Fido
En ĉiu el vi Mi perfektigis Mian kreadon, tiel ke la grandiozeco de Mia verko estu plene rivelata al la homoj. Sekvas el tio, ke el si mem ĉiu homo estis kaj estos kapabla aprezi la Belecon de Dio, la Glorata ... Ĉar la kredo de iu ajn homo dependas nur de li mem. (Gleanings, 75: 1, p.143)
- Bahá’u’lláh, Perloj de l’Saĝo
Sciu vere, ke la animo estas signo de Dio, ĉiela juvelo, kies realon la plej kleraj homoj ne kapablas kompreni... Ĝi estas la unua inter ĉiuj kreitaj aĵoj, kiu proklamas la perfektecon de sia Kreinto... Se ĝi fidelas al Dio, ĝi reflektos Lian lumon kaj finfine revenos al Li. (Gleanings, 82: 1, p.158-159)
- Bahá’u’lláh, Perloj de l’Saĝo
La esenco de fido estas fari poke da vortoj kaj multe da agoj; ĉar sciu vere, ke tiu pli vortanta ol aganta estu prefere morta ol viva. (Tablets, 10: 1 k.s., p.155-157)
- Bahá’u’lláh, Perloj de l’Saĝo
Se homo ŝatas dekori sin per la ornamaĵoj de la tero, porti ĝiajn vestaĵojn kaj ĝui la bonon, kiun ĝi kapablas donaci, tio ne povas malutili al li, se li ne permesas, ke io ŝoviĝu inter li kaj Dio; ĉar Dio destinis ĉiujn bonaĵojn... por tiuj el Liaj servantoj, kiuj vere kredas je Li. (Gleanings, 128: 4, p.276)
- Bahá’u’lláh, Perloj de l’Saĝo
Ĉar la Signo de Vero kaj malvero estas difinita kaj priskribita en la Libro. Per tiu ĉi die-difinita provŝtono devas esti provataj la pretendoj de ĉiuj homoj, por ke verulo estu distingita de trompisto. Tiu ĉi provŝtono estas la jena verso: »Deziru morton, se vi estas verdirantoj.« [Korano 62:6]
- Bahá’u’lláh, Libro De Certeco [38]
Ĝuste kiel Li diris: »ĉu la homoj pensas, ke kiam ili diras: ›Mi kredas‹, ili estos lasitaj libere kaj ne estos provataj?«5 [2]
- Bahá’u’lláh, Libro De Certeco
Mallonga mencio estos sekve farita en ĉi tiu tabuleto pri diversaj okazoj, koncernantaj la Profetojn de Dio, por ke ili elmontru la veron, ke en ĉiuj jarcentoj kaj epokoj la Malkaŝantoj de potenco kaj gloro estis subigitaj al tiel malindegaj kruelaĵoj, ke neniu plumo kuraĝas ilin priskribi. Helpu tio al iom da homoj, ke ili ĉesu lasi sin maltrankviligi per kriado kaj protestado de ekleziuloj kaj malsaĝuloj de ĉi tiu epoko, kaj igu ĝin ilin fortiĝi en la fido kaj certeco. [4]
- Bahá’u’lláh, Libro De Certeco
Ne pensu, ke la mondpaco estas neatingebla idealo ! Nenio estas neebla por la Dieca Bonvolo de Dio. Se vi deziros per la tuta koro amikecon inter ĉiuj gentoj de la tero, via penso, spirita kaj pozitiva, disvastiĝados...
- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj
La esenco de fido estas fari poke da vortoj kaj multe da agoj; ĉar sciu vere, ke tiu pli vortanta ol aganta estu prefere morta ol viva. (Tablets, 10: 1 k.s., p.155-157) [ĉi tiu citaĵo estas el alia libro sed la temo 'agoj anstataŭ vortoj' estas konstanta en la paroladoj] ... La plej granda espero de mia koro estas, ke ĉiu el vi iĝos beno por aliaj, ke vi donados vidon al spirite blindaj...
- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj
Se vi deziros per la tuta koro amikecon inter ĉiuj gentoj de la tero, via penso, spirita kaj pozitiva, disvastiĝados; ĝi fariĝos deziro de aliaj, kreskanta kaj fortiĝanta, ĝis ĝi ekregos la mensojn de ĉiuj homoj.
- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj [12]
La penso pri nia malforteco povus nur malesperigi nin. Ni devas rigardi pli alten, super ĉiujn terajn pensojn, apartigi nin de ĉiuj materialaj ideoj, petegi pri la aferoj de l’spirito [20].
- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj
La homo ne povas kompreni la Esencon de la Dieco sed povas, per sia rezonkapablo, per observado, per siaj intuiciaj kapabloj kaj la rivela potenco de sia kredo kredi je Dio kaj malkovri la abundon de Lia graco.
- ʻAbdu'l-Bahá, Excerpts from "Abdul-Baha-Letero-al-d-ro-A.-Forel-kajere.pdf"
Citaĵo de la Tago
Istiqlal 8 Mashiyyat 182 B.E.
Ho filo de l' esto! Kiel povis vi forgesi viajn proprajn kulpojn kaj okupiĝi pri la kulpoj de aliaj? Kiu ajn tion faras estas malbenita de Mi. (Kaŝitaj Vortoj, araba 26 / The Hidden Words, p.11)
Bahá’u’lláh – Perloj de l’Saĝo