Peĉo kaj Kritiko de Aliaj
HO FILO DE L’ESTO! Kiel povis vi forgesi viajn proprajn kulpojn kaj okupiĝi pri la kulpoj de aliaj? Kiu ajn tion faras estas malbenita de Mi.
- Bahá’u’lláh, La Kaŝitaj Vortoj, BEL 2009
HO FILO DE L’HOMO! Eĉ ne flustru pri la pekoj de aliaj dum ankoraŭ vi mem estas pekanto. Se vi malobeos ĉi tiun ordonon trafos vin kondamno kaj tion atestas Mi.
- Bahá’u’lláh, La Kaŝitaj Vortoj, BEL 2009
HO FILO DE L’HOMO! Eĉ ne flustru pri la pekoj de aliaj dum ankoraŭ vi mem estas pekanto. Se vi malobeos ĉi tiun ordonon trafos vin kondamno kaj tion atestas Mi. 27
- Bahá’u’lláh, La Kaŝitaj Vortoj, BEL 2009
HO FILO DE L’ESTO! Al neniu imputu kion vi ne volus ke oni imputu al vi, nek parolu pri kion vi ne faras. Tio ĉi estas Mia ordono al vi, observu ĝin. 29
- Bahá’u’lláh, La Kaŝitaj Vortoj, BEL 2009
Tiu serĉanto ankaŭ taksu kalumnion kiel gravan devion kaj tenu sin ekster ĝia rego, ĉar kalumniado estingas la lumon de la koro kaj sufokas la vivon de la animo... Li helpu al la senhavuloj, kaj al la mizeruloj neniam rifuzu sian favoron. Li montru afablecon al la bestoj kaj des pli al siaj kunhomoj... Li ekskuzu la pekinton kaj neniam malestimu ties malaltan staton, ĉar neniu scias, kia estos lia propra fino. (Gleanings, 125: 1 k.s., p.264)
- Bahá’u’lláh, Perloj de l’Saĝo
Ho kunulo de Mia Trono! Malbonon nek aŭdu nek vidu; ne vin humiligu nek suspiru nek ploru. Ne malice parolu ke ne devos vi aŭdi tian parolon pri vi mem; kaj ne grandigu la kulpojn de aliaj ke viaj propraj kulpoj ne aspektu grandaj... Pasigu do la tagojn de via vivo... kun menso senmakula, koro senpeka, pensoj puraj kaj karaktero sanktigita... (Kaŝitaj Vortoj, persa 44 / The Hidden Words, p.37-38)
- Bahá’u’lláh, Perloj de l’Saĝo
Ho filo de l' esto! Kiel povis vi forgesi viajn proprajn kulpojn kaj okupiĝi pri la kulpoj de aliaj? Kiu ajn tion faras estas malbenita de Mi. (Kaŝitaj Vortoj, araba 26 / The Hidden Words, p.11)
- Bahá’u’lláh, Perloj de l’Saĝo
Se vi rimarkas la pekon de aliulo, prisilentu ĝin, por ke Dio prisilentu vian propran pekon. Vere, Li estas la Diskreta, la Sinjoro de graco plej abunda. (Son of the Wolf, p.55)
- Bahá’u’lláh, Perloj de l’Saĝo
La fonto de ĉio malbona estas por la homo forturni sin de sia Sinjoro kaj kroĉi sian koron al aferoj profanaj. (Tablets, 10: 1 k.s., p.155-157)
- Bahá’u’lláh, Perloj de l’Saĝo
Ho filo de l' polvo! Vere, Mi diras al vi: el ĉiuj homoj la plej neglektema estas tiu vante disputanta kaj strebanta sin mem altigi super sian fraton. Diru, ho gefratoj! Lasu farojn, ne vortojn, esti via ornamo. (Kaŝitaj Vortoj, persa 5 / The Hidden Words, p.24)
- Bahá’u’lláh, Perloj de l’Saĝo
La serĉanto devas ankaŭ konsideri klaĉadon kiel gravan pekon, kaj teni sin for de ĝia kampo, ĉar klaĉado estingas la lumon de la koro, kaj ĝi estingas la vivon de la animo.
- Bahá’u’lláh, Libro De Certeco [35]
La serĉanto devas ankaŭ konsideri klaĉadon kiel gravan pekon, kaj teni sin for de ĝia kampo, ĉar klaĉado estingas la lumon de la koro, kaj ĝi estingas la vivon de la animo. [22]
- Bahá’u’lláh, Libro De Certeco
Suferoj de homo estas duspecaj : a ) La sekvoj de liaj propraj agoj... b) Ekzistas aliaj suferoj, kiuj venas al fideluloj de Dio. Konsideru la grandajn malĝojojn, elportitajn de Kristo kaj de Liaj apostoloj !
- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj
Malbono estas malperfekteco. Peko estas stato de homo en la mondo de la malpli nobla naturo... Per edukado ni devas liberigi nin de tiuj ĉi malperfektecoj. La Profetoj de Dio estis senditaj, la Sanktaj Libroj estis verkitaj, por ke homo estu libera.
- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj
Citaĵo de la Tago
Istiqlal 8 Mashiyyat 182 B.E.
Ho filo de l' esto! Kiel povis vi forgesi viajn proprajn kulpojn kaj okupiĝi pri la kulpoj de aliaj? Kiu ajn tion faras estas malbenita de Mi. (Kaŝitaj Vortoj, araba 26 / The Hidden Words, p.11)
Bahá’u’lláh – Perloj de l’Saĝo