Baháʼí Citaĵoj

Dia Revelacio kaj Profetoj

Ho filo de l' homo! Vualita en Mia antaŭmemora estado kaj en la pratempa eterneco de Mia esenco Mian amon al vi konsciis Mi; tial Mi kreis vin, gravuris en vin Mian bildon kaj rivelis al vi Mian belecon. (Kaŝitaj Vortoj, araba 3 / The Hidden Words, p.6)

- Bahá’u’lláh, Perloj de l’Saĝo

Ĉio ajn en la ĉieloj kaj ĉio ajn sur la tero estas rekta pruvo por okazanta en ĝi revelacio de la atributoj kaj nomoj de Dio, ĉar en ĉiu atomo estas konservataj la signoj, kiuj elokvente atestas la revelacion de tiu Plej Granda Lumo. Vere, sen la potenco de tiu ĉi revelacio neniu aĵo povus ekzisti... Je plej alta grado tio validas por la homo, kiu el inter ĉio kreita estas vestita per la robo de tiaj donacoj kaj estas elelektita por la gloro de tia distingo. Ĉar en li potenciale riveliĝas ĉiuj atributoj kaj nomoj de Dio en tia grado, kiun neniu alia kreaĵo atingas aŭ superas. Ĉiuj ĉi nomoj kaj atributoj aplikeblas al li. Ĉar tiel Li diris: “ La homo estas Mia mistero, kaj Mi estas lia mistero. ” (Gleanings, 90: 1, p.177)

- Bahá’u’lláh, Perloj de l’Saĝo

Laŭrange la unua kaj primara inter tiuj favoroj, kiujn la Ĉiopova donis al la homo, estas la kapablo de kompreno. Ekipante lin per tiu ĉi doto, Li havis neniun alian celon ol kapabligi Sian kreiton ekkoni kaj rekoni la unusolan veran Dion – laŭdata estu Lia gloro... Kio superas ĉiujn aliajn donaĵojn... estas la donaco de Dia Revelacio. (Gleanings, 95: 1 kaj 3, p.194-195)

- Bahá’u’lláh, Perloj de l’Saĝo

Tiu ĉi Urbo estas nenio alia ol la Vorto de Dio, revelaciita en ĉiu epoko kaj dia misio. (Gleanings, 125: 1 k.s., p.264)

- Bahá’u’lláh, Perloj de l’Saĝo

La komenco de ĉiuj aferoj estas la ekkono de Dio, kaj la celo de ĉiuj aferoj estas la strikta obeo al ĉio ajn, kio estas malsupren sendita el la plej alta ĉielo de la Dia Volo... (Gleanings, 2: 1, p.5)

- Bahá’u’lláh, Perloj de l’Saĝo

Tiuj, kiujn Dio dotis per komprenemo, senrezerve rekonos, ke la ordonoj fiksitaj de Dio konsistigas la plej efikan rimedon por la konservado de ordo en la mondo kaj por la sekureco de ĝiaj popoloj... Miaj ordonoj estas la lampoj de Mia amoplena providenco... (Gleanings, 155: 2, p.331-332)

- Bahá’u’lláh, Perloj de l’Saĝo

La Profetoj kaj Mesaĝistoj de Dio estas malsupren sendataj kun la sola celo konduki la homaron al la rekta Vojo de l' Vero. La celo de Ilia revelacio estas la edukado de ĉiuj homoj, por ke en la horo de morto ili ascendu al la trono de la Plejalta en pleja pureco kaj sankteco kaj en absoluta malligiteco. (Gleanings, 81: 1, p.155)

- Bahá’u’lláh, Perloj de l’Saĝo

Ke la diversaj komunumoj de la tero kaj la multnombraj religiaj sistemoj neniel rajtas nutri sentojn de malamikeco inter la homoj, tio apartenas en tiu ĉi Tago al la esenco de la Kredo de Dio kaj de Lia Religio. (Gleanings, 132: 1, p.287-288)

- Bahá’u’lláh, Perloj de l’Saĝo

La Eternulo ordonis kiel suverenan kuracilon kaj plej fortan rimedon por resanigi la tutan mondon, estas la unuiĝo de ĉiuj popoloj en unu universala Religio, unu komuna Kredo. (Gleanings, 120: 1 kaj 3, p.254-255)

- Bahá’u’lláh, Perloj de l’Saĝo

En ĉiuj aferoj modereco estas dezirinda. Se io estas farata ekscese, tiam ĝi montriĝos fonto de malbono. Rigardu la civilizacion de la Okcidento, kiel ĝi perturbas kaj maltrankviligas la popolojn de la mondo. Infera maŝino estas elpensita... Purigo el tia profunde radikanta kaj ĉion ampleksanta putreco efektiviĝos nur, se la popoloj de la mondo unuiĝas en sia klopodo pri komuna celo kaj akceptas unu universalan kredon... (Tablets, 6: 31 kaj 32, p.69)

- Bahá’u’lláh, Perloj de l’Saĝo

Interrilatu kun la sekvantoj de ĉiuj religioj en spirito de afableco kaj frateco. Ĉio, kio instigis la idojn de l'homo eviti unu la alian kaj kaŭzis malpacon kaj dividon inter ili, estas, pro la revelacio de tiuj ĉi vortoj, nuligita kaj forigita... Ne gloru sin tiu, kiu amas sian patrujon, sed tiu, kiu amas la tutan mondon. (Gleanings, 43: 6-7, p.95-96)

- Bahá’u’lláh, Perloj de l’Saĝo

Vera libereco signifas submetiĝi al Miaj ordonoj, eĉ se apenaŭ vi tion komprenas. Se la homoj sekvus tion, kion Ni malsuprensendis al ili el la ĉielo de Revelacio, ili certe atingus plenan liberecon. (Gleanings, 159: 1 kaj 3, p.335-336)

- Bahá’u’lláh, Perloj de l’Saĝo

Ho vi homidoj! La fundamenta celo, kiu animas la Kredon de Dio kaj Lian Religion, estas certigi la bonstaton de la homaro, akceli ĝian unuecon kaj nutri la spiriton de amo kaj kamaradeco inter la homoj. Ne permesu, ke ĝi fariĝos fonto de malpaco kaj diskordo, de malamo kaj malamikeco. (Tablets, 11: 15, p.168)

- Bahá’u’lláh, Perloj de l’Saĝo

Sciu, ke en ĉiu periodo kaj epoko ĉiuj diaj ordonoj estas ŝanĝataj kaj aliformataj konforme al la bezono de la tempo, escepte de la leĝo de amo, kiu, simile al fonto, ĉiam ŝprucas kaj neniam ŝanĝiĝas. (Citita en: Nova Epoko, p.174)

- Bahá’u’lláh, Perloj de l’Saĝo

Sciu kun certeco, ke la esenco de ĉiuj Profetoj de Dio estas unu kaj la sama. Ilia unueco estas absoluta. Dio, la Kreinto, diras: Ne ekzistas iu ajn distingo inter la Portantoj de Mia Mesaĝo. Ili ĉiuj havas nur unu celon; ilia sekreto estas la sama sekreto. (Gleanings, 34: 3, p.78)

- Bahá’u’lláh, Perloj de l’Saĝo

Tio ĉi fakte estas la vera signifo de Dia Unueco, ho ke vi apartenu al tiuj, kiuj komprenas kaj kredas tiun ĉi veron. (Gleanings, 24: 1, p.59)

- Bahá’u’lláh, Perloj de l’Saĝo

Ili ĉiuj rezidas en la sama sanktejo, leviĝas al la sama ĉielo, sidas sur la sama trono, parolas la saman lingvon kaj proklamas la saman Kredon... Ili diferenciĝas nur rilate al la intenso de sia revelacio kaj la malsama forto de sia lumo... (Gleanings, 22: 1 k.s., p.50-53)

- Bahá’u’lláh, Perloj de l’Saĝo

Sciu kun certeco, ke en ĉiu Misio la lumo de Dia Revelacio estas donacita al la homoj rekte proporcie al ilia spirita kapacito... Se ĝi malkasus en unu momento ĉiujn siajn latentajn energiojn, ĝi sendube kaŭzus difekton al ĉiuj kreitaj aĵoj... (Gleanings, 38: 1, p.87-88)

- Bahá’u’lláh, Perloj de l’Saĝo

La Profetoj de Dio estu rigardataj kiel kuracistoj, kies tasko estas progresigi la bonfarton de la mondo kaj ĝiaj popoloj, por ke per la spirito de unueco ili kuracu la malsanecon de dividita homaro... (Gleanings, 36: 1, p.85)

- Bahá’u’lláh, Perloj de l’Saĝo

Vi sciu, ke kiam la Filo de Homo (Jesuo Kristo) cedis Sian spiron al Dio, la tuta kreita mondo ploris kun granda lamento. Sed per Lia sinofero freŝa vivoforto estis inspirita en ĉio kreita... Per Li la leprulo resaniĝis el la lepro de perverso kaj nescio... (Gleanings, 36: 1-3, p.85)

- Bahá’u’lláh, Perloj de l’Saĝo

Aperis nek unu Malkaŝanto de Sankteco, kiu ne estis turmentata per malakcepto, malkonfeso kaj akra kontraŭstarado de tiuj, kiuj Lin ĉirkaŭis.

- Bahá’u’lláh, Libro De Certeco [3]

Kio povis kaŭzi tian malkonsenton kaj konflikton? Kial okazas, ke la alvenon de ĉiu vera Malkaŝanto de Dio akompanas tia malpaco kaj tumulto, tia tiraneco kaj konfuzego?

- Bahá’u’lláh, Libro De Certeco [5]

Ĉu vi ne vidas, kun kio Dio komparas bonan vorton? Kun bona arbo; kies radiko estas fiksita en la tero, ĝiaj branĉoj atingas la ĉielon, ĝi produktas fruktojn en ĉiu sezono. [Korano 14:24]

- Bahá’u’lláh, Libro De Certeco [9]

Simile, se oni diras, ke ĉiuj tagoj estas samaj, tio estus prava kaj vera. Kaj se vi, konsiderante la nomon kaj difinon de ĉiu tago aparte, oni dirus, ke ili diferencas, ankaŭ tio ĉi estas vera. Ĉar kvankam ili estas samaj, tamen oni rekonas en ĉiu apartan difinon, propran econ, specialan karakteron. Pensu simile pri la diferenco, alieco kaj unueco de la diversaj Malkaŝantoj de sankteco...

- Bahá’u’lláh, Libro De Certeco [10]

Tiu ĉi »aflikto« estas esenca trajto de ĉiu Revelacio. La Suno de l’ Vero ne aperas, antaŭ ol ĝi ekzistas. Ĉar la tagiĝo de dia gvidado devas sekvi la mallumon de la nokto de erarvagado.

- Bahá’u’lláh, Libro De Certeco [11]

La esprimo »suno« , »luno« kaj »steloj« signifas tiun leĝon kaj instruojn, kiuj estis fonditaj kaj proklamitaj en ĉiu Diepoko, kiel la leĝoj pri preĝo kaj fasto.

- Bahá’u’lláh, Libro De Certeco [13]

La »disfendo« [de la ĉielo] signifas, ke la antaŭa leĝaro estas anstataŭita kaj eksigita. Mi ĵuras je ŝio, ke tiu ĉi disfeno de la ĉielo estas por juĝokapablo ago pli potenca, ol disfeno de la ĉielarkaĵo!

- Bahá’u’lláh, Libro De Certeco [15]

Ĉu ne estis eble al Dio, la ĉiopova Reĝo, deteni la manon de Moseo de la mortigo, por ke ne estu al Li imputata murdo, kaŭzante konfuzon kaj malamon?

- Bahá’u’lláh, Libro De Certeco [17]

Ĉar la pordo de la konado de la Pratempulo estas tiel fermita antaŭ ĉia estaĵo, la Fonto de la senfina favoro... aperigis tiujn lumajn Gemojn de sankteco en la nobla formo de la homa templo, kaj starigis ilin antaŭ ĉiuj homoj, ke ili konigu al la mondo la misterojn de la senŝaĝa Estaĵo...

- Bahá’u’lláh, Libro De Certeco [25]

Ne, ĉiuj Profetoj de Dio, Liaj favorataj, Liaj sanktaj kaj elektitaj Senditoj, portas senescepte Liajn nomojn kaj enkorigas Liajn kvalitojn. Ili diferencas sole per la intenseco de siaj revelacioj kaj per la relativa potenco de sia lumo.

- Bahá’u’lláh, Libro De Certeco [26]

Ĝi estas nur unu el la signifoj de la spirita regado, kiun Ni klarigis konforme al la kapableco kaj komprenemo de la homoj... Ĉar Li, la Movanto de ĉiuj estaĵoj, tiu glorata Vizaĝo, estas fonto de tiaj potencoj, kiujn nek ĉi tiu Persekutato povas malkaŝi, nek tiuj neindaj homoj povas kompreni.

- Bahá’u’lláh, Libro De Certeco [30]

Ĉiu el tiuj Malkaŝantoj de Dio havas du statojn. Unu estas la stato de pura abstrakteco kaj esenca unueco... La alia estas la stato de diferenceco, kaj ĝi rilatas al la mondo de kreiteco kaj al ĝiaj limigoj.

- Bahá’u’lláh, Libro De Certeco [32]

Se iu el la perfektaj Malkaŝantoj de Dio deklarus: »Mi estas Dio!« efektive Li dirus veron, kaj nenia dubo estas pri tio. Ĉar estis plurfoje elmontrite, ke pere de ilia Revelacio, de Iliaj atributoj kaj nomoj, la Revelacio de Dio, Lia nomo kaj Liaj atributoj aperigitaj estas en la mondo.

- Bahá’u’lláh, Libro De Certeco [33]

Per tiuj argumentoj sekve estas pruvite kaj elmontrite, ke se en la »fino, kiu ne konas finon« aperas Persono, kiu leviĝus pro proklami kaj akceli Aferon, kiun en la »komenco, kiu ne konas komencon« proklamis kaj akcelis alia Persono, vere oni povus deklari pri tiu, kiu estas la Lasta, kaj pri tiu, kiu estas la Unua, ke ili estas unu sama persono, ĉar ambaŭ estas proklamantoj de unu sama Afero.

- Bahá’u’lláh, Libro De Certeco [37]

Tiagrada estis la kontraŭstarado de Faraono kaj lia popolo, ke fine ili leviĝis kaj streĉis ĉiujn fortojn por estingi per la akvo de falso kaj neado la fajron de tiu sankta Arbo, forgesante pri la vero, ke neniu tera akvo povas estingi la flamon de la dia saĝeco, kaj neniuj mortemaj blovoj povas estingi la lampon de la eterna regado. [3]

- Bahá’u’lláh, Libro De Certeco

Ne, tiu ĉi regado signifas regadon, kiu en ĉiu epoko loĝadas en la persono de la Malkaŝanto kaj estas praktikata de la Astro de l’ Vero. Tiu regado estas la spirita supereco, iun Li etendas ĝis plej alta grado super ĉiuj, kiuj estas en la ĉielo kaj sur la tero... [7]

- Bahá’u’lláh, Libro De Certeco

La alia estas la stato de diferenceco, kaj ĝi rilatas al la mondo de kreiteco kaj al ĝiaj limigoj. [10]

- Bahá’u’lláh, Libro De Certeco

Ĉiuj tiuj senditoj de la Sinjoro de kreaĵoj turnadis siajn popolojn al la sama direkto. Antaŭ la okuloj de Dio, la ideala Reĝo, ĉiuj lokoj de la tero estas egalaj, krom tiu loko, kiun Li, en la tagoj de Siaj Malkaŝantoj, destinas por speciala celo. Kiel Li revelaciis: »La oriento kaj la okcidento estas de Dio: tial kien ajn vi turniĝas, tie estas la vizaĝo de Dio.«47 [12]

- Bahá’u’lláh, Libro De Certeco

Ĝi estas nur unu el la signifoj de la spirita regado, kiun Ni klarigis konforme al la kapableco kaj komprenemo de la homoj. [14]

- Bahá’u’lláh, Libro De Certeco

Vi vidos la vortojn kaj la farojn de tiu ĉiopova Reganto egalaj kaj samaj, tiel, ke kion ajn vi rimarkos en Liaj faroj, la samon vi trovos en Liaj paroloj, kaj kion ajn vi legos en Liaj paroloj, tion vi rekonos en Liaj faroj. Tiel do okazas, ke ekstervide tiuj faroj kaj vortoj estas venĝa fajro kontraŭ malbonuloj, kaj esence - akvo de kompato por virtuloj. [16]

- Bahá’u’lláh, Libro De Certeco

Nenia diferenco ekzistas inter Vi kaj ili, krom tio, ke ili estas Viaj servantoj kaj estas kreintaj de Vi. [17]

- Bahá’u’lláh, Libro De Certeco

La esprimo »suno« , »luno« kaj »steloj« signifas tiun leĝon kaj instruojn, kiuj estis fonditaj kaj proklamitaj en ĉiu Diepoko, kiel la leĝoj pri preĝo kaj fasto. [19]

- Bahá’u’lláh, Libro De Certeco

Kaj nun pripensu pri tiu grandega sperto, pri tiu dolora provo. Malgraŭ ĉio tio Dio donis al tiu esenco de la Spirito, al Tiu, kiu estis konata inter la homoj kiel senpatrulo, la gloron de profeteco, kaj faris Lin Sia atestanto antaŭ ĉiuj, kiuj estis en la ĉielo kaj sur la tero. [16]

- Bahá’u’lláh, Libro De Certeco

Tiam ili iĝos indaj je la brillumaj gloroj de la suno de l’ dia kono kaj kompreno kaj ricevos favoron, kiu estas senfina kaj nevidebla, ĉar homo neniam povas esperi atingi la konon de la Plejglora, neniam li povas trinki el la torento de l’ dia sciado kaj saĝo, neniam povas eniri la restadejon de l’ senmorteco nek ricevi parton el la pokalo de dia proksimeco kaj favoro, antaŭ ol li ĉesos rigardi la vortojn kaj farojn de mortemuloj kiel kriterion de la vera kompreno kaj ekkono de Dio kaj Liaj Profetoj. [1]

- Bahá’u’lláh, Libro De Certeco

Kiel multe da homoj, kaj altaj, kaj malaltaj, sopire atendadis en ĉiuj tempoj aperon de Manifestiĝoj de Dio en la sanktaj personoj de Liaj elektitoj. [2]

- Bahá’u’lláh, Libro De Certeco

Aperis nek unu Malkaŝanto de Sankteco, kiu ne estis turmentata per malakcepto, malkonfeso kaj akra kontraŭstarado de tiuj, kiuj Lin ĉirkaŭis. [3]

- Bahá’u’lláh, Libro De Certeco

Mallonga mencio estos sekve farita en ĉi tiu tabuleto pri diversaj okazoj, koncernantaj la Profetojn de Dio, por ke ili elmontru la veron, ke en ĉiuj jarcentoj kaj epokoj la Malkaŝantoj de potenco kaj gloro estis subigitaj al tiel malindegaj kruelaĵoj, ke neniu plumo kuraĝas ilin priskribi. Helpu tio al iom da homoj, ke ili ĉesu lasi sin maltrankviligi per kriado kaj protestado de ekleziuloj kaj malsaĝuloj de ĉi tiu epoko, kaj igu ĝin ilin fortiĝi en la fido kaj certeco. [4]

- Bahá’u’lláh, Libro De Certeco

Ĉio ĉi okazas malgraŭ la fakto, ke ĉiuj Profetoj de Dio, kiam ajn senditaj al la popoloj de la mondo, egale antaŭdiris alvenon de alia Profeto post ili mem kaj difinis signojn, kiuj anoncos la alvenon de la nova epoko. Tion ĉi atestas la enhavo de ĉiuj sanktaj libroj. [6]

- Bahá’u’lláh, Libro De Certeco

Aserto, ke la atesto de Providenco estis nekompleta, ke tio estis sekve la kaŭzo de malakcepto flanke de la homoj, estas nur malkaŝa blasfemo. [7]

- Bahá’u’lláh, Libro De Certeco

Tiel da tempo pasadis, jarcentoj fluis for, kaj tiu plejpura Spirito reiĝis en la rifuĝejon de sia pratempa regno. Ankoraŭ foje la eterna Spirito ekblovis la mistikan trumpeton, pro kio mortuloj ekrapidis el siaj tomboj de senzorgeco kaj eraro en la regnon de gvidado kaj favoro. [10]

- Bahá’u’lláh, Libro De Certeco

La »disfendo« [de la ĉielo] signifas, ke la antaŭa leĝaro estas anstataŭita kaj eksigita. Mi ĵuras je ŝio, ke tiu ĉi disfeno de la ĉielo estas por juĝokapablo ago pli potenca, ol disfeno de la ĉielarkaĵo! [13]

- Bahá’u’lláh, Libro De Certeco

Kiu ago estus pli potenca ol tio, ke per la povo de Dio tiu Revelacio estas »disfendita« kaj eksigita ĉe la apero de unu persono? [13]

- Bahá’u’lláh, Libro De Certeco

Tiel granda estas la inundo de dia malavareco, ke plej malpura skarabo ekserĉis la parfumon de musko, kaj vesperto la lumon de la suno. Ĝi revivigis la mortulojn per la spiro de vivo kaj igis ilin ekrapidi for el la tomboj de siaj mortemaj korpoj. Ĝi sidigis sensciulon sur la sidejon de instruiteco, kaj levis tiranon sur la tronon de justeco. [15]

- Bahá’u’lláh, Libro De Certeco

Pro tiu ĉi stato [servisteco/profeteco] ili atribuis al si la Voĉon de Dio k.t.p. dum pro la stato de senditeco ili deklaris sin Senditoj de Dio. En ĉiu okazo ili sonigadis parolojn, kiuj konformis al la bezonoj de la okazo, kaj alskribis ĉiujn tiujn deklarojn al si mem – deklarojn, etendantajn sin el la sfero de la dia Revelacio en la sferon de kreiteco, kaj el la regno de Dio en la regnojn de la tera ekzisto. Jen kial ilia parolo, kia ajn ĝi estas, ĉu ĝi koncernas la sferon de Dieco, Sinjoreco, Profeteco, Senditeco, Gardisteco, Apostoleco aŭ Servemo, ĉiam estas vera, sen ombro de dubo. [17, 18]

- Bahá’u’lláh, Libro De Certeco

La vera eliksiro en unu momento igos la substancon de kupro atingi la staton de oro, kaj trapasos la gradaron de sepdek jaroj en unu sola momento. [25, 26]

- Bahá’u’lláh, Libro De Certeco

Ne, ĉiuj Profetoj de Dio, Liaj favorataj, Liaj sanktaj kaj elektitaj Senditoj, portas senescepte Liajn nomojn kaj enkorigas Liajn kvalitojn. Ili diferencas sole per la intenseco de siaj revelacioj kaj per la relativa potenco de sia lumo. [28, 29]

- Bahá’u’lláh, Libro De Certeco

Milito estas detruo, sed mondpaco estas konstruo. Milito estas morto, sed paco estas vivo. Milito estas rabemo kaj sangavido, sed paco estas bonfaro kaj humaneco. Milito apartenas al la mondo de naturo, sed paco al la fundamentoj de la religio de Dio.

- ʻAbdu'l-Bahá, Mesaĝo de ʻAbdu'l-Bahá de la 17-a de decembro 1919 al la Centra Organizo por Daŭra Paco

Inter la instruoj de Lia sankta moŝto Bahá’u’lláh troviĝas la unueco de la homaro, nome ke ĉiuj homaj kreitaĵoj estas la ŝafoj de Dio kaj Li la bonfara paŝtisto.

- ʻAbdu'l-Bahá, Mesaĝo de ʻAbdu'l-Bahá de la 17-a de decembro 1919 al la Centra Organizo por Daŭra Paco

Inter la instruoj de Bahá’u’lláh troviĝas alia instruo: Religio estu la kaŭzo de kamaradeco kaj amo. Se ĝi fariĝas kaŭzo de reciproka fremdiĝo, oni ne parolu pri ĝi.

- ʻAbdu'l-Bahá, Mesaĝo de ʻAbdu'l-Bahá de la 17-a de decembro 1919 al la Centra Organizo por Daŭra Paco

Inter la instruoj de Bahá’u’lláh plue troviĝas: La religio estu konforma kun scienco kaj racio, tiel ke ĝi enfluu la homajn korojn. La fundamento devas esti solida, kaj ĝi ne konsistu el imitaĵoj.

- ʻAbdu'l-Bahá, Mesaĝo de ʻAbdu'l-Bahá de la 17-a de decembro 1919 al la Centra Organizo por Daŭra Paco

Se tia antaŭjuĝo kaj malamikeco estiĝas pro religio, konsideru ke religio devus esti la kaŭzo de amikeco; alikaze ĝi estus senfrukta.

- ʻAbdu'l-Bahá, Mesaĝo de ʻAbdu'l-Bahá de la 17-a de decembro 1919 al la Centra Organizo por Daŭra Paco

Kaj koncerne la politikajn antaŭjuĝojn: La politiko de Dio devas esti obeata, kaj estas nerefutabla ke la politiko de Dio estas pli granda ol la homa politiko. Ni devas sekvi la Dian politikon, kiu same estas aplikebla de ĉiuj individuoj. Li traktas ĉiujn individuojn egale, sen diferenco; kaj tio estas la fundamento de la Diaj religioj.

- ʻAbdu'l-Bahá, Mesaĝo de ʻAbdu'l-Bahá de la 17-a de decembro 1919 al la Centra Organizo por Daŭra Paco

Kaj inter la instruoj de Bahá’u’lláh troviĝas la estiĝo de unu lingvo, kiu estu disvastigata ĉie inter la popoloj. Tiu ĉi instruo estis revelaciita fare de la plumo de Bahá’u’lláh, por ke tiu universala lingvo eliminu miskomprenojn inter la homaro.

- ʻAbdu'l-Bahá, Mesaĝo de ʻAbdu'l-Bahá de la 17-a de decembro 1919 al la Centra Organizo por Daŭra Paco

Alia instruo de Lia sankta moŝto Bahá’u’lláh estas la egaleco de virinoj kaj viroj. La homa mondo havas du flugilojn: unu estas la virino, la alia la viro. Nur se ambaŭ flugiloj estas egale evoluintaj, la birdo povas flugi.

- ʻAbdu'l-Bahá, Mesaĝo de ʻAbdu'l-Bahá de la 17-a de decembro 1919 al la Centra Organizo por Daŭra Paco

Kaj plia instruo de Bahá’u’lláh klarigas, ke religio estas potenca bastiono. Kiam la strukturo de religio ektremas kaj ŝanceliĝas, ribelo kaj ĥaoso sekvas kaj la ordo de la aferoj tute renversiĝas.

- ʻAbdu'l-Bahá, Mesaĝo de ʻAbdu'l-Bahá de la 17-a de decembro 1919 al la Centra Organizo por Daŭra Paco

Male, la ideala gardisto, la religio de Dio, malebligas ambaŭ: same la evidentan kiel la kaŝitan krimon, edukas la homon, evoluigas moralecon, devigas akiri virtojn kaj estas la universala potenco garantianta la feliĉon de la homa mondo.

- ʻAbdu'l-Bahá, Mesaĝo de ʻAbdu'l-Bahá de la 17-a de decembro 1919 al la Centra Organizo por Daŭra Paco

Plia instruo de Bahá’u’lláh diras, ke la materia civilizacio, kvankam rimedo por progreso de la homa mondo, se ĝi ne estas ligita al la Dia civilizacio, ne realigos la deziratan sukceson, la feliĉon de la homaro.

- ʻAbdu'l-Bahá, Mesaĝo de ʻAbdu'l-Bahá de la 17-a de decembro 1919 al la Centra Organizo por Daŭra Paco

Materia civilizacio similas la vitron ĉirkaŭ la lampo, Dia civilizacio la lampon mem. La vitro sen lumo estas malluma. Materia civilizacio similas la korpon. Ĝi eble eĉ estas ĉarma, eleganta kaj bela, tamen ĝi estas malviva. Dia civilizacio similas la spiriton.

- ʻAbdu'l-Bahá, Mesaĝo de ʻAbdu'l-Bahá de la 17-a de decembro 1919 al la Centra Organizo por Daŭra Paco

La amplekso de la mondpaco devas esti tia, ke ĉiuj socioj kaj religioj trovos en ĝi la realigon de siaj plej altaj aspiroj. Do la instruoj de Lia sankta moŝto Bahá’u’lláh estas tiaj, ke ĉiuj socioj de la mondo, ĉu religiaj, politikaj aŭ etikaj, ĉu malnovdevenaj, ĉu modernaj, trovos en ili esprimita siajn plej altajn aspirojn.

- ʻAbdu'l-Bahá, Mesaĝo de ʻAbdu'l-Bahá de la 17-a de decembro 1919 al la Centra Organizo por Daŭra Paco

Tio, kio estas la plej granda politiko gvidanta la homaron, eĉ pli, la Dia politiko, estas eksplikita en la instruoj de Bahá’u’lláh.

- ʻAbdu'l-Bahá, Mesaĝo de ʻAbdu'l-Bahá de la 17-a de decembro 1919 al la Centra Organizo por Daŭra Paco

Nenio krom la ĉiela potenco de la Vorto de Dio, kiu regas kaj transcendas la realecon de ĉiuj aĵoj, kapablas harmoniigi la diverĝantajn pensojn, sentojn, ideojn kaj konvinkojn de la homoj.

- ʻAbdu'l-Bahá, Mesaĝo de ʻAbdu'l-Bahá de la 17-a de decembro 1919 al la Centra Organizo por Daŭra Paco

Realigu en praktiko la instruon de Bahá'u'lláh, la instruon pri bonkoreco al ĉiuj nacioj. Ne kontentiĝadu per nura vorta elmontrado de amikeco, sed flamigu viajn korojn per amplena bonkoreco al ĉiuj, kiujn vi povas renkonti sur via vojo.

- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj

Perfekta homo estas kiel spegulo, reflektanta la Sunon de l'Vero, elmontranta la proprecojn de Dio.

- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj

Kio estas la suno por la korpo de homo, tio estas la Suno de l’Vero por la animo.

- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj

Religio estas la ĉeffundamento de vera civilizacio... Antaŭ ol estas edukita la morala karaktero de nacio, same kiel ĝia intelekto kaj talentoj, civilizacio havas nenian certan bazon.

- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj

Kiam la mallumo de la vintro ombrokovras ilin Li ree sendas Siajn misiulojn, la profetoin kun renovigo de la benita printempo. La Suno de L’Vero ree aperas sur la horizonto de la mondo...

- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj

Bahá'u'lláh disŝiris la vualon de antaŭjuĝoj kaj superstiĉoj, kiu sufokadis homajn animojn.

- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj

La revelacio de Kriŝno estas la revelacio de amo. Ĉiuj Diaj Profetoj alportis la revelacion de amo. Neniu el ili iam pensis, ke milito kaj malamo estas bonaj.

- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj

Ĉu vi estas kontentaj pro la vizito de tia gasto, liberigita el sia malliberejo, por alporti al vi la gloran revelacion, de tiu, kiu neniam povus eĉ pensi, ke tia renkonto estos ebla ?!

- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj

La korpo de Kristo estis naskita de Mario el Nazareto, sed Lia spirito estis de Dio. La povoj de Lia homa korpo estis limigitaj, sed la forto de Lia spirito estis grandega, senlima, senmezura.

- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj

La fundamento de la instruoj de Bahá'u'lláh estas la unueco de la homaro, kaj lia plej granda deziro estis, ke amo kaj bonvolo floru en homaj koroj.

- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj

La glavo, kiun Li kunportis, estis la glavo de Lia lango, per kiu Li dividis bonon de malbono, veran de malvera, fidelan de malfidela kaj lumon de mallumo. Lia vorto estis vere akra glavo !

- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj

Ni do povas diri, ke devas ekzisti Peranto inter Dio kaj homo, kaj tiu ĉi estas ĝuste la Sankta Spirito, kiu estigas kontakton inter la kreita tero kaj la “ Neimagebla ”, la Dia Realeco.

- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj

Por aperigi tiun ĉi lumon Bahá'u'lláh estis naskita kaj venis en la mondon. Li instruis la Eternan Veron al la homoj kaj verŝis la Dian lumon en ĉiujn landojn.

- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj

Ĝi estas nur unu el la signifoj de la spirita regado, kiun Ni klarigis konforme al la kapableco kaj komprenemo de la homoj.

- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj

La plej granda potenco de la Sankta Spirito ekzistas en la Diaj Malkaŝantoj de la Vero. Per la potenco de la Spirito la ĉielaj instruoj estas transigitaj en la mondon de la homaro.

- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj

Kun politikaj demandoj pastroj havas tamen nenion komunan ! Oni ne devas miksi religiajn aferojn kun la politikaj en la nuna stato de la mondo ( ĉar iliaj interesoj ne estas identaj ). Religio koncernas aferojn de la koro, de la Spirito kaj de moraleco. Politiko koncernas la materialan flankon de la vivo.

- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj

La dua principo [de Bahá'u'lláh] estas la “ unueco de la homaro ”. Ĉiuj homoj estas servantoj de unu sama Dio. Unu Dio regas ĉiujn naciojn de la mondo kaj havas plezuron en ĉiuj Siaj infanoj. Ĉiuj homoj estas el unu familio...

- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj

La spirita instruanto estas la unua sekvanto de sia propra instruado; li transkondukas en la mondon de agoj siajn spiritajn konceptojn kaj idealojn. Liaj diaj pensoj estas elmontritaj al la mondo. Lia penso estas lia esenco, de kiu li estas neapartigebla.

- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj [3, 4]

Dio aprobas la motivojn de nia kunveno kaj donas al ni Sian Benon. Ni legas en la Malnova Testamento, ke Dio diris : “ Ni kreu homon laŭ Nia bildo ”. ... Bahá'u'lláh skribis, ke Dio diras : “ Via koro estas Mia domo; sanktigu ĝin por Mia malsuprenveno. Via spirito estas Mia elaperaĵo; preparu ĝin por Mia elmontriĝo ”.

- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj [7]

Perfekta homo estas kiel spegulo, reflektanta la Sunon de l'Vero, elmontranta la proprecojn de Dio. Kristo Sinjoro diris : “ Tiu, kiu ekvidis min, ekvidis la Patron ” - Dion, elmontriĝantan en la homo.

- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj [8]

La fundamento de la instruoj de Bahá'u'lláh estas la unueco de la homaro, kaj lia plej granda deziro estis, ke amo kaj bonvolo floru en homaj koroj.

- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj [18]

La plej granda potenco de la Sankta Spirito ekzistas en la Diaj Malkaŝantoj de la Vero. Per la potenco de la Spirito la ĉielaj instruoj estas transigitaj en la mondon de la homaro.

- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj [19]

Ĉiuj Diaj Malkaŝantoj, senditaj de Dio en la mondon, devis alporti siajn terurajn malfacilaĵojn kaj suferojn por unu sola espero de disvastigo de la Vero, unueco kaj harmonio inter la homoj. Kristo suferis la vivon de zorgoj, ĉagrenoj kaj doloroj, por doni al la mondo perfektan ekzemplon de amo...

- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj [20, 21]

La deka principo de la instruoj de Bahá'u'lláh estas la egaleco de la seksoj... Tiu ĉi kondiĉo [malsupereco de virinoj] estas kaŭzita ne de la naturo, sed de la edukado. En la Dia plano de l’Kreo ne ekzistas tia diferenco.

- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj [22, 23]

La esenco de ĉiuj religioj estas la Amo de Dio, kaj ĝi estas la fundamento de ĉiuj sanktaj instruoj. La Amo de Dio gvidis Abrahamon, Izaakon kaj Jakobon, la Amo de Dio donis forton al Jozefo... kaj kuraĝon kaj paciencon al Moseo.

- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj [25]

La plej granda potenco de la Sankta Spirito ekzistas en la Diaj Malkaŝantoj de la Vero. Per la potenco de la Spirito la ĉielaj instruoj estas transigitaj en la mondon de la homaro. ... Per la potenco de la Spirito la Dia Gloro ekbrilis de Oriento al Okcidento, kaj per la potenco de tiu sama Spirito evidentiĝis la diaj virtoj de la homaro.

- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj [19]

La spirita instruanto estas la unua sekvanto de sia propra instruado; li transkondukas en la mondon de agoj siajn spiritajn konceptojn kaj idealojn. Liaj diaj pensoj estas elmontritaj al la mondo. Lia penso estas lia esenco, de kiu li estas neapartigebla [2, 3].

- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj

Bahá'u'lláh disŝiris la vualon de antaŭjuĝoj kaj superstiĉoj, kiu sufokadis homajn animojn [17].

- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj

Tio ĉi estas la plej granda maljusteco: ke iu sola lando profunde enŝuldiĝu pro militaj aranĝoj [13]. ... La plej granda potenco de la Sankta Spirito ekzistas en la Diaj Malkaŝantoj de la Vero [35, 36].

- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj

La glavo, kiun Li [Kristo] kunportis, estis la glavo de Lia lango, per kiu Li dividis bonon de malbono, veran de malvera, fidelan de malfidela kaj lumon de mallumo. Lia vorto estis vere akra glavo [37].

- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj

Pri niaj sociaj principoj, nome la instruoj de Lia Sankta Mos to Baha ’u’lla h, disvastigitaj antau kvindek jaroj: ili vere ampleksas c iujn aliajn instruojn.

- ʻAbdu'l-Bahá, Excerpts from "Abdul-Baha-Letero-al-d-ro-A.-Forel-kajere.pdf"

Estas klare kaj evidente, ke sen tiuj instruoj progreso kaj evoluo de la homaro neniel eblas. Ĉ iu komunumo de la mondo trovas en tiuj Diaj Instruoj la realigon de siaj plej altaj aspiroj.

- ʻAbdu'l-Bahá, Excerpts from "Abdul-Baha-Letero-al-d-ro-A.-Forel-kajere.pdf"

Filozofoj, ekzemple, trovas en tiuj c ielaj instruoj la plej perfektan solvon de siaj sociaj problemoj, kaj same veran kaj noblan klarigon de filozofiaj demandoj. Simile kredantoj vidas la realon de la religio manifeste rivelita en tiuj c ielaj instruoj...

- ʻAbdu'l-Bahá, Excerpts from "Abdul-Baha-Letero-al-d-ro-A.-Forel-kajere.pdf"

La volo de c iu suvereno validas dum lia regado, la volo de c iu filozofo esprimig as en kelke da adeptoj dum lia vivo, sed la Potenco de la Sankta Spirito radie brilas en la realaĵ oj de la Mesag istoj de Dio kaj plifortigas Ilian volon tiel, ke g i influas grandan nacion dum jarmiloj kaj revigligas la homan animon kaj revivigas la homaron.

- ʻAbdu'l-Bahá, Excerpts from "Abdul-Baha-Letero-al-d-ro-A.-Forel-kajere.pdf"

La Kredo starigita de Bahá’u’lláh naskiĝis en Persujo ĉirkaŭ la mezo de la deknaŭa jarcento kaj, rezulte de la sinsekvaj elpeloj de ĝia Fondinto, kulminis per Lia ekzilo al la Turka puna kolonio ‘Akká kaj Liaj postaj morto kaj enterigo en ties proksimo, starigis sian daŭran spiritan centron en la Sankta Lando, kaj nun konstruas la fundamenton de sia tutmonda administrejo en la urbo Haifa.

- Shoghi Effendi, La Kredo de Bahá’u’lláh – Mond-Religio, 1947

Kiel reesprimo de la eternaj veroj, sur kiuj baziĝas ĉiuj antaŭaj religioj, kiel unuiganta potenco inspiranta la aliĝintojn de ĉi tiuj religioj per nova spirita forto, fervoriganta ilin per novaj espero kaj homamo, flamiganta ilin per nova vido de la fundamenta unueco de iliaj religiaj doktrinoj...

- Shoghi Effendi, La Kredo de Bahá’u’lláh – Mond-Religio, 1947

La fundamenta principo proklamita de Bahá’u’lláh, la sekvantoj de Lia Religio firme kredas, estas, ke la religia vero ne estas absoluta sed relativa, ke la Dia Revelacio estas konstanta kaj progresa procedo, ke ĉiuj grandaj religioj de la mondo estas Di-devenaj, ke iliaj bazaj principoj plene harmonias, ke iliaj celoj kaj intencoj estas unusamaj...

- Shoghi Effendi, La Kredo de Bahá’u’lláh – Mond-Religio, 1947

La celo de Bahá’u’lláh, la Profeto de ĉi tiu nova kaj granda epoko... ne estas detrui, sed plenumi la Revelaciojn pasintajn, akordigi prefere ol akcenti la diferencojn de la batalantaj kredoj, kiuj disrompas la nuntempan socion.

- Shoghi Effendi, La Kredo de Bahá’u’lláh – Mond-Religio, 1947

Estas Lia misio proklami, ke la infanaĝo de la homaro pasis for, ke la konvulsioj okazantaj en la nuna stadio de ĝia virigo malrapide kaj dolorige pretigas ĝin atingi la plenaĝecon, kaj proklamas la alproksimiĝon de tiu Epoko de Epokoj, kiam oni faros plugilojn el glavoj, kiam la Regno promesita de Jesuo Kristo estos starigita, kaj la paco de la planedo definitive kaj daŭre certigita.

- Shoghi Effendi, La Kredo de Bahá’u’lláh – Mond-Religio, 1947

La Bahaa Kredo subtenas la unuecon de Dio, akceptas la unuecon de Liaj Profetoj, kaj instruas la principon de la unueco tuthomara.

- Shoghi Effendi, La Kredo de Bahá’u’lláh – Mond-Religio, 1947

Ĝi proklamas la neceson kaj la neeviteblecon de la unuiĝo de la homaro, deklaras, ke tio iom post iom alproksimiĝas, kaj pretendas, ke nenio krom la alieciga spirito de Dio, kredanta pere de Lia elektita Interparolanto, povos finfine sukcesi efektivigi ĝin.

- Shoghi Effendi, La Kredo de Bahá’u’lláh – Mond-Religio, 1947

Li [Báb] en Majo, 1844, en la aĝo de dudek-kvin jaroj, pretendis esti tiu Heroldo, Kiu, laŭ la sanktaj Skriboj de antaŭaj Diepokoj, devos anonci kaj pretigi la vojon por la veno de Iu pli granda ol Li...

- Shoghi Effendi, La Kredo de Bahá’u’lláh – Mond-Religio, 1947

Mírzá Husayn-‘Alí, titolita Bahá’u’lláh, (la Gloro de Dio), naskiĝinto de Mázindarán, Kies venon antaŭdiris Báb, estis atakita de tiuj samaj fortoj de senscieco kaj fanatikeco, estis enkarcerigita en Tihrán, estis ekzilita en 1852 el Sia patrujo al Baghdád, kaj de tie al Konstantinoplo kaj Adrianoplo, kaj fine al la mallibereja urbo ‘Akká...

- Shoghi Effendi, La Kredo de Bahá’u’lláh – Mond-Religio, 1947

Dum Sia ekzilo, kaj precipe en Adrianoplo kaj ‘Akká, Li formulis la leĝojn kaj ordonojn de Sia Epoko, klarigis en pli ol cent volumoj la principojn de Sia Kredo, proklamis Sian Revelacion al la reĝoj kaj regantoj Kristanaj kaj Mahometanaj, de la Oriento kaj la Okcidento...

- Shoghi Effendi, La Kredo de Bahá’u’lláh – Mond-Religio, 1947

Lia plej aĝa filo, ‘Abbás Effendi, konata kiel ‘Abdu’l-Bahá (la Servanto de Dio), elektita de Li kiel Lia rajtigia posteulo kaj la aŭtoritata klariganto de Liaj instruoj... restis malliberulo ĝis 1908...

- Shoghi Effendi, La Kredo de Bahá’u’lláh – Mond-Religio, 1947

Li [‘Abdu’l-Bahá] enterprenis Sian trijaran vojaĝadon al Egiptujo, Eŭropo kaj Nord-Ameriko, dum kiu Li klarigis antaŭ grandegaj aŭdantaroj la instruojn de Sia Patro kaj antaŭdiris la alproksimiĝon de tiu katastrofo, kiu estis baldaŭ okazonta al la homaro.

- Shoghi Effendi, La Kredo de Bahá’u’lláh – Mond-Religio, 1947

Ĝi estas la Revelacio de Kristo renovigita, preskaŭ en la samaj vortoj, sed adaptita al pli ol miljara diferenco...

- Shoghi Effendi, La Kredo de Bahá’u’lláh – Mond-Religio, 1947

Palestino, ja povas nun esti konsiderata kiel la lando ne de tri sed de kvar kredoj, ĉar la Bahaa religio, kies sidejo de kredo kaj pilgrimado estas en ‘Akká kaj Haifa, atingas la karakterecon de mondreligio. Laŭ ĝia influo en la lando, ĝi estas faktoro funkcianta por internacia kaj interreligia kompreno.

- Shoghi Effendi, La Kredo de Bahá’u’lláh – Mond-Religio, 1947

Citaĵo de la Tago

Istiqlal 8 Mashiyyat 182 B.E.

Ho filo de l' esto! Kiel povis vi forgesi viajn proprajn kulpojn kaj okupiĝi pri la kulpoj de aliaj? Kiu ajn tion faras estas malbenita de Mi. (Kaŝitaj Vortoj, araba 26 / The Hidden Words, p.11)

Bahá’u’lláh – Perloj de l’Saĝo