Morto kaj Martireco
HO FILO DE LA PLEJSUPERA! Faris Mi la morton por vi ĝojportanto. Pro kio malĝojas vi? Igis Mi la lumon superŝuti vin per sia splendoro. Kial vi vualiĝas antaŭ ĝi?
- Bahá’u’lláh, La Kaŝitaj Vortoj, BEL 2009
HO FILO DE L’ESTO! Aspiru morton martiran sur Mia pado, kontenta pri Mia bonplaĉo kaj dankema por kion ordonas Mi, ke vi ripozu kun Mi sub la baldakeno de l’majesto malantaŭ la tabernaklo de l’ gloro.
- Bahá’u’lláh, La Kaŝitaj Vortoj, BEL 2009
HO FILO DE L’ESTO! Aspiru morton martiran sur Mia pado, kontenta pri Mia bonplaĉo kaj dankema por kion ordonas Mi, ke vi ripozu kun Mi sub la baldakeno de l’majesto malantaŭ la tabernaklo de l’ gloro. 45
- Bahá’u’lláh, La Kaŝitaj Vortoj, BEL 2009
HO FILO DE L’HOMO! Pripensu kaj meditu. Ĉu deziras vi morti sur via lito aŭ sur la polvo verŝi vian vivsangon kiel martiro sur Mia pado kaj tiel fariĝi la manifestanto de Mia ordono kaj la rivelanto de Mia lumo en la plej alta paradizo? Elektu vi ĝuste, ho servanto! 46
- Bahá’u’lláh, La Kaŝitaj Vortoj, BEL 2009
HO FILO DE L’HOMO! Je Mia beleco! Tinkturi vian hararon per via sango estas pli granda antaŭ Miaj okuloj ol la kreado de l’universo kaj la lumo de ambaŭ mondoj. Strebu do atingi tion ĉi, ho servanto! 47
- Bahá’u’lláh, La Kaŝitaj Vortoj, BEL 2009
Vi sciu, ke kiam la Filo de Homo (Jesuo Kristo) cedis Sian spiron al Dio, la tuta kreita mondo ploris kun granda lamento. Sed per Lia sinofero freŝa vivoforto estis inspirita en ĉio kreita... Per Li la leprulo resaniĝis el la lepro de perverso kaj nescio... (Gleanings, 36: 1-3, p.85)
- Bahá’u’lláh, Perloj de l’Saĝo
Ĉar la Signo de Vero kaj malvero estas difinita kaj priskribita en la Libro. Per tiu ĉi die-difinita provŝtono devas esti provataj la pretendoj de ĉiuj homoj, por ke verulo estu distingita de trompisto. Tiu ĉi provŝtono estas la jena verso: »Deziru morton, se vi estas verdirantoj.« [Korano 62:6]
- Bahá’u’lláh, Libro De Certeco [38]
Miloj da animoj oferis sian vivon en la areno de sinofero kaj pereis kiel martiroj sub la glavoj de subpremado kaj kruelo. Miloj da estimataj familioj estis elradikigitaj kaj forpelitaj. Miloj da infanoj sengepatriĝis.
- ʻAbdu'l-Bahá, Mesaĝo de ʻAbdu'l-Bahá de la 17-a de decembro 1919 al la Centra Organizo por Daŭra Paco
La Kredo starigita de Bahá’u’lláh naskiĝis en Persujo ĉirkaŭ la mezo de la deknaŭa jarcento kaj, rezulte de la sinsekvaj elpeloj de ĝia Fondinto, kulminis per Lia ekzilo al la Turka puna kolonio ‘Akká kaj Liaj postaj morto kaj enterigo en ties proksimo, starigis sian daŭran spiritan centron en la Sankta Lando, kaj nun konstruas la fundamenton de sia tutmonda administrejo en la urbo Haifa.
- Shoghi Effendi, La Kredo de Bahá’u’lláh – Mond-Religio, 1947
Rapida kaj severa persekutado, inaŭgurita de la kuniĝintaj fortoj de Eklezio kaj Ŝtato en Lia patrujo, rapidigis sinsekve Lian areston, Lian ekzilon... kaj Lian ekzekutiĝon, en Julio, 1850, per pafroto en la publika placo de Tabríz.
- Shoghi Effendi, La Kredo de Bahá’u’lláh – Mond-Religio, 1947
Ne malpli ol dudek mil sekvantoj Liaj estis mortigitaj kun tiel sovaĝa krueleco, ke tio elvokis la varman kompaton kaj la profundan admiron de pluraj Okcidentaj verkistoj, diplomatoj, vojaĝantoj kaj kleruloj...
- Shoghi Effendi, La Kredo de Bahá’u’lláh – Mond-Religio, 1947
Citaĵo de la Tago
Istiqlal 8 Mashiyyat 182 B.E.
Ho filo de l' esto! Kiel povis vi forgesi viajn proprajn kulpojn kaj okupiĝi pri la kulpoj de aliaj? Kiu ajn tion faras estas malbenita de Mi. (Kaŝitaj Vortoj, araba 26 / The Hidden Words, p.11)
Bahá’u’lláh – Perloj de l’Saĝo