Ekkono de Dio
Kreinte la mondon kaj ĉion, kio vivas kaj moviĝas en ĝi, Li elektis, per la senpera efiko de Sia libera kaj suverena volo, doti la homon per la unika distingo kaj kapablo, koni Lin kaj ami Lin - kapablo, kiu nepre devas esti rigardata kiel la genera impulso kaj ĉefa celo por ĉio kreita... (Gleanings, 27: 2, p.65)
- Bahá’u’lláh, Perloj de l’Saĝo
Ĉiujn aferojn Mi deziris por vi, kaj ankaŭ vin pro vi mem. (Gleanings, 122:1, p.260)
- Bahá’u’lláh, Perloj de l’Saĝo
Ĉio ajn en la ĉieloj kaj ĉio ajn sur la tero estas rekta pruvo por okazanta en ĝi revelacio de la atributoj kaj nomoj de Dio, ĉar en ĉiu atomo estas konservataj la signoj, kiuj elokvente atestas la revelacion de tiu Plej Granda Lumo. Vere, sen la potenco de tiu ĉi revelacio neniu aĵo povus ekzisti... Je plej alta grado tio validas por la homo, kiu el inter ĉio kreita estas vestita per la robo de tiaj donacoj kaj estas elelektita por la gloro de tia distingo. Ĉar en li potenciale riveliĝas ĉiuj atributoj kaj nomoj de Dio en tia grado, kiun neniu alia kreaĵo atingas aŭ superas. Ĉiuj ĉi nomoj kaj atributoj aplikeblas al li. Ĉar tiel Li diris: “ La homo estas Mia mistero, kaj Mi estas lia mistero. ” (Gleanings, 90: 1, p.177)
- Bahá’u’lláh, Perloj de l’Saĝo
En ĉiu el vi Mi perfektigis Mian kreadon, tiel ke la grandiozeco de Mia verko estu plene rivelata al la homoj. Sekvas el tio, ke el si mem ĉiu homo estis kaj estos kapabla aprezi la Belecon de Dio, la Glorata ... Ĉar la kredo de iu ajn homo dependas nur de li mem. (Gleanings, 75: 1, p.143)
- Bahá’u’lláh, Perloj de l’Saĝo
Tiu ĉi signo estas la spegulo de Lia beleco en la mondo kreita. Ju pli granda la peno por fajnigi tiun ĉi subliman kaj noblan spegulon, des pli fidinde ĝi reflektos la gloron de la nomoj kaj atributoj de Dio kaj malkaŝos la mirindaĵojn de Liaj signoj kaj sciado. (Gleanings, 124: 2, p.262)
- Bahá’u’lláh, Perloj de l’Saĝo
Laŭrange la unua kaj primara inter tiuj favoroj, kiujn la Ĉiopova donis al la homo, estas la kapablo de kompreno. Ekipante lin per tiu ĉi doto, Li havis neniun alian celon ol kapabligi Sian kreiton ekkoni kaj rekoni la unusolan veran Dion – laŭdata estu Lia gloro... Kio superas ĉiujn aliajn donaĵojn... estas la donaco de Dia Revelacio. (Gleanings, 95: 1 kaj 3, p.194-195)
- Bahá’u’lláh, Perloj de l’Saĝo
Se vi povus kompreni, per kiuj mirindaĵoj de Mia malavareco kaj donacemo Mi decidis konfide doti viajn animojn, vi certe malligus vin el via katenigo al ĉio kreita kaj ekhavus veran scion pri vi mem -scion egalan al la kompreno de Mia propra Esto. (Gleanings, 153: 6, p.326-327)
- Bahá’u’lláh, Perloj de l’Saĝo
Igu la flamon de serĉado bruli en viaj koroj per tia ardo, ke ĝi ebligu al vi atingi Vian plej altan kaj plej majestan celon - la ŝtupon, sur kiu Vi povos proksimiĝi al via Plej-Amata kaj unuiĝi kun Li. (Gleanings, 153: 2, p.323)
- Bahá’u’lláh, Perloj de l’Saĝo
Dum tiu ĉi migrado la vojaĝanto restados en ĉiuj landoj kaj loĝados en ĉiuj regionoj. En ĉiu vizaĝo li serĉas la belecon de la Amiko... Neniun kunestadon li evitas kaj serĉas la kunulecon de ĉiu ajn, por ke li eble malkovru la sekreton de la Amiko en iu animo aŭ ekvidu la belecon de la Amato en iu vizaĝo. (Seven Valleys, p.7)
- Bahá’u’lláh, Perloj de l’Saĝo
Tiu ĉi Urbo estas nenio alia ol la Vorto de Dio, revelaciita en ĉiu epoko kaj dia misio. (Gleanings, 125: 1 k.s., p.264)
- Bahá’u’lláh, Perloj de l’Saĝo
La komenco de ĉiuj aferoj estas la ekkono de Dio, kaj la celo de ĉiuj aferoj estas la strikta obeo al ĉio ajn, kio estas malsupren sendita el la plej alta ĉielo de la Dia Volo... (Gleanings, 2: 1, p.5)
- Bahá’u’lláh, Perloj de l’Saĝo
Sciu vere, ke la animo estas signo de Dio, ĉiela juvelo, kies realon la plej kleraj homoj ne kapablas kompreni... Ĝi estas la unua inter ĉiuj kreitaj aĵoj, kiu proklamas la perfektecon de sia Kreinto... Se ĝi fidelas al Dio, ĝi reflektos Lian lumon kaj finfine revenos al Li. (Gleanings, 82: 1, p.158-159)
- Bahá’u’lláh, Perloj de l’Saĝo
La esenco de ĉio al vi revelaciita de Ni estas justeco, estas por la homo liberigi sin de vantaj kapricoj kaj imitadoj, percepti per la okulo de l' unueco la gloran faron de Liaj manoj kaj rigardi ĉion ajn per la okulo de l' serĉanto. (Tablets, 10: 1 k.s., p.155-157)
- Bahá’u’lláh, Perloj de l’Saĝo
Li [Dio] staras alte super kaj ekster ĉia aparteco kaj kuneco, proksimeco kaj foreco. Neniu signo povas indiki Lian ĉeeston aŭ foreston...
- Bahá’u’lláh, Libro De Certeco [24]
Ĉar la pordo de la konado de la Pratempulo estas tiel fermita antaŭ ĉia estaĵo, la Fonto de la senfina favoro... aperigis tiujn lumajn Gemojn de sankteco en la nobla formo de la homa templo, kaj starigis ilin antaŭ ĉiuj homoj, ke ili konigu al la mondo la misterojn de la senŝaĝa Estaĵo...
- Bahá’u’lláh, Libro De Certeco [25]
Ĝi estas nur unu el la signifoj de la spirita regado, kiun Ni klarigis konforme al la kapableco kaj komprenemo de la homoj... Ĉar Li, la Movanto de ĉiuj estaĵoj, tiu glorata Vizaĝo, estas fonto de tiaj potencoj, kiujn nek ĉi tiu Persekutato povas malkaŝi, nek tiuj neindaj homoj povas kompreni.
- Bahá’u’lláh, Libro De Certeco [30]
Se iu el la perfektaj Malkaŝantoj de Dio deklarus: »Mi estas Dio!« efektive Li dirus veron, kaj nenia dubo estas pri tio. Ĉar estis plurfoje elmontrite, ke pere de ilia Revelacio, de Iliaj atributoj kaj nomoj, la Revelacio de Dio, Lia nomo kaj Liaj atributoj aperigitaj estas en la mondo.
- Bahá’u’lláh, Libro De Certeco [33]
Ne, tiu ĉi regado signifas regadon, kiu en ĉiu epoko loĝadas en la persono de la Malkaŝanto kaj estas praktikata de la Astro de l’ Vero. Tiu regado estas la spirita supereco, iun Li etendas ĝis plej alta grado super ĉiuj, kiuj estas en la ĉielo kaj sur la tero... [7]
- Bahá’u’lláh, Libro De Certeco
Ĉiuj tiuj senditoj de la Sinjoro de kreaĵoj turnadis siajn popolojn al la sama direkto. Antaŭ la okuloj de Dio, la ideala Reĝo, ĉiuj lokoj de la tero estas egalaj, krom tiu loko, kiun Li, en la tagoj de Siaj Malkaŝantoj, destinas por speciala celo. Kiel Li revelaciis: »La oriento kaj la okcidento estas de Dio: tial kien ajn vi turniĝas, tie estas la vizaĝo de Dio.«47 [12]
- Bahá’u’lláh, Libro De Certeco
Nenia diferenco ekzistas inter Vi kaj ili, krom tio, ke ili estas Viaj servantoj kaj estas kreintaj de Vi. [17]
- Bahá’u’lláh, Libro De Certeco
Tiu ekkonis Dion, kiu ekkonis sin men. [18]
- Bahá’u’lláh, Libro De Certeco
Tiam ili iĝos indaj je la brillumaj gloroj de la suno de l’ dia kono kaj kompreno kaj ricevos favoron, kiu estas senfina kaj nevidebla, ĉar homo neniam povas esperi atingi la konon de la Plejglora, neniam li povas trinki el la torento de l’ dia sciado kaj saĝo, neniam povas eniri la restadejon de l’ senmorteco nek ricevi parton el la pokalo de dia proksimeco kaj favoro, antaŭ ol li ĉesos rigardi la vortojn kaj farojn de mortemuloj kiel kriterion de la vera kompreno kaj ekkono de Dio kaj Liaj Profetoj. [1]
- Bahá’u’lláh, Libro De Certeco
Evidente kaj klare estas, ke la vera signifo de la paroloj de la Birdoj de Eterneco estas revelaciita al neniu krom tiuj, kiuj elmontras en si la Eternan Estaĵon, kaj la melodioj de la Najtingalo de Sankteco povas atingi nenies orelojn krom tiuj de la loĝantoj de la eterna regno. [9]
- Bahá’u’lláh, Libro De Certeco
Pro tiu ĉi stato [servisteco/profeteco] ili atribuis al si la Voĉon de Dio k.t.p. dum pro la stato de senditeco ili deklaris sin Senditoj de Dio. En ĉiu okazo ili sonigadis parolojn, kiuj konformis al la bezonoj de la okazo, kaj alskribis ĉiujn tiujn deklarojn al si mem – deklarojn, etendantajn sin el la sfero de la dia Revelacio en la sferon de kreiteco, kaj el la regno de Dio en la regnojn de la tera ekzisto. Jen kial ilia parolo, kia ajn ĝi estas, ĉu ĝi koncernas la sferon de Dieco, Sinjoreco, Profeteco, Senditeco, Gardisteco, Apostoleco aŭ Servemo, ĉiam estas vera, sen ombro de dubo. [17, 18]
- Bahá’u’lláh, Libro De Certeco
Ĉar la plej alta kaj plej eminenta favoro, elmontrita al la homoj, estas la favoro »atingi la apudeston de Dio« kaj ekkoni Lin, kio estas promesita al ĉiuj. [23, 24]
- Bahá’u’lláh, Libro De Certeco
Ĉiu vera kuraco devenas de Dio ! Ekzistas du kaŭzoj de malsano : unu estas materiala, la alia spirita. Se la malsano estas korpa, oni bezonas materialan kuracilon, se ĝi estas spirita, oni bezonas la spiritan.
- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj
Ĉio estas en la manoj de Dio, kaj sen Li ni ne povas ĝui sanon !... Dio estas granda kompatema kuracisto, kaj Li sola havas la povon doni la veran kuracon.
- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj
La esenco de Dio estas nekomprenebla por homa menso, ĉar limhava komprenemo ne povas esti aplikita al tiu senlima Mistero. Dio entenas ĉion; Li ne povas esti entenata.
- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj
Ĉiuj pli superaj regnoj estas nekompreneblaj por la pli malsuperaj; kiel do estus eble, ke, la kreito, homo, povu kompreni la Ĉionpovan Kreinton de ĉio ?
- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj
Perfekta homo estas kiel spegulo, reflektanta la Sunon de l'Vero, elmontranta la proprecojn de Dio.
- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj
Kiam malbonfarto estas negrava, malforta kuracilo sufiĉas por resanigo, sed kiam la negrava malbonfarto fariĝas terura malsano, la Dia Kuracisto devas uzi fortegan kuracilon.
- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj
La granda malegoista amo al la homaro estas limigita per neniu el tiuj ĉi malperfektaj, duonegoistaj limigoj; tio estas la sola perfekta amo, havebla al la tuta homaro, kaj ĝi povas esti realigita per la povo de la Dia Spirito.
- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj
Kompreno estas la povo, per kiu homo akiras scion pri diversaj regnoj de l’kreaĵo kaj pri diversaj statoj de l’ekzisto, kiel ankaŭ pri multe el tio, kio estas nevidebla.
- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj
La korpo de Kristo estis naskita de Mario el Nazareto, sed Lia spirito estis de Dio. La povoj de Lia homa korpo estis limigitaj, sed la forto de Lia spirito estis grandega, senlima, senmezura.
- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj
Provoj estas bonfaroj de Dio, por kiuj ni devas danki Lin. Ĉagrenoj kaj malĝojoj ne venas al ni hazarde ; ili estas senditaj de la Dia Favoro por nia perfektiĝo.
- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj
Ni do povas diri, ke devas ekzisti Peranto inter Dio kaj homo, kaj tiu ĉi estas ĝuste la Sankta Spirito, kiu estigas kontakton inter la kreita tero kaj la “ Neimagebla ”, la Dia Realeco.
- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj
La Sankta Spirito estas la Lumo de la Suno de l’Vero, alportanta per sia senlima potenco vivon kaj lumon al la tuta homaro...
- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj
Por aperigi tiun ĉi lumon Bahá'u'lláh estis naskita kaj venis en la mondon. Li instruis la Eternan Veron al la homoj kaj verŝis la Dian lumon en ĉiujn landojn.
- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj
Dio en Sia Malavareco lasis nin antaŭgustumi ĝin ĉi tie, donis al ni certajn pruvojn pri la diferencoj, kiuj ekzistas inter la korpo, la animo kaj la spirito.
- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj
La plej granda potenco de la Sankta Spirito ekzistas en la Diaj Malkaŝantoj de la Vero. Per la potenco de la Spirito la ĉielaj instruoj estas transigitaj en la mondon de la homaro.
- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj
La plej grandaj filozofoj sen tiu ĉi spirito estas senpovaj, iliaj animoj estas senvivaj, iliaj koroj mortaj. Se la Sankta Spirito ne inspiras iliajn animojn per sia blovo, ili povas fari nenian bonon. Nenia filozofia sistemo sukcesis iam bonsanĝi kutimojn kaj morojn de popolo.
- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj
La kvara [speco de amo] estas la amo de homo al homo. La amo, kiu ekzistas inter la koroj de kredantoj, estas diktata de la idealo de unueco de l’spiritoj. Tiu ĉi amo estas atingebla per kono de Dio...
- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj
En la Bahaa Afero artoj, sciencoj kaj ĉiaj metioj estas konsiderataj kiel preĝo. Homo, kiu faras peceton da notpapero... estas gloranta Dion. Mallonge, ĉia peno kaj fortostreĉado de homo el la fundo de lia koro estas adorakto, se ĝi estas direktita de la plej altaj motivoj kaj de la deziro fari servon al la homaro.
- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj
Dio aprobas la motivojn de nia kunveno kaj donas al ni Sian Benon. Ni legas en la Malnova Testamento, ke Dio diris : “ Ni kreu homon laŭ Nia bildo ”. ... Bahá'u'lláh skribis, ke Dio diras : “ Via koro estas Mia domo; sanktigu ĝin por Mia malsuprenveno. Via spirito estas Mia elaperaĵo; preparu ĝin por Mia elmontriĝo ”.
- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj [7]
Perfekta homo estas kiel spegulo, reflektanta la Sunon de l'Vero, elmontranta la proprecojn de Dio. Kristo Sinjoro diris : “ Tiu, kiu ekvidis min, ekvidis la Patron ” - Dion, elmontriĝantan en la homo.
- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj [8]
La lumo de la unueco de l’homaro komencas lumigadi la mondon kaj baldaŭ la standardo de Dia harmonio kaj de solidareco de la nacioj flirtos alten al la ĉielo. Vere, la blovoj de la Sankta Spirito inspiros la tutan mondon !
- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj [13]
La Sankta Spirito donos al homo povojn pli grandajn, ol tiuj, se li nur klopodos pri la aferoj de spirito kaj penos agodi sian koron al la Dia Senfina Amo.
- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj [17]
La plej granda potenco de la Sankta Spirito ekzistas en la Diaj Malkaŝantoj de la Vero. Per la potenco de la Spirito la ĉielaj instruoj estas transigitaj en la mondon de la homaro.
- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj [19]
En la Bahaa Afero artoj, sciencoj kaj ĉiaj metioj estas konsiderataj kiel preĝo. Homo, kiu faras peceton da notpapero... estas gloranta Dion. Mallonge, ĉia peno kaj fortostreĉado de homo el la fundo de lia koro estas adorakto, se ĝi estas direktita de la plej altaj motivoj kaj de la deziro fari servon al la homaro. Tio ĉi estas preĝo: servi al la homaro kaj prizorgi bezonojn de homoj.
- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj [26, 27]
La plej granda potenco de la Sankta Spirito ekzistas en la Diaj Malkaŝantoj de la Vero. Per la potenco de la Spirito la ĉielaj instruoj estas transigitaj en la mondon de la homaro. ... Per la potenco de la Spirito la Dia Gloro ekbrilis de Oriento al Okcidento, kaj per la potenco de tiu sama Spirito evidentiĝis la diaj virtoj de la homaro.
- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj [19]
La animo, estante el tiu unu nedividebla substanco, povas suferi nek dispartigon, nek detruon, pro tio estas nenia racio de ĝia finiĝo. ... La multaj signoj de ekzisto de la spirito estas ĉiam antaŭ ni.
- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj [30]
Tio, kio entenas, estas pli granda, ol tio, kio estas entenata. La tuto estas pli granda, ol ĝiaj partoj. Aferoj, kiujn homo komprenas, ne povas esti ekster lia kompreneblo, tiel do neeble estas por homa koro kompreni la naturon de la Majesto de Dio [8].
- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj
Estas do nenia dubo, ke el ĉiuj kreitaj estaĵoj homo estas plej proksima al la Naturo de Dio, kaj pro tio li ricevas pli grandan parton de la Dia Malavareco [9].
- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj
Nia Patro ne respondigas nin por malakcepto de dogmoj, kiujn ni povas nek kredi, nek kompreni, ĉar Li estas senlime justa por Siaj infanoj [10].
- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj
Elmontru amon al ĉiuj; amo estas la spiro de la Sankta Spirito en homan koron [15].
- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj
Se vi amas membron de via familio aŭ samlandanon, amu lin kun radio de la senfina amo ! Tiu ĉi amo estu en Dio kaj per Dio [19].
- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj
Intelekto estas vere la plej altvalora trezoro, donita al homo de la Dia Malavareco [24].
- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj
La animo, estante el tiu unu nedividebla substanco, povas suferi nek dispartigon, nek detruon, pro tio estas nenia racio de ĝia finiĝo [33].
- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj
Mallonge, ĉia peno kaj fortostreĉado de homo el la fundo de lia koro estas adorakto, se ĝi estas direktita de la plej altaj motivoj kaj de la deziro fari servon al la homaro [34].
- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj
La vorto materiistoj, kies kredo rilate al Dieco estis klarigitia, ne aludas al filozofoj g enerale, sed al tiu grupo de mallarg pensaj materiistoj, kiuj adoras tion senseblan, kiuj dependas de nur la kvin sensoj kaj kies kriterio de scio estas limigita al tio perceptebla de la sensoj. Ĉ io sensebla estas por ili reala, dum c io ekster tio perceptebla de la sensoj estas au nereala au dubinda. La ekziston de Dio ili konsideras tute dubinda.
- ʻAbdu'l-Bahá, Excerpts from "Abdul-Baha-Letero-al-d-ro-A.-Forel-kajere.pdf"
La suno mem kun sia tuta majesto estas tiel submetita al la naturo, ke g i ne havas propran volon kaj ne povas spiti ec en la plej eta grado g iajn leg ojn. ... La homo, kontraste, kvankam korpe kaptito de la naturo, estas libera en siaj menso kaj animo kaj regas super la naturo.
- ʻAbdu'l-Bahá, Excerpts from "Abdul-Baha-Letero-al-d-ro-A.-Forel-kajere.pdf"
Per la naturo ni celas nomi tiujn internajn ecojn kaj necesajn rilatojn derivitajn de la realo de la aferoj. Kaj tiuj realoj de la aferoj, kvankam ege diversaj, estas tamen intime ligitaj inter si. Por tiuj diversaj realoj estas bezonata c io-unuiga aganto, kiu ligas ilin c iujn unu al aliaj.
- ʻAbdu'l-Bahá, Excerpts from "Abdul-Baha-Letero-al-d-ro-A.-Forel-kajere.pdf"
Ĉertas do ke ekzistas ankorau alia vivo kaj, same kiel la vegeta regno ne konscias pri la homa regno, ankau ni ne scias pri la Ĝranda Vivo posta, kiu sekvas la vivon de la homo c i tie malsupre. Nia nekompreno de tiu vivo estas tamen nenia pruvo, ke g i ne ekzistas.
- ʻAbdu'l-Bahá, Excerpts from "Abdul-Baha-Letero-al-d-ro-A.-Forel-kajere.pdf"
Pri la Dia Esenco: g i estas vere neniel determinita de io ekster g ia propra naturo, kaj estas neniel komprenebla. Ĉ ar kion ajn la homo povas koncepti, estas realo kun limoj, ne senlima; g i estas limigita, ne c io-ampleksa.
- ʻAbdu'l-Bahá, Excerpts from "Abdul-Baha-Letero-al-d-ro-A.-Forel-kajere.pdf"
La homo ne povas kompreni la Esencon de la Dieco sed povas, per sia rezonkapablo, per observado, per siaj intuiciaj kapabloj kaj la rivela potenco de sia kredo kredi je Dio kaj malkovri la abundon de Lia graco.
- ʻAbdu'l-Bahá, Excerpts from "Abdul-Baha-Letero-al-d-ro-A.-Forel-kajere.pdf"
Ekzemple, la naturon de etero oni ne konas, sed ke g i ekzistas, estas certa pro la efikoj produktataj: varmo, lumo, kaj elektro estas g iaj ondoj. Per tiuj ondoj do la ekzisto de etero estas pruvita. Kaj kiam ni pripensas la elvers adon de Dia Ĝraco, ni certig as pri la ekzisto de Dio.
- ʻAbdu'l-Bahá, Excerpts from "Abdul-Baha-Letero-al-d-ro-A.-Forel-kajere.pdf"
Nu, formig o estas trispeca kaj nur trispece eblas: hazarde, necese kaj vole. La kunig o de la diversaj konstituaj elementoj de estaĵ oj ne povas esti hazarda, c ar c iu efiko devas havi kau zon. Ĝ i ne povas esti pro neceso, c ar tiukaze la formig o devus esti interna eco de la konstituaj partoj...
- ʻAbdu'l-Bahá, Excerpts from "Abdul-Baha-Letero-al-d-ro-A.-Forel-kajere.pdf"
Restas la tria formig o, la vola, tio estas ke nevidata forto priskribita kiel la Prapotenco, kau zas la kunmetig on de tiuj elementoj kaj c iu formig o estigas apartan estaĵ on.
- ʻAbdu'l-Bahá, Excerpts from "Abdul-Baha-Letero-al-d-ro-A.-Forel-kajere.pdf"
La atributoj kaj perfektecoj kiaj volo, scio, povo kaj aliaj praaj atributoj, kiujn ni atribuas al la Dia Realo, estas la signoj reflektantaj la ekziston de estaĵ ojn en la videbla mondo kaj ne la absolutaj perfektecoj de la Dia Esenco, kiuj ne estas kompreneblaj.
- ʻAbdu'l-Bahá, Excerpts from "Abdul-Baha-Letero-al-d-ro-A.-Forel-kajere.pdf"
Tial ni diras, ke Liaj atributoj estas nekoneblaj. Konklude, tiu Universala Realo kun c iuj siaj kvalitoj kaj atributoj, kiujn ni menciis, estas sankta kaj ekzaltita super c iuj mensoj kaj komprenpovoj.
- ʻAbdu'l-Bahá, Excerpts from "Abdul-Baha-Letero-al-d-ro-A.-Forel-kajere.pdf"
Tia kau zoc eno devige kondukas fine al Li, kiu estas la Ĉ iam-Vivanta, la Ĉ iel-Potenca, kiu estas dependa nur de Si Mem kaj la Lasta Kau zo.
- ʻAbdu'l-Bahá, Excerpts from "Abdul-Baha-Letero-al-d-ro-A.-Forel-kajere.pdf"
Kiel do povas tiu eta organismo [en frukto] kompreni la naturon de la g ardeno, koncepti la g ardeniston kaj kompreni lian estadon? Klare tio ne eblas. Simile sag a kaj pripensanta animo certig os, ke tiu c i senfina universo kun sia tuta grandiozo kaj perfekta ordo ne povintus per si mem ekestig i.
- ʻAbdu'l-Bahá, Excerpts from "Abdul-Baha-Letero-al-d-ro-A.-Forel-kajere.pdf"
Mallonge, temas pri tio, ke la mondo de la homo estas supernatura en siaj rilatoj al la mondo de la vegetaĵ oj, kvankam reale g i ne estas tia. ... Simile al homo neniel eblas kompreni la Dian Esencon kaj la naturon de la granda Postmorto.
- ʻAbdu'l-Bahá, Excerpts from "Abdul-Baha-Letero-al-d-ro-A.-Forel-kajere.pdf"
La volo de c iu suvereno validas dum lia regado, la volo de c iu filozofo esprimig as en kelke da adeptoj dum lia vivo, sed la Potenco de la Sankta Spirito radie brilas en la realaĵ oj de la Mesag istoj de Dio kaj plifortigas Ilian volon tiel, ke g i influas grandan nacion dum jarmiloj kaj revigligas la homan animon kaj revivigas la homaron.
- ʻAbdu'l-Bahá, Excerpts from "Abdul-Baha-Letero-al-d-ro-A.-Forel-kajere.pdf"
La naturo estas nur la esencaj ecoj kaj la necesaj rilatoj interne de la realo de aferoj. Kvankam tiuj sennombraj realaĵ oj diversas lau sia karaktero, ili estas en absoluta harmonio kaj firme interplektitaj.
- ʻAbdu'l-Bahá, Excerpts from "Abdul-Baha-Letero-al-d-ro-A.-Forel-kajere.pdf"
Kiam onies komprenkapablo plilarg ig as kaj oni observas atente, oni scias certe, ke c iu realaĵ o estas nur esenca bezonaĵ o de aliaj realaĵ oj. Tial interligi kaj harmoniigi tiujn diversajn kaj sennombrajn realaĵ ojn, bezonatas c io-liga Potenco, por ke c iu parto de ekzistanta estaĵ o plenumu sian propran funkcion en perfekta ordo.
- ʻAbdu'l-Bahá, Excerpts from "Abdul-Baha-Letero-al-d-ro-A.-Forel-kajere.pdf"
Se tiu c ion-liga aganto, kiu stiras c iujn tiujn partojn, iel difektig us, ne estas dubo, ke la konsistigaj partoj kaj membroj c esus g uste funkcii; kaj kvankam la c ion-liga aganto en la templo de homo ne estas sensata au vidata kaj g ia realo estas nekonata, g i tamen per siaj efikoj manifestig as en pleja potenco.
- ʻAbdu'l-Bahá, Excerpts from "Abdul-Baha-Letero-al-d-ro-A.-Forel-kajere.pdf"
La Bahaa Kredo subtenas la unuecon de Dio, akceptas la unuecon de Liaj Profetoj, kaj instruas la principon de la unueco tuthomara.
- Shoghi Effendi, La Kredo de Bahá’u’lláh – Mond-Religio, 1947
Citaĵo de la Tago
Istiqlal 8 Mashiyyat 182 B.E.
Ho filo de l' esto! Kiel povis vi forgesi viajn proprajn kulpojn kaj okupiĝi pri la kulpoj de aliaj? Kiu ajn tion faras estas malbenita de Mi. (Kaŝitaj Vortoj, araba 26 / The Hidden Words, p.11)
Bahá’u’lláh – Perloj de l’Saĝo