Gvidantoj kaj Malakcepto

Kiel ofte ili atendadis Lian venon, kiel fervore ili preĝadis... [tamen] ili ĉiuj malakceptis Lin kaj turniĝis for de lia vizaĝo - lia vizaĝo de Dio mem.

- Bahá’u’lláh, Libro De Certeco [2]

Ilia ĉefa celo estas nura kontraŭstarado, ilia sola deziro estas ignori la veron. Al ĉiu rimarkema observanto estas evidente kaj klare, ke se tiuj homoj en la tago de ĉiu el la Malkaŝantoj de la Suno de l’ Vero liberigus siajn okulojn, orelojn kaj korojn de ĉio, kion ili estis vidintaj, aŭdintaj kaj sentintaj, certe ili ne estus senigitaj de ekvido de la belo de Dio...

- Bahá’u’lláh, Libro De Certeco [6]

Religiaj gvidantoj en ĉiu epoko malhelpis sian anaron atingi la bordojn de la eterna savo, ĉar ili tenis en sia potenco la birdon de la aŭtoritato. Kelkaj pro avido je gvidanteco, aliaj pro manko de scio kaj kompreno estis kaŭzo de la mizero de la homoj.

- Bahá’u’lláh, Libro De Certeco [7]

La vortoj: »la suno mallumiĝos kaj la luno ne donos sian lumon kaj la steloj falos el la ĉielo« [Mateo 24:29] signifas la obstinecon de la religiaj gvidantoj kaj eksigon de la leĝoj, fiksitaj firme de Diosendito, kio, en la lingvo de simboloj, estis antaŭdirita de la dia Malkaŝanto.

- Bahá’u’lláh, Libro De Certeco [14]

Kiel la nuboj malebligas al la homaj okuloj vidi la sunon, tiel tiuj aferoj detenas la homajn animojn de la rekono de la lumo de la dia Lumportanto. Tion ĉi atestas la vortoj, kiuj elvenis al la buŝoj de la nekredantoj, kiel estas dirite en la sankta Libro: »kaj ili diris: Kia Apostolo tio estas? Li manĝas manĝaĵon kaj paŝas sur la stratoj. Se anĝeloj ne estos senditaj malsupren kaj ne kunagos en Liaj avertoj, ni ne ekkredos.« [Korano 25:7]

- Bahá’u’lláh, Libro De Certeco [19]

La ‘falsigo’ de la teksto signifas tion, per kio okupas sin nune ĉiuj gvidantoj de Islamo, t.e. interpretadon de la sankta Libro de Dio laŭ siaj vanaj imagoj kaj vantaj deziroj.

- Bahá’u’lláh, Libro De Certeco [23]

Tia konduto, sekve, povas esti atribuita al nenio alia ol malgrandanimeco de tiuj, kiuj paŝas en la valo de fiereco kaj malhumileco, estas vojperdintaj en la sovaĝejo de malproksimeco, iras la vojon de siaj vanaj imagaĵoj kaj sekuras la ordonoj de la gvidantoj de sia religio.

- Bahá’u’lláh, Libro De Certeco [6]

Kaj nun pripensu kaj konsideru dum momento la obstinecon de tiuj homoj. Kio povis esti la kaŭzo de tiu ilia malkonfesado kaj flankiĝado? Kio povis instigi ilin rifuzi formeti la mantelon de malkonfeso kaj vesti sin per la rolo de akcepto? [2]

- Bahá’u’lláh, Libro De Certeco

Religiaj gvidantoj en ĉiu epoko malhelpis sian anaron atingi la bordojn de la eterna savo, ĉar ili tenis en sia potenco la birdon de la aŭtoritato. Kelkaj pro avido je gvidanteco, aliaj pro manko de scio kaj kompreno estis kaŭzo de la mizero de la homoj. [4]

- Bahá’u’lláh, Libro De Certeco

La neado kaj protestado de tiuj religiaj gvidantoj estis ŝuldata ĉefe al ilia manko de scio kaj kompreno. Tiujn vortojn, eldiritajn de la Malkaŝantoj de la belo de la sola vera Dio, prezentantajn la signojn, kiuj devis anonci la aperon de la venanta Diosendito, ili neniam komprenis nek penetris. [5]

- Bahá’u’lláh, Libro De Certeco

Tia estas la forto de iliaj deziroj, ke la lampo de konscienco kaj prudento estingiĝis en iliaj koroj, kvankam la fingroj de la dia potenco malfermis la portalojn de la konado de Dio... [6]

- Bahá’u’lláh, Libro De Certeco

Kiel la nuboj malebligas al la homaj okuloj vidi la sunon, tiel tiuj aferoj detenas la homajn animojn de la rekono de la lumo de la dia Lumportanto. [9]

- Bahá’u’lláh, Libro De Certeco

La ‘falsigo’ de la teksto signifas tion, per kio okupas sin nune ĉiuj gvidantoj de Islamo, t.e. interpretadon de la sankta Libro de Dio laŭ siaj vanaj imagoj kaj vantaj deziroj. [20]

- Bahá’u’lláh, Libro De Certeco

Ni petegas la instruitulojn de Bayán, ke ili ne sekvu tiun ĉi ekzemplon, ke en la tempo de Mustagháth ili ne suferigu al Li, la Dia Esenco, la ĉiela Lumo, la absoluta Eterneco, la Komenco kaj Fino de la Revelaciojde la Nevidebla, tion, kio estis suferigita en tiu ĉi tago. Ni petas, ke ili ne trofidu al sia intelekto, al sia kompreno kaj instruiteco kaj ne diskutu kontraŭ la Malkaŝanto de la ĉiela kaj senfina sciado. [21]

- Bahá’u’lláh, Libro De Certeco

Sed kiomfoje la portalo de favoro malfermiĝis kaj la nuboj de la dia malavareco verŝis sian pluvon sur la homaron kaj la lumo de la Nevidebla ekbrilis super la horizonto de la ĉiela potenco, ili ĉiuj malakceptis Lin kaj turniĝis for de lia vizaĝo - lia vizaĝo de Dio mem. [2]

- Bahá’u’lláh, Libro De Certeco

Tia konduto, sekve, povas esti atribuita al nenio alia ol malgrandanimeco de tiuj, kiuj paŝas en la valo de fiereco kaj malhumileco, estas vojperdintaj en la sovaĝejo de malproksimeco, iras la vojon de siaj vanaj imagaĵoj kaj sekuras la ordonoj de la gvidantoj de sia religio. [7]

- Bahá’u’lláh, Libro De Certeco

Sed juĝinte la ateston de Dio laŭ la kriterio de sia propra scio, rikoltita en la instruoj de siaj religiaj gvidantoj, kaj trovinte ĝin diferenca de sia propra limigita kompreno, ili leviĝis por plenumi tiajn maldecajn farojn. [7]

- Bahá’u’lláh, Libro De Certeco

Kontentaj pro pasema regado ili senigis sin de eterna aŭtoritato. Tial iliaj okuloj ne vidis la lumon de la vizaĝo de Plejamato, nek iliaj oreloj aŭdis la dolĉajn melodiojn de la Birdo de Deziro. [8]

- Bahá’u’lláh, Libro De Certeco

Kaj tamen ili serĉiu la interpretadon de la Libro ĉe vualitoj kaj rifuzis serĉi la lumon ĉe la fonto de sciado. [9]

- Bahá’u’lláh, Libro De Certeco

Ĉar la kristanaj teologoj ne komprenis la signifon de tiuj ĉi vortoj, ne rekonis ilian enhavon kaj sencon kaj alkroĉiĝis al la laŭvorta interpretado de la paroloj de Jesuo, tial ne estis sur ilin verŝitaj la ondoj de favoro de la Mahometana Revelacio kaj la torento de ĝiaj malavaraĵoj. [10]

- Bahá’u’lláh, Libro De Certeco

Sur iliaj langoj la mencio pri Dio iĝis senenhava nomo, Lia sankta vorto en ilia mezo iĝiu senviva litero. Tia estas la forto de iliaj deziroj, ke la lampo de konscienco kaj prudento estingiĝis en iliaj koroj... [11]

- Bahá’u’lláh, Libro De Certeco

Ili konsideras ĉefecon kiel plej superan celon de sia penado, kaj opinias fierecon kaj arogantecon kiel plej altan atingon de sia kordeziro. Ili starigis sian malindan intrigadon super la dia ordono, forlasis la sinrezignon al la volo de Dio, okupiĝis per egoista kalkulado kaj iris la vojon de hipokriluloj. [11]

- Bahá’u’lláh, Libro De Certeco

La plejmulto de la homoj, sekve de tio, ke ili ne komprenis la signifon de tiuj ĉi vortoj, malakceptis kaj forpuŝis la personon de la Malkaŝanto, senigis sin mem de la lumo de Lia dia gvidado kaj rifuzis sekvi la ekzemplon de tiu senmorta Belo. [19]

- Bahá’u’lláh, Libro De Certeco

La ĉefa kaŭzo [de malharmonio] estas misprezentado de religio flanke de religiaj gvidantoj kaj instruistoj. Ili instruas siajn sekvantojn kredi, ke ilia propra formo de religio estas la sola, kiu plaĉas al Dio...

- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj

Ĉiuj tiuj dividoj, kiujn ni vidas ĉiuflanke, ĉiuj tiuj disputoj kaj kontraŭstaroj estas kaŭzitaj de tio, ke homoj staras ĉe riĉeco kaj ekstereco kaj forgesas la simplan esencan Veron. La diferencoj kuŝas en la eksteraj ritoj de religio, kaj ĝuste ili kaŭzas la disputojn kaj malamikecon - dum la realeco estas ĉiam unu kaj la sama.

- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj

La ĉefa kaŭzo [de malharmonio inter nacioj] estas misprezentado de religio flanke de religiaj gvidantoj kaj instruistoj. Ili instruas siajn sekvantojn kredi, ke ilia propra formo de religio estas la sola, kiu plaĉas al Dio...

- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj [18]

La vorto materiistoj, kies kredo rilate al Dieco estis klarigitia, ne aludas al filozofoj g enerale, sed al tiu grupo de mallarg pensaj materiistoj, kiuj adoras tion senseblan, kiuj dependas de nur la kvin sensoj kaj kies kriterio de scio estas limigita al tio perceptebla de la sensoj. Ĉ io sensebla estas por ili reala, dum c io ekster tio perceptebla de la sensoj estas au nereala au dubinda. La ekziston de Dio ili konsideras tute dubinda.

- ʻAbdu'l-Bahá, Excerpts from "Abdul-Baha-Letero-al-d-ro-A.-Forel-kajere.pdf"

Citaĵo de la Tago

Istiqlal 8 Mashiyyat 182 B.E.

Ho filo de l' esto! Kiel povis vi forgesi viajn proprajn kulpojn kaj okupiĝi pri la kulpoj de aliaj? Kiu ajn tion faras estas malbenita de Mi. (Kaŝitaj Vortoj, araba 26 / The Hidden Words, p.11)

Bahá’u’lláh – Perloj de l’Saĝo