Baháʼí Citaĵoj

Justeco

La plej amata el ĉiuj aferoj antaŭ Miaj okuloj estas Justeco ; ne turnu vin for de ĝi se vi deziras Min, kaj ne malatentu ĝin por ke Mi konfidu al vi. Per ĝia helpo vi vidos per viaj propraj okuloj kaj ne per la okuloj de aliuloj kaj vi konos per via propra konado kaj ne pere de l'konado de viaj proksimuloj. Meditu pri ĉi tio en via koro : kiel decas al vi esti. Vere justeco estas Mia donaco al vi kaj la signo de Mia miserikordo. Loku ĝin, do, antaŭ viaj okuloj.

- Bahá’u’lláh, La Kaŝitaj Vortoj, BEL 2009

HO FILO DE L’SPIRITO! Sciu vere : Tiu, kiu postulas al la homoj esti justaj kaj mem faras maljustaĵon ne apartenas al Mi, eĉ se li portas Mian nomon.

- Bahá’u’lláh, La Kaŝitaj Vortoj, BEL 2009

HO FILO DE L’SPIRITO! La plej amata el ĉiuj aferoj antaŭ Miaj okuloj estas Justeco; ne turnu vin for de ĝi se vi deziras Min, kaj ne malatentu ĝin ke Mi fidu al vi. Helpe de ĝi vidos vi per viaj propraj okuloj kaj ne per la okuloj de aliaj, kaj konos per via propra konado kaj ne pere de l’konado de via proksimulo. Kontemplu pri tio ĉi en via koro, kiel decas al vi esti. Vere, justeco estas Mia donaco al vi kaj la signo de Mia mizerikordo. Loku ĝin, do, antaŭ viaj okuloj. 2

- Bahá’u’lláh, La Kaŝitaj Vortoj, BEL 2009

HO FILO DE L’SPIRITO! Sciu vere: kiu vokas homojn al justeco kaj mem maljustas, tiu ne estas de Mi, eĉ se Mian nomon li portas. 28

- Bahá’u’lláh, La Kaŝitaj Vortoj, BEL 2009

*Estu trezoro por la mizeraj, admono por la riĉuloj, respondo al la vekrio de la senhavaj kaj homo kiu konsideras sian promeson sankta.*

- Bahá’u’lláh, Perloj de l’Saĝo

Estu justa en via juĝo kaj maltruda en via parolo.

- Bahá’u’lláh, Perloj de l’Saĝo

Neniun traktu maljuste kaj elmontru plejan humilon al ĉiuj.

- Bahá’u’lláh, Perloj de l’Saĝo

Tiu serĉanto ankaŭ taksu kalumnion kiel gravan devion kaj tenu sin ekster ĝia rego, ĉar kalumniado estingas la lumon de la koro kaj sufokas la vivon de la animo... Li helpu al la senhavuloj, kaj al la mizeruloj neniam rifuzu sian favoron. Li montru afablecon al la bestoj kaj des pli al siaj kunhomoj... Li ekskuzu la pekinton kaj neniam malestimu ties malaltan staton, ĉar neniu scias, kia estos lia propra fino. (Gleanings, 125: 1 k.s., p.264)

- Bahá’u’lláh, Perloj de l’Saĝo

Tiuj, kiujn Dio dotis per komprenemo, senrezerve rekonos, ke la ordonoj fiksitaj de Dio konsistigas la plej efikan rimedon por la konservado de ordo en la mondo kaj por la sekureco de ĝiaj popoloj... Miaj ordonoj estas la lampoj de Mia amoplena providenco... (Gleanings, 155: 2, p.331-332)

- Bahá’u’lláh, Perloj de l’Saĝo

Se vi rimarkas la pekon de aliulo, prisilentu ĝin, por ke Dio prisilentu vian propran pekon. Vere, Li estas la Diskreta, la Sinjoro de graco plej abunda. (Son of the Wolf, p.55)

- Bahá’u’lláh, Perloj de l’Saĝo

La esenco de ĉio al vi revelaciita de Ni estas justeco, estas por la homo liberigi sin de vantaj kapricoj kaj imitadoj, percepti per la okulo de l' unueco la gloran faron de Liaj manoj kaj rigardi ĉion ajn per la okulo de l' serĉanto. (Tablets, 10: 1 k.s., p.155-157)

- Bahá’u’lláh, Perloj de l’Saĝo

La oficistoj de la Domo de Justeco havas la devon akceli la establon de la Minora Paco, por ke la popoloj de la tero liberiĝu de la sarĝo de ekscesaj ŝtataj elspezoj. (Tablets, 7: 19, p.89)

- Bahá’u’lláh, Perloj de l’Saĝo

La lumo de l' homo estas justeco. Ne estingu ĝin per la malicaj ventoj de subpremado kaj tiraneco. La celo de justeco estas la efektivigo de unueco inter la homoj. (Tablets, 6: 26, p.66-67)

- Bahá’u’lláh, Perloj de l’Saĝo

Se via okulo estas turnita al mizerikordo, forlasu la aferojn, kiuj donas profiton al vi kaj firme teniĝu je tio, kio utilas al la homaro. Kaj se via okulo estas turnita al justeco, elektu por via proksimulo, kion vi elektas por vi mem. (Tablets, 6: 20, p.64)

- Bahá’u’lláh, Perloj de l’Saĝo

Vera libereco signifas submetiĝi al Miaj ordonoj, eĉ se apenaŭ vi tion komprenas. Se la homoj sekvus tion, kion Ni malsuprensendis al ili el la ĉielo de Revelacio, ili certe atingus plenan liberecon. (Gleanings, 159: 1 kaj 3, p.335-336)

- Bahá’u’lláh, Perloj de l’Saĝo

La lumo de l' homo estas justeco. Ne estingu ĝin per la malicaj ventoj de subpremado kaj tiraneco. La celo de justeco estas la efektivigo de unueco inter la homoj. (Tablets, 6: 26, p.66-67)

- Bahá’u’lláh, Libro De Certeco [20]

Li ne devas deziri por aliaj tion, kion li ne deziras por si mem, nek promesi tion, kion li ne plenumos.

- Bahá’u’lláh, Libro De Certeco [35]

La plej amata el ĉiuj aferoj antaŭ Miaj okuloj estas Justeco; ne turnu vin for de ĝi se vi deziras Min, kaj ne malatentu ĝin ke Mi fidu al vi. [1]

- Bahá’u’lláh, Libro De Certeco

La celo de justeco estas la efektivigo de unueco inter la homoj. (Tablets, 6: 26, p.66-67) [8]

- Bahá’u’lláh, Libro De Certeco

Estu justa: ĉu tiu ĉi regado, kiu per eldiro de unu sola vorto evidentigis tian ĉiopenetran influon, potencon kaj tiel timigan majestecon, ĉu tiu ĉi regado estas upera, aŭ ĉu tia estas la monda povo de tiuj reĝoj de la tero... [15]

- Bahá’u’lláh, Libro De Certeco

La lumo de l' homo estas justeco. Ne estingu ĝin per la malicaj ventoj de subpremado kaj tiraneco. La celo de justeco estas la efektivigo de unueco inter la homoj. [8]

- Bahá’u’lláh, Libro De Certeco

Aserto, ke la atesto de Providenco estis nekompleta, ke tio estis sekve la kaŭzo de malakcepto flanke de la homoj, estas nur malkaŝa blasfemo. [7]

- Bahá’u’lláh, Libro De Certeco

Tiel granda estas la inundo de dia malavareco, ke plej malpura skarabo ekserĉis la parfumon de musko, kaj vesperto la lumon de la suno. Ĝi revivigis la mortulojn per la spiro de vivo kaj igis ilin ekrapidi for el la tomboj de siaj mortemaj korpoj. Ĝi sidigis sensciulon sur la sidejon de instruiteco, kaj levis tiranon sur la tronon de justeco. [15]

- Bahá’u’lláh, Libro De Certeco

La lumo de l' homo estas justeco. Ne estingu ĝin per la malicaj ventoj de subpremado kaj tiraneco. La celo de justeco estas la efektivigo de unueco inter la homoj. [27]

- Bahá’u’lláh, Libro De Certeco

Kaj koncerne la politikajn antaŭjuĝojn: La politiko de Dio devas esti obeata, kaj estas nerefutabla ke la politiko de Dio estas pli granda ol la homa politiko. Ni devas sekvi la Dian politikon, kiu same estas aplikebla de ĉiuj individuoj. Li traktas ĉiujn individuojn egale, sen diferenco; kaj tio estas la fundamento de la Diaj religioj.

- ʻAbdu'l-Bahá, Mesaĝo de ʻAbdu'l-Bahá de la 17-a de decembro 1919 al la Centra Organizo por Daŭra Paco

Alia instruo de Lia sankta moŝto Bahá’u’lláh estas la egaleco de virinoj kaj viroj. La homa mondo havas du flugilojn: unu estas la virino, la alia la viro. Nur se ambaŭ flugiloj estas egale evoluintaj, la birdo povas flugi.

- ʻAbdu'l-Bahá, Mesaĝo de ʻAbdu'l-Bahá de la 17-a de decembro 1919 al la Centra Organizo por Daŭra Paco

Plia instruo de Bahá’u’lláh temas pri justeco kaj rajto. Antaŭ ol tiuj ne estas realigitaj en la mondo de l‘ ekzistado, ĉiuj aferoj restos senordaj kaj neperfektaj. La homa mondo estas mondo de subpremo kaj de krueleco, regno de atako kaj eraro.

- ʻAbdu'l-Bahá, Mesaĝo de ʻAbdu'l-Bahá de la 17-a de decembro 1919 al la Centra Organizo por Daŭra Paco

Tio, kio estas la plej granda politiko gvidanta la homaron, eĉ pli, la Dia politiko, estas eksplikita en la instruoj de Bahá’u’lláh.

- ʻAbdu'l-Bahá, Mesaĝo de ʻAbdu'l-Bahá de la 17-a de decembro 1919 al la Centra Organizo por Daŭra Paco

La Supera Tribunalo, kiun Bahá’u’lláh priskribis, plenumos tiun sanktan taskon kun pleja potenco kaj forto. Lia plano celas, ke la naciaj asembleoj de ĉiuj landoj kaj nacioj – alie dirite, la parlamentoj – elektu du aŭ tri personojn, la plej preferindajn de ĉiu koncerna nacio...

- ʻAbdu'l-Bahá, Mesaĝo de ʻAbdu'l-Bahá de la 17-a de decembro 1919 al la Centra Organizo por Daŭra Paco

Se la Supera Tribunalo leĝdonas pri iu internacia problemo, ĉu unuanime aŭ plimultvoĉe, neniu preteksto por revizio restos, nek por la plendanto nek por la defendanto. En la okazo, ke unu el la registaroj aŭ popoloj malzorgus aŭ prokrastus la plenumon de la nerefutebla decido de tiu tribunalo, la ceteraj nacioj kontraŭos, ĉar ĉiuj registaroj kaj nacioj de la mondo estas ja subtenantoj de tiu plej alta tribunalo.

- ʻAbdu'l-Bahá, Mesaĝo de ʻAbdu'l-Bahá de la 17-a de decembro 1919 al la Centra Organizo por Daŭra Paco

Mi esperas, ke vi ĉiam detenados vin de tiraneco kaj premado, ke vi laboros senĉese, ĝis justeco regos en ĉiuj landoj, ke vi gardos la korojn puraj kaj la manojn for de maljusteco.

- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj

En sia materiala flanko li prezentas malverecon, kruelecon kaj maljustecon; ĉio tio estas la rezultoj de lia malpli alta naturo. La ecoj de lia Dia naturo elmontras sin en amo, kompatemo, afableco, veramo kaj justeco...

- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj

Egaleco estas ĥimero ! Ĝi estas tute neefektivigebla ! Se eĉ egaleco estus efektivigita, ĝi ne povus daŭri, kaj se ĝia ekzisto estus ebla, la tuta ordo de la mondo estus detruita. La leĝo de ordo devas ĉiam regi en la mondo de l’homaro.

- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj

Oni devas tiel aranĝi la kondiĉojn de la homoj, ke malriĉeco malaperu, ke ĉiu, kiom nur estas eble, konforme al sia rango kaj pozicio, partoprenu en bonhavo kaj bonstato. ... Necesa estas organizo por kontroli kaj plibonigi tiujn ĉi staton. Estas grava afero limigi riĉecon, kaj tiel same grave estas limigi malriĉecon.

- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj

La popoloj kaj registaroj de ĉiuj nacioj devas fondi superan tribunalon, formitan el membroj elektitaj el ĉiu lando kaj registaro... La misio de tiu ĉi tribunalo estos antaŭgardo kontraŭ militoj.

- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj

Kun politikaj demandoj pastroj havas tamen nenion komunan ! Oni ne devas miksi religiajn aferojn kun la politikaj en la nuna stato de la mondo ( ĉar iliaj interesoj ne estas identaj ). Religio koncernas aferojn de la koro, de la Spirito kaj de moraleco. Politiko koncernas la materialan flankon de la vivo.

- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj

La deka principo de la instruoj de Bahá'u'lláh estas la egaleco de la seksoj... Tiu ĉi kondiĉo [malsupereco de virinoj] estas kaŭzita ne de la naturo, sed de la edukado. En la Dia plano de l’Kreo ne ekzistas tia diferenco.

- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj

La virinoj devas streĉi ĉiujn siajn fortojn, por akiri spiritan povon kaj progresi en la virto de saĝeco kaj sankteco, ĝis ilia klereco kaj penado sukcesos estigi la unuecon de la homaro.

- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj

Mi esperas, ke vi ĉiam detenados vin de tiraneco kaj premado, ke vi laboros senĉese, ĝis justeco regos en ĉiuj landoj, ke vi gardos la korojn puraj kaj la manojn for de maljusteco.

- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj [1]

La deka principo de la instruoj de Bahá'u'lláh estas la egaleco de la seksoj... Tiu ĉi kondiĉo [malsupereco de virinoj] estas kaŭzita ne de la naturo, sed de la edukado. En la Dia plano de l’Kreo ne ekzistas tia diferenco.

- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj [22, 23]

La popoloj kaj registaroj de ĉiuj nacioj devas fondi superan tribunalon, formitan el membroj elektitaj el ĉiu lando kaj registaro... La misio de tiu ĉi tribunalo estos antaŭgardo kontraŭ militoj.

- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj [28, 29]

Nia Patro ne respondigas nin por malakcepto de dogmoj, kiujn ni povas nek kredi, nek kompreni, ĉar Li estas senlime justa por Siaj infanoj [10].

- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj

La deka principo de la instruoj de Bahá'u'lláh estas la egaleco de la seksoj. ... La virinoj devas streĉi ĉiujn siajn fortojn, por akiri spiritan povon kaj progresi en la virto de saĝeco kaj sankteco [31, 32].

- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj

Kiam la Virinoj atingos la plejsupran gradon de progreso, tiam, konforme al la bezonoj de la tempo, loko kaj de sia granda kapablo, ili ricevos eksterordinarajn privilegiojn [41].

- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj

Egaleco estas ĥimero ! Ĝi estas tute neefektivigebla ! Se eĉ egaleco estus efektivigita, ĝi ne povus daŭri, kaj se ĝia ekzisto estus ebla, la tuta ordo de la mondo estus detruita [42, 43].

- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj

Ĝi klare subtenas la principon de egalaj rajtoj, oportunaĵoj kaj privilegioj por viroj kaj virinoj, insistas je deviga edukado, forigas ekstremojn de malriĉeco kaj riĉeco...

- Shoghi Effendi, La Kredo de Bahá’u’lláh – Mond-Religio, 1947

Dum Sia ekzilo, kaj precipe en Adrianoplo kaj ‘Akká, Li formulis la leĝojn kaj ordonojn de Sia Epoko, klarigis en pli ol cent volumoj la principojn de Sia Kredo, proklamis Sian Revelacion al la reĝoj kaj regantoj Kristanaj kaj Mahometanaj, de la Oriento kaj la Okcidento...

- Shoghi Effendi, La Kredo de Bahá’u’lláh – Mond-Religio, 1947

Kies fundamentojn konstruas nun la naciaj kaj lokaj konsilantaroj elektitaj de la konfesintaj aliĝintoj de la Kredo, kaj kiuj pretigas vojon por la kreo de la Tutmonda Konsilantaro titolita la Universala Domo de Justeco...

- Shoghi Effendi, La Kredo de Bahá’u’lláh – Mond-Religio, 1947

La instruoj de la Bábanoj... havas grandan estontecon. Mi do simpatias tutkore kun Bábismo, ĉar ĝi instruas al la homoj fratecon kaj egalecon kaj oferon de la material vivo por servado al Dio...

- Shoghi Effendi, La Kredo de Bahá’u’lláh – Mond-Religio, 1947

Citaĵo de la Tago

Istiqlal 8 Mashiyyat 182 B.E.

Ho filo de l' esto! Kiel povis vi forgesi viajn proprajn kulpojn kaj okupiĝi pri la kulpoj de aliaj? Kiu ajn tion faras estas malbenita de Mi. (Kaŝitaj Vortoj, araba 26 / The Hidden Words, p.11)

Bahá’u’lláh – Perloj de l’Saĝo