Baháʼí Citaĵoj

Morto kaj Postmorta Vivo

Sciu vere, ke la animo estas signo de Dio, ĉiela juvelo, kies realon la plej kleraj homoj ne kapablas kompreni... Ĝi estas la unua inter ĉiuj kreitaj aĵoj, kiu proklamas la perfektecon de sia Kreinto... Se ĝi fidelas al Dio, ĝi reflektos Lian lumon kaj finfine revenos al Li. (Gleanings, 82: 1, p.158-159)

- Bahá’u’lláh, Perloj de l’Saĝo

Sciu, ke la animo de la homo estas sanktigita kaj sendependa de ĉia kadukeco de korpo aŭ menso... kiam ĝi forlasas la korpon, ĝi evidentigos tian superecon kaj disvolvos tian influon, kiajn neniu surtera energio povas egali. (Gleanings, 80: 2-4, p.153-155)

- Bahá’u’lláh, Perloj de l’Saĝo

Kaj nun pri via demando koncerne la homan animon kaj ĝian pluvivon post la morto. Sciu vere, ke la animo post sia elkorpigo daŭre progresos, ĝis ĝi atingos la ĉeeston de Dio... Ĝi ekzistos tiel longe, kiel ekzistos la Regno de Dio... (Gleanings, 81: 1, p.155)

- Bahá’u’lláh, Perloj de l’Saĝo

Ho filo de la Plejsupera! Faris Mi la morton por vi ĝojportanto. Pro kio malĝojas vi? Igis Mi la lumon superŝuti vin per sia splendoro. Kial vi vualiĝas antaŭ ĝi? (Kaŝitaj Vortoj, araba 32 / The Hidden Words, p.12)

- Bahá’u’lláh, Perloj de l’Saĝo

Faru vi unu paŝon kaj per la sekva antaŭeniru en la regnon de senmorteco kaj eniru la pavilonon de l’eterneco. (Kaŝitaj Vortoj, persa 7 / The Hidden Words, p.25)

- Bahá’u’lláh, Perloj de l’Saĝo

Tiel da tempo pasadis, jarcentoj fluis for, kaj tiu plejpura Spirito reiĝis en la rifuĝejon de sia pratempa regno. Ankoraŭ foje la eterna Spirito ekblovis la mistikan trumpeton, pro kio mortuloj ekrapidis el siaj tomboj de senzorgeco kaj eraro en la regnon de gvidado kaj favoro. [10]

- Bahá’u’lláh, Libro De Certeco

La progresado kaj evoluado de la animo, ĝojo kaj malĝojo de la animo estas sendependaj de la fizika korpo... Koncerne la animon de homo post lia morto, ĝi restas sur tiu grado de pureco, ĝis kiu ĝi evoluis dum la vivo en la fizika korpo, ĝi restas en la Oceano de la Dia Kompatemo.

- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj

De la momento, kiam la animo forlasas la korpon kaj alvenas en la Ĉielan Mondon, ĝia evoluado estas spirita, kaj tiu ĉi evoluado estas : Alproksimiĝado al Dio.

- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj

Ĉiu materiala progresas ĝis certa punkto kaj poste komencas malprogresi. Tio ĉi estas la leĝo kiu regas la tutan materialan kreaĵaron. Sed por la homa animo ne ekzistas malprogreso. Ĝia sola movado estas al perfekteco, nur el kresko kaj progreso konsistas la movado de la animo.

- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj

La animo, estante el tiu unu nedividebla substanco, povas suferi nek dispartigon, nek detruon, pro tio estas nenia racio de ĝia finiĝo. ... La multaj signoj de ekzisto de la spirito estas ĉiam antaŭ ni.

- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj [30]

Rigardu la potencajn reĝojn de la tero : ili havas en la mondo ĉiajn fortojn, kiajn homoj povas doni al ili, kaj tamen, kiam la morto vokas, ili devas obei tiel same, kiel kamparanoj ĉe iliaj pordegoj [4].

- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj

La animo, estante el tiu unu nedividebla substanco, povas suferi nek dispartigon, nek detruon, pro tio estas nenia racio de ĝia finiĝo [33].

- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj

Konscize, estas multaj pruvoj, kiuj montras, ke malgrau perdo de rezonkapablo la potenco de la animo dau re ekzistas. Sed la spirito ekzistas en diversaj gradoj kaj stadioj.

- ʻAbdu'l-Bahá, Excerpts from "Abdul-Baha-Letero-al-d-ro-A.-Forel-kajere.pdf"

La apogeo de tiu c i senlima universo kun g ia tuta grandiozo kaj gloro estas la homo mem, kiu en tiu c i mondo certan tempon penadas kaj suferas, kun diversaj malsanoj kaj doloroj, kaj fine disfalas, postlasante neniun spuron kaj neniun frukton. Se estus tiel, ne povus esti dubo, ke tiu c i senlima universo kun c iuj siaj perfektecoj finig as frau de kaj trompe kaj sen rezulto, sen frukto, sen atingo kaj sen efiko. Estus g i komplete sen ia signifo.

- ʻAbdu'l-Bahá, Excerpts from "Abdul-Baha-Letero-al-d-ro-A.-Forel-kajere.pdf"

Ĉertas do ke ekzistas ankorau alia vivo kaj, same kiel la vegeta regno ne konscias pri la homa regno, ankau ni ne scias pri la Ĝranda Vivo posta, kiu sekvas la vivon de la homo c i tie malsupre. Nia nekompreno de tiu vivo estas tamen nenia pruvo, ke g i ne ekzistas.

- ʻAbdu'l-Bahá, Excerpts from "Abdul-Baha-Letero-al-d-ro-A.-Forel-kajere.pdf"

Mallonge, temas pri tio, ke la mondo de la homo estas supernatura en siaj rilatoj al la mondo de la vegetaĵ oj, kvankam reale g i ne estas tia. ... Simile al homo neniel eblas kompreni la Dian Esencon kaj la naturon de la granda Postmorto.

- ʻAbdu'l-Bahá, Excerpts from "Abdul-Baha-Letero-al-d-ro-A.-Forel-kajere.pdf"

La forpaso de ‘Abdu’l-Bahá signis la finon de la unua kaj Heroa Epoko de la Bahaa Kredo kaj enkondukis la komencon de la Formiga Epoko, destinita vidi la laŭgradan aperon de ĝia Administra Organizo...

- Shoghi Effendi, La Kredo de Bahá’u’lláh – Mond-Religio, 1947

Citaĵo de la Tago

Istiqlal 8 Mashiyyat 182 B.E.

Ho filo de l' esto! Kiel povis vi forgesi viajn proprajn kulpojn kaj okupiĝi pri la kulpoj de aliaj? Kiu ajn tion faras estas malbenita de Mi. (Kaŝitaj Vortoj, araba 26 / The Hidden Words, p.11)

Bahá’u’lláh – Perloj de l’Saĝo