Baháʼí Citaĵoj

Paco kaj Monda Ordo

Tiuj, kiujn Dio dotis per komprenemo, senrezerve rekonos, ke la ordonoj fiksitaj de Dio konsistigas la plej efikan rimedon por la konservado de ordo en la mondo kaj por la sekureco de ĝiaj popoloj... Miaj ordonoj estas la lampoj de Mia amoplena providenco... (Gleanings, 155: 2, p.331-332)

- Bahá’u’lláh, Perloj de l’Saĝo

La bonfarto de la homaro, ĝia paco kaj ĝia sekureco estos neatingeblaj, antaŭ ol ĝia unueco estos firme starigita. Tiu unueco ne povas esti atingita, dum la konsiloj revelaciitaj de la Plumo de la Plejalta suferas malatenton kaj neglekton. (Gleanings, 131: 2, p.286)

- Bahá’u’lláh, Perloj de l’Saĝo

Ke la diversaj komunumoj de la tero kaj la multnombraj religiaj sistemoj neniel rajtas nutri sentojn de malamikeco inter la homoj, tio apartenas en tiu ĉi Tago al la esenco de la Kredo de Dio kaj de Lia Religio. (Gleanings, 132: 1, p.287-288)

- Bahá’u’lláh, Perloj de l’Saĝo

La mondo suferas pro akuŝodoloro, kaj ĝia maltrankvilo kreskas tagon post tago. Ĝi fiksiĝas je ribelado kaj malkredo. (Gleanings, 61: 12, p.118)

- Bahá’u’lláh, Perloj de l’Saĝo

En ĉiuj aferoj modereco estas dezirinda. Se io estas farata ekscese, tiam ĝi montriĝos fonto de malbono. Rigardu la civilizacion de la Okcidento, kiel ĝi perturbas kaj maltrankviligas la popolojn de la mondo. Infera maŝino estas elpensita... Purigo el tia profunde radikanta kaj ĉion ampleksanta putreco efektiviĝos nur, se la popoloj de la mondo unuiĝas en sia klopodo pri komuna celo kaj akceptas unu universalan kredon... (Tablets, 6: 31 kaj 32, p.69)

- Bahá’u’lláh, Perloj de l’Saĝo

Nepre venos tempo, kiam deviga neceso okazigi vastan, ĉio-ampleksan kunvenon de l'homoj estos universale rekonata. La regantoj kaj reĝoj de la tero devos ĉeesti kaj... devos konsideri tiajn vojojn kaj rimedojn, kiuj metos la fundamenton de la Granda Paco tutmonda inter la homoj... (Gleanings, 117: 1, p.249)

- Bahá’u’lláh, Perloj de l’Saĝo

La hodiaŭa ordo baldaŭ estos forbalaita kaj nova ordo disvolvita anstataŭe. (Gleanings, 4: 1, p.6)

- Bahá’u’lláh, Perloj de l’Saĝo

La oficistoj de la Domo de Justeco havas la devon akceli la establon de la Minora Paco, por ke la popoloj de la tero liberiĝu de la sarĝo de ekscesaj ŝtataj elspezoj. (Tablets, 7: 19, p.89)

- Bahá’u’lláh, Perloj de l’Saĝo

Ho vi homidoj! La fundamenta celo, kiu animas la Kredon de Dio kaj Lian Religion, estas certigi la bonstaton de la homaro, akceli ĝian unuecon kaj nutri la spiriton de amo kaj kamaradeco inter la homoj. Ne permesu, ke ĝi fariĝos fonto de malpaco kaj diskordo, de malamo kaj malamikeco. (Tablets, 11: 15, p.168)

- Bahá’u’lláh, Perloj de l’Saĝo

Milito estas detruo, sed mondpaco estas konstruo. Milito estas morto, sed paco estas vivo. Milito estas rabemo kaj sangavido, sed paco estas bonfaro kaj humaneco. Milito apartenas al la mondo de naturo, sed paco al la fundamentoj de la religio de Dio.

- ʻAbdu'l-Bahá, Mesaĝo de ʻAbdu'l-Bahá de la 17-a de decembro 1919 al la Centra Organizo por Daŭra Paco

Ekzistas eĉ ne unu animo, kies konscio ne atestus, ke nuntempe ne ekzistas iu pli grava en la mondo ol la mondpaco.

- ʻAbdu'l-Bahá, Mesaĝo de ʻAbdu'l-Bahá de la 17-a de decembro 1919 al la Centra Organizo por Daŭra Paco

Sed saĝaj animoj, perceptantaj la esencajn rilatojn inter la realaĵoj, scias ke iu unuopa, unusola afero ne povas tiom influi la homan realaĵon, kiom tio estus necesa kaj devus esti, ĉar neniu grava afero estas atingebla antaŭ ol la opiniaro de la homoj estos unuigita.

- ʻAbdu'l-Bahá, Mesaĝo de ʻAbdu'l-Bahá de la 17-a de decembro 1919 al la Centra Organizo por Daŭra Paco

Kaj plia instruo de Bahá’u’lláh klarigas, ke religio estas potenca bastiono. Kiam la strukturo de religio ektremas kaj ŝanceliĝas, ribelo kaj ĥaoso sekvas kaj la ordo de la aferoj tute renversiĝas.

- ʻAbdu'l-Bahá, Mesaĝo de ʻAbdu'l-Bahá de la 17-a de decembro 1919 al la Centra Organizo por Daŭra Paco

La amplekso de la mondpaco devas esti tia, ke ĉiuj socioj kaj religioj trovos en ĝi la realigon de siaj plej altaj aspiroj. Do la instruoj de Lia sankta moŝto Bahá’u’lláh estas tiaj, ke ĉiuj socioj de la mondo, ĉu religiaj, politikaj aŭ etikaj, ĉu malnovdevenaj, ĉu modernaj, trovos en ili esprimita siajn plej altajn aspirojn.

- ʻAbdu'l-Bahá, Mesaĝo de ʻAbdu'l-Bahá de la 17-a de decembro 1919 al la Centra Organizo por Daŭra Paco

La modera libereco garantianta la ĝeneralan bonstaton kaj subtenanta kaj konservanta kosmopolitajn interrilatojn plej potence kaj amplekse estas eksplikata en la instruoj de Bahá’u’lláh.

- ʻAbdu'l-Bahá, Mesaĝo de ʻAbdu'l-Bahá de la 17-a de decembro 1919 al la Centra Organizo por Daŭra Paco

La Supera Tribunalo, kiun Bahá’u’lláh priskribis, plenumos tiun sanktan taskon kun pleja potenco kaj forto. Lia plano celas, ke la naciaj asembleoj de ĉiuj landoj kaj nacioj – alie dirite, la parlamentoj – elektu du aŭ tri personojn, la plej preferindajn de ĉiu koncerna nacio...

- ʻAbdu'l-Bahá, Mesaĝo de ʻAbdu'l-Bahá de la 17-a de decembro 1919 al la Centra Organizo por Daŭra Paco

Se la Supera Tribunalo leĝdonas pri iu internacia problemo, ĉu unuanime aŭ plimultvoĉe, neniu preteksto por revizio restos, nek por la plendanto nek por la defendanto. En la okazo, ke unu el la registaroj aŭ popoloj malzorgus aŭ prokrastus la plenumon de la nerefutebla decido de tiu tribunalo, la ceteraj nacioj kontraŭos, ĉar ĉiuj registaroj kaj nacioj de la mondo estas ja subtenantoj de tiu plej alta tribunalo.

- ʻAbdu'l-Bahá, Mesaĝo de ʻAbdu'l-Bahá de la 17-a de decembro 1919 al la Centra Organizo por Daŭra Paco

Tio ĉi estas la paradizo, kiu venos sur la teron, kiam la tuta homaro estos kuniĝinta sub la tendo de unueco en la Regno de Gloro.

- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj

Kiel estas eble por homo batali de mateno ĝis vespero, mortigante unu alian, verŝante la sangon de siaj proksimuloj - kaj por kio ? por gajni la posedon de peceto da tero !... Lando apartenas ne al unu popolo, sed al ĉiuj. La tero ne estas homa domo, sed lia tombo.

- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj

Mi rekomendas al vi, ke ĉiu el vi koncentrigu ĉiujn pensojn de sia koro je amo kaj unueco. Kiam aperas penso pri milito, kontraŭstaru ĝin per pli forta penso pri paco. La penso de malamo devas esti neiigita per la pli potenca penso de amo.

- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj

Ne pensu, ke la mondpaco estas neatingebla idealo ! Nenio estas neebla por la Dieca Bonvolo de Dio. Se vi deziros per la tuta koro amikecon inter ĉiuj gentoj de la tero, via penso, spirita kaj pozitiva, disvastiĝados...

- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj

Dio donis al homo tiun ĉi povon, ke li ĝin uzu por progresigi la civilizacion, por la bono de la homaro, por kreskigi amon, harmonion kaj pacon. Sed homo preferas uzi tiun ĉi donacon por malkonstrui, anstataŭ konstrui...

- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj

La popoloj kaj registaroj de ĉiuj nacioj devas fondi superan tribunalon, formitan el membroj elektitaj el ĉiu lando kaj registaro... La misio de tiu ĉi tribunalo estos antaŭgardo kontraŭ militoj.

- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj

Unu el la plej grandaj paŝoj al universala paco estus akcepto de universala lingvo. Bahá'u'lláh ordonas, ke la servantoj de l’homaro kunvenu kaj aŭ elektu iun el la ekzistantaj lingvoj, aŭ kreu novan. ... Esperanto estis kreita por tiu ĉi celo...

- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj

Oriento kaj Okcidento devas interligi sin por doni unu al la alia tion, kio mankas al ĉiu el ili. Tiu kuniĝo rezultigos veran civilizacion, en kiu la spirita flanko esprimos sin kaj efektiviĝos en la materiala.

- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj [5]

Tio ĉi estas la paradizo, kiu venos sur la teron, kiam la tuta homaro estos kuniĝinta sub la tendo de unueco en la Regno de Gloro.

- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj [6]

Mi rekomendas al vi, ke ĉiu el vi koncentrigu ĉiujn pensojn de sia koro je amo kaj unueco. Kiam aperas penso pri milito, kontraŭstaru ĝin per pli forta penso pri paco. La penso de malamo devas esti neiigita per la pli potenca penso de amo.

- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj [10]

Se vi deziros per la tuta koro amikecon inter ĉiuj gentoj de la tero, via penso, spirita kaj pozitiva, disvastiĝados; ĝi fariĝos deziro de aliaj, kreskanta kaj fortiĝanta, ĝis ĝi ekregos la mensojn de ĉiuj homoj.

- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj [12]

La lumo de la unueco de l’homaro komencas lumigadi la mondon kaj baldaŭ la standardo de Dia harmonio kaj de solidareco de la nacioj flirtos alten al la ĉielo. Vere, la blovoj de la Sankta Spirito inspiros la tutan mondon !

- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj [13]

La popoloj kaj registaroj de ĉiuj nacioj devas fondi superan tribunalon, formitan el membroj elektitaj el ĉiu lando kaj registaro... La misio de tiu ĉi tribunalo estos antaŭgardo kontraŭ militoj.

- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj [28, 29]

Tiu kuniĝo [Oriento kaj Okcidento] rezultigos veran civilizacion, en kiu la spirita flanko esprimos sin kaj efektiviĝos en la materiala [6].

- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj

Kiam la soldatoj de l’mondo nudigas la glavojn, por mortigadi, la soldatoj de Dio premu la manon unu al alia [14]!

- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj

Egale en la pretendoj klare asertitaj de sia Aŭtoro kaj la ĝenerala karaktero de la kreskado de la Bahaa komunumo en ĉiu kontinento de la terglobo, ĝi povas esti konsiderata neniel alie ol kiel mond-religio destinita evolui en la daŭro de la tempo en mondĉirkaŭantan civilizacion.

- Shoghi Effendi, La Kredo de Bahá’u’lláh – Mond-Religio, 1947

Estas Lia misio proklami, ke la infanaĝo de la homaro pasis for, ke la konvulsioj okazantaj en la nuna stadio de ĝia virigo malrapide kaj dolorige pretigas ĝin atingi la plenaĝecon, kaj proklamas la alproksimiĝon de tiu Epoko de Epokoj, kiam oni faros plugilojn el glavoj, kiam la Regno promesita de Jesuo Kristo estos starigita, kaj la paco de la planedo definitive kaj daŭre certigita.

- Shoghi Effendi, La Kredo de Bahá’u’lláh – Mond-Religio, 1947

Deklaras la celon de religio esti la antaŭenigo de amikeco kaj konkordo, proklamas ĝian esencan harmonion kun scienco, kaj akceptas tion ĉi kiel la ĉefan rimedon por la pacigo kaj la ordema progreso de la homa socio.

- Shoghi Effendi, La Kredo de Bahá’u’lláh – Mond-Religio, 1947

La Administra Organizo de la Kredo de Bahá’u’lláh, kiu estas destinita evolui en la Bahaan Mondŝtaton, kaj kiu jam travivis la atakojn lanĉitajn kontraŭ ĝiaj institucioj de tiaj timigaj malamikoj kiaj la reĝoj de la dinastio Qájár, la Kalifoj de Islámo, la ekleziaj ĉefoj de Egiptujo, kaj la Nazia reĝimo en Germanujo...

- Shoghi Effendi, La Kredo de Bahá’u’lláh – Mond-Religio, 1947

Estas la homoj, kiuj efektivigos universalan pacon.

- Shoghi Effendi, La Kredo de Bahá’u’lláh – Mond-Religio, 1947

La Bahaa Religio estas unu el la grandaj moralaj kaj sociaj fortoj en la tuta mondo hodiaŭ. Mi estas pli konvinkita ol iam ajn, en la plimultiĝantaj moralaj kaj politikaj krizoj en la mondo, ke ni devas havi pli grandan internacian kunordon. Tia kredo, kia estas la Bahaa Religio, kiu pretigas la vojon por universala organizado de paco, estas necesa.

- Shoghi Effendi, La Kredo de Bahá’u’lláh – Mond-Religio, 1947

Citaĵo de la Tago

Istiqlal 8 Mashiyyat 182 B.E.

Ho filo de l' esto! Kiel povis vi forgesi viajn proprajn kulpojn kaj okupiĝi pri la kulpoj de aliaj? Kiu ajn tion faras estas malbenita de Mi. (Kaŝitaj Vortoj, araba 26 / The Hidden Words, p.11)

Bahá’u’lláh – Perloj de l’Saĝo