Interligo kaj Fideleco
HO MIAJ AMIKOJ! Rememoru vi tiun interligon, kiun vi faris kun Mi sur la Monto Paran’ situanta en la sankta distrikto de Zaman’. Atestantojn faris Mi la ĉielajn kohortojn kaj la enloĝantojn de la urbo de l’ eterneco; tamen trovas Mi nun neniun fidela al la interligo. Sendube orgojlo kaj ribelado ĝin forviŝis el la koroj tiel ke restas de ĝi nenia postsigno. Malgraŭ sciante tion atendis Mi kaj ne ĝin malkaŝis. 71
- Bahá’u’lláh, La Kaŝitaj Vortoj, BEL 2009
Estu inda je la fido de via najbaro kaj alrigardu lin kun vizaĝo luma kaj amika.
- Bahá’u’lláh, Perloj de l’Saĝo
Citaĵo de la Tago
Idal 19 Kamal 183 B.E.
Per la potenco de la animo la menso komprenas, imagas kaj influas, dum la animo estas potenco libera. La menso komprenas tion abstraktan helpe de la konkreta, sed la animo havas senlimajn manifestaĵ ojn proprajn. La menso havas siajn limojn, la animo estas senlima.
ʻAbdu'l-Bahá – Excerpts from "Abdul-Baha-Letero-al-d-ro-A.-Forel-kajere.pdf"