Baháʼí Citaĵoj

Amo kaj Reunuiĝo

HO FILO DE L’HOMO! Mi amis vian kreadon, sekve do Mi kreis vin. Tial vi amu Min, por ke Mi menciu vian nomon kaj plenigu vian animon per la spirito de l’vivo.

- Bahá’u’lláh, La Kaŝitaj Vortoj, BEL 2009

HO FILO DE L’ESTO! Via paradizo estas Mia amo, via ĉiela hejmo reunuiĝo kun Mi. Eniru ĝin kaj ne hezitu. Tiel estas destinita por vi en Nia regno plejsupra kaj en Nia regado majesta.

- Bahá’u’lláh, La Kaŝitaj Vortoj, BEL 2009

HO FILO DE L’ESTO! Mia amo estas Mia fortika.o; kiu .in eniras estas protektita kaj sekura, kaj kiu sin turnas for, tiu sendube devoji.os kaj pereos.

- Bahá’u’lláh, La Kaŝitaj Vortoj, BEL 2009

HO FILO DE L’HOMO! Vi estas Mia posedaĵo kaj Mia posedaĵo ne pereas; pro kio vi timas vian pereon? Vi estas Mia lumo kaj Mian lumon neniam eblas estingi, kial vi timas estingon? Vi estas Mia gloro kaj Mia gloro neniam paliĝos; vi estas Mia robo kaj Mia robo neniam eluziĝos. Restadu do en via amo al Mi, ke vi trovu Min en la regno de l’gloro. 14

- Bahá’u’lláh, La Kaŝitaj Vortoj, BEL 2009

HO FILO DE L’HOMO! Ne tristu krom se vi estas fore de Ni. Ne ĝoju krom se vi proksimiĝas kaj revenas al Ni. 35

- Bahá’u’lláh, La Kaŝitaj Vortoj, BEL 2009

HO FILO DE L’JUSTECO! Kien povas amanto iri krom al la lando de sia amatul’? Kaj kiu aspiranto trovas ripozon for de sia kordezir’? Por la vera amanto estas reunuiĝo vivo kaj disiĝo morto. Lia brusto paciencon ne konas kaj lia koro pacon ne tenas. Miriadon da vivoj rezignus li por rapidi al la restadejo de sia amato. 4

- Bahá’u’lláh, La Kaŝitaj Vortoj, BEL 2009

Estu inda je la fido de via najbaro kaj alrigardu lin kun vizaĝo luma kaj amika.

- Bahá’u’lláh, Perloj de l’Saĝo

Ho filo de l' homo! Vualita en Mia antaŭmemora estado kaj en la pratempa eterneco de Mia esenco Mian amon al vi konsciis Mi; tial Mi kreis vin, gravuris en vin Mian bildon kaj rivelis al vi Mian belecon. (Kaŝitaj Vortoj, araba 3 / The Hidden Words, p.6)

- Bahá’u’lláh, Perloj de l’Saĝo

Kreinte la mondon kaj ĉion, kio vivas kaj moviĝas en ĝi, Li elektis, per la senpera efiko de Sia libera kaj suverena volo, doti la homon per la unika distingo kaj kapablo, koni Lin kaj ami Lin - kapablo, kiu nepre devas esti rigardata kiel la genera impulso kaj ĉefa celo por ĉio kreita... (Gleanings, 27: 2, p.65)

- Bahá’u’lláh, Perloj de l’Saĝo

Ĉiujn aferojn Mi deziris por vi, kaj ankaŭ vin pro vi mem. (Gleanings, 122:1, p.260)

- Bahá’u’lláh, Perloj de l’Saĝo

Ho Mia Frato! Pura koro estas kiel spegulo; purigu ĝin, per la polurilo de amo kaj malligiteco, de ĉio alia krom Dio, por ke en ĝi povu lumi la vera suno kaj aŭrori la eterna mateno. Tiam vi klare komprenos la signifon de “Nek Mia tero nek Mia ĉielo Min entenas, sed entenas Min sole la koro de Mia fidela servanto ”. (Seven Valleys, p.21)

- Bahá’u’lláh, Perloj de l’Saĝo

Purigu vian koron de la mondo kaj ĉiuj ĝiaj vanaĵoj kaj ne toleru, ke la amo al fremdulo ĝin eniras kaj ekloĝas en ĝi. Nur kiam vi purigas vian koron de ĉiu spuro de tia amo, la brilo de la lumo de Dio povos ĵeti sian radiadon sur ĝin... (Gleanings, 114: 15, p.237-238)

- Bahá’u’lláh, Perloj de l’Saĝo

Kiam la sincera amanto kaj sindona amiko atingas la ĉeeston de la Amato, la brila beleco de la Adorato kaj la kora ardo de la amanto ekflamigos incendion, per kiu forbrulos ĉiuj vualoj kaj kovroj. Vere, ĉio, kion li havas, de la koro ĝis la haŭto, estos ekflamigita, tiel ke restos nenio krom la Amiko. (Seven Valleys, p.36)

- Bahá’u’lláh, Perloj de l’Saĝo

Igu la flamon de serĉado bruli en viaj koroj per tia ardo, ke ĝi ebligu al vi atingi Vian plej altan kaj plej majestan celon - la ŝtupon, sur kiu Vi povos proksimiĝi al via Plej-Amata kaj unuiĝi kun Li. (Gleanings, 153: 2, p.323)

- Bahá’u’lláh, Perloj de l’Saĝo

Dum tiu ĉi migrado la vojaĝanto restados en ĉiuj landoj kaj loĝados en ĉiuj regionoj. En ĉiu vizaĝo li serĉas la belecon de la Amiko... Neniun kunestadon li evitas kaj serĉas la kunulecon de ĉiu ajn, por ke li eble malkovru la sekreton de la Amiko en iu animo aŭ ekvidu la belecon de la Amato en iu vizaĝo. (Seven Valleys, p.7)

- Bahá’u’lláh, Perloj de l’Saĝo

Kaj nun pri via demando koncerne la homan animon kaj ĝian pluvivon post la morto. Sciu vere, ke la animo post sia elkorpigo daŭre progresos, ĝis ĝi atingos la ĉeeston de Dio... Ĝi ekzistos tiel longe, kiel ekzistos la Regno de Dio... (Gleanings, 81: 1, p.155)

- Bahá’u’lláh, Perloj de l’Saĝo

Benita estas la punkto, kaj la domo, kaj la loko, kaj la urbo, kaj la koro, kai la monto, kaj la ŝirmejo, kaj la kavo, kaj la valo, kaj la lando, kaj la maro, kaj la insulo, kaj la kampo, kie oni Dion mencias kaj Lin laŭde gloras. (Preĝoj / Bahá’í Prayers, p.iii)

- Bahá’u’lláh, Perloj de l’Saĝo

Envoku, ho Mia servanto, la versojn de Dio... por ke la dolĉeco de Via melodio instigu vian propran animon kaj altiru la korojn de ĉiuj homoj... (Gleanings, 136: 2, p.295)

- Bahá’u’lláh, Perloj de l’Saĝo

Se iu citas nur unu verson de la Sankta Skribo en spirito de brila ĝojo, tio estas pli bona por li, ol tedite legadi ĉiujn Sanktajn Librojn de Dio... Ne ŝarĝu viajn animojn per tio, kio elĉerpas kaj subpremas ilin, sed malpezigu kaj levu ilin, por ke sur la flugiloj de la Sanktaj versoj ili soru al la tagiĝejo de Liaj evidentaj signoj. (Aqdas, 149, p.73-74)

- Bahá’u’lláh, Perloj de l’Saĝo

La esenco de amo estas por la homo turni sian koron al la Amato, fortranĉi sin de ĉio ajn krom Li kaj deziri nenion krom tio, kio estas la deziro de lia Sinjoro. (Tablets, 10: 1 k.s., p.155-157)

- Bahá’u’lláh, Perloj de l’Saĝo

La esenco de bonfarto estas ami Min; kiu Min amas, ĉion posedas, kaj kiu Min ne amas, tiu vere apartenas al la povraj kaj senhavaj. (Tablets, 10: 1 k.s., p.155-157)

- Bahá’u’lláh, Perloj de l’Saĝo

Vi estas la fruktoj de unu arbo kaj la folioj de unu branĉo. Interrilatu en plej granda amo kaj harmonio, en amikeco kaj kamaradeco. Tiel potenca estas la lumo de unueco, ke ĝi povas heligi la tutan mondon. (Gleanings, 132: 3, p.288)

- Bahá’u’lláh, Perloj de l’Saĝo

Tiu, Kiu estas via Sinjoro, la Plejkompatema, vartas en Sia koro la deziron vidi la tutan homaron kiel unu animon kaj unu korpon. (Gleanings, 107: 1, p.214)

- Bahá’u’lláh, Perloj de l’Saĝo

Ho vi homidoj! La fundamenta celo, kiu animas la Kredon de Dio kaj Lian Religion, estas certigi la bonstaton de la homaro, akceli ĝian unuecon kaj nutri la spiriton de amo kaj kamaradeco inter la homoj. Ne permesu, ke ĝi fariĝos fonto de malpaco kaj diskordo, de malamo kaj malamikeco. (Tablets, 11: 15, p.168)

- Bahá’u’lláh, Perloj de l’Saĝo

Sciu, ke en ĉiu periodo kaj epoko ĉiuj diaj ordonoj estas ŝanĝataj kaj aliformataj konforme al la bezono de la tempo, escepte de la leĝo de amo, kiu, simile al fonto, ĉiam ŝprucas kaj neniam ŝanĝiĝas. (Citita en: Nova Epoko, p.174)

- Bahá’u’lláh, Perloj de l’Saĝo

La esprimo »anĝeloj« signifas tiujn, kiuj, fortigitaj per la potenco de la spirito, neniigis per la fajro de amo de Dio ĉiajn homajn ecojn kaj limigitaĵojn, kaj vestis sin per la kvalitoj de la plej altaj Estaĵoj kaj de Keruboj. [22]

- Bahá’u’lláh, Libro De Certeco

Kiel multe da homoj, kaj altaj, kaj malaltaj, sopire atendadis en ĉiuj tempoj aperon de Manifestiĝoj de Dio en la sanktaj personoj de Liaj elektitoj. [2]

- Bahá’u’lláh, Libro De Certeco

Ĉar la plej alta kaj plej eminenta favoro, elmontrita al la homoj, estas la favoro »atingi la apudeston de Dio« kaj ekkoni Lin, kio estas promesita al ĉiuj. [23, 24]

- Bahá’u’lláh, Libro De Certeco

Inter la instruoj de Bahá’u’lláh troviĝas alia instruo: Religio estu la kaŭzo de kamaradeco kaj amo. Se ĝi fariĝas kaŭzo de reciproka fremdiĝo, oni ne parolu pri ĝi.

- ʻAbdu'l-Bahá, Mesaĝo de ʻAbdu'l-Bahá de la 17-a de decembro 1919 al la Centra Organizo por Daŭra Paco

Se tia antaŭjuĝo kaj malamikeco estiĝas pro religio, konsideru ke religio devus esti la kaŭzo de amikeco; alikaze ĝi estus senfrukta.

- ʻAbdu'l-Bahá, Mesaĝo de ʻAbdu'l-Bahá de la 17-a de decembro 1919 al la Centra Organizo por Daŭra Paco

Vojaĝante tra la mondo vi ĉie ajn trovos ke progreso rezultas el asociiĝo kaj kooperado; kontraŭe ĉiu ruinaĵo avertas pri la efiko de malamikeco kaj malamo.

- ʻAbdu'l-Bahá, Mesaĝo de ʻAbdu'l-Bahá de la 17-a de decembro 1919 al la Centra Organizo por Daŭra Paco

Alivorte: la neniiĝo de ĉiu estaĵo estas kaŭzata per la dispartiĝo kaj disiĝo de elementoj. Tial altiro kaj komponado inter la diversaj elementoj estas la kaŭzo de vivo kaj malakordo kaj dividiĝo produktas morton.

- ʻAbdu'l-Bahá, Mesaĝo de ʻAbdu'l-Bahá de la 17-a de decembro 1919 al la Centra Organizo por Daŭra Paco

Konsideru la florojn de ĝardeno: Kvankam diversspecaj laŭ koloro, formo kaj aspekto, ili tamen refreŝiĝas per la sama akvo el unu fonto, reviviĝas per la sama vento kaj fortiĝas per la radioj de la sama suno; kaj tiu varieco kaj tiu diverseco pligrandigas ilian ĉarmon kaj belecon.

- ʻAbdu'l-Bahá, Mesaĝo de ʻAbdu'l-Bahá de la 17-a de decembro 1919 al la Centra Organizo por Daŭra Paco

Hodiaŭ estas tiu favorata je la Sojlo de l‘ Sinjoro, kiu cirkuligas la pokalon de l‘ fideleco, kiu donacas eĉ al siaj malamikoj la juvelon de l‘ malavaro kaj etendas helpan manon eĉ al sia subpremanto falinta, estas li, kiu eĉ al la plej severaj el siaj malamikoj montriĝas amanta amiko.

- ʻAbdu'l-Bahá, Mesaĝo de ʻAbdu'l-Bahá de la 17-a de decembro 1919 al la Centra Organizo por Daŭra Paco

Lasu lin plibonigi la karakteron de ĉiu kaj ĉiuj, kaj reorientigu li la pensadon de l‘ homoj. Tiamaniere la lumo de dia gvidado ekbrilos kaj la benoj de Dio lulos la tutan homaron: ĉar amo estas lumo, senkonsidere kie ĝi loĝas; kaj malamo estas tenebro, senkonsidere kie ĝi nestas.

- ʻAbdu'l-Bahá, Mesaĝo de ʻAbdu'l-Bahá de la 17-a de decembro 1919 al la Centra Organizo por Daŭra Paco

La devo de afableco kaj simpatio rilate el fremduloj kaj alilanduloj.

- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj

Mi deziras de vi, ke vi ne pensu nur pri vi mem. Estu afablaj por fremduloj, ĉu ili venas el Turkujo, Japanujo, Persujo, Rusujo, Ĉinujo aŭ el iu ajn alia lando de la mondo. Helpu al ili senti sin, kiel hejme...

- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj

Realigu en praktiko la instruon de Bahá'u'lláh, la instruon pri bonkoreco al ĉiuj nacioj. Ne kontentiĝadu per nura vorta elmontrado de amikeco, sed flamigu viajn korojn per amplena bonkoreco al ĉiuj, kiujn vi povas renkonti sur via vojo.

- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj

Mi rekomendas al vi, ke ĉiu el vi koncentrigu ĉiujn pensojn de sia koro je amo kaj unueco. Kiam aperas penso pri milito, kontraŭstaru ĝin per pli forta penso pri paco. La penso de malamo devas esti neiigita per la pli potenca penso de amo.

- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj

Vi estas la fruktoj de unu arbo, floroj de unu ĝardeno, gutoj de unu oceano, filoj kaj filinoj de unu Patro, kies nomo estas : Amo !

- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj

La revelacio de Kriŝno estas la revelacio de amo. Ĉiuj Diaj Profetoj alportis la revelacion de amo. Neniu el ili iam pensis, ke milito kaj malamo estas bonaj.

- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj

La perfekta amo bezonas malegoistan instrumenton, absolute liberan de iaspecaj ligoj. La amo al familio estas limigita;... La patriota amo estas limhava; la amo al patrolando, kaŭzanta malamon kontraŭ ĉiuj aliaj landoj, ne estas perfekta amo !

- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj

La granda malegoista amo al la homaro estas limigita per neniu el tiuj ĉi malperfektaj, duonegoistaj limigoj; tio estas la sola perfekta amo, havebla al la tuta homaro, kaj ĝi povas esti realigita per la povo de la Dia Spirito.

- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj

La fundamento de la instruoj de Bahá'u'lláh estas la unueco de la homaro, kaj lia plej granda deziro estis, ke amo kaj bonvolo floru en homaj koroj.

- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj

La diverseco en la homa familio devus esti kaŭzo de amo kaj harmonio, kiel okazas en muziko, kie multaj diversaj sonoj unuiĝas en perfektan akordon.

- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj

Se vi renkontas homojn de alia raso kaj koloro ol vi mem ne malfidu al ili... sed kontraŭe estu kontentaj kaj elmontru al ili afablecon. Pensu pri ili, kiel pri alikoloraj rozoj, kreskantaj en la bela ĝardeno de l’homaro...

- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj

De la momento, kiam la animo forlasas la korpon kaj alvenas en la Ĉielan Mondon, ĝia evoluado estas spirita, kaj tiu ĉi evoluado estas : Alproksimiĝado al Dio.

- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj

La kvara [speco de amo] estas la amo de homo al homo. La amo, kiu ekzistas inter la koroj de kredantoj, estas diktata de la idealo de unueco de l’spiritoj. Tiu ĉi amo estas atingebla per kono de Dio...

- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj

Mi rekomendas al vi, ke ĉiu el vi koncentrigu ĉiujn pensojn de sia koro je amo kaj unueco. Kiam aperas penso pri milito, kontraŭstaru ĝin per pli forta penso pri paco. La penso de malamo devas esti neiigita per la pli potenca penso de amo.

- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj [10]

La perfekta amo bezonas malegoistan instrumenton, absolute liberan de iaspecaj ligoj. La amo al familio estas limigita;... La patriota amo estas limhava; la amo al patrolando, kaŭzanta malamon kontraŭ ĉiuj aliaj landoj, ne estas perfekta amo !

- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj [14, 15]

La Sankta Spirito donos al homo povojn pli grandajn, ol tiuj, se li nur klopodos pri la aferoj de spirito kaj penos agodi sian koron al la Dia Senfina Amo.

- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj [17]

La fundamento de la instruoj de Bahá'u'lláh estas la unueco de la homaro, kaj lia plej granda deziro estis, ke amo kaj bonvolo floru en homaj koroj.

- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj [18]

Ĉiuj Diaj Malkaŝantoj, senditaj de Dio en la mondon, devis alporti siajn terurajn malfacilaĵojn kaj suferojn por unu sola espero de disvastigo de la Vero, unueco kaj harmonio inter la homoj. Kristo suferis la vivon de zorgoj, ĉagrenoj kaj doloroj, por doni al la mondo perfektan ekzemplon de amo...

- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj [20, 21]

La esenco de ĉiuj religioj estas la Amo de Dio, kaj ĝi estas la fundamento de ĉiuj sanktaj instruoj. La Amo de Dio gvidis Abrahamon, Izaakon kaj Jakobon, la Amo de Dio donis forton al Jozefo... kaj kuraĝon kaj paciencon al Moseo.

- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj [25]

Precipe al tiuj, kies pensoj estas materialaj kaj malprogresaj, elmontru plej grandan amon kaj paciencon, tiamaniere per via radianta bonkoreco akirante ilin por la interligo de samideaneco [11].

- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj

Kiam la soldatoj de l’mondo nudigas la glavojn, por mortigadi, la soldatoj de Dio premu la manon unu al alia [14]!

- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj

Elmontru amon al ĉiuj; amo estas la spiro de la Sankta Spirito en homan koron [15].

- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj

Tiu ĉi kunveno estu antaŭekzemplo de tio, kio plej vere okazos en la mondo, kiam ĉiuj infanoj de Dio komprenos, ke ili estas folioj de unu arbo, floroj de unu ĝardeno... [16].

- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj

La principon de amo oni povas esprimi en multaj manieroj; ekzistas amo al familio, al patrolando, al raso, ekzistas politika entuziasmo, ekzistas ankaŭ amo al interes-kunularo en servo [18].

- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj

Se vi amas membron de via familio aŭ samlandanon, amu lin kun radio de la senfina amo ! Tiu ĉi amo estu en Dio kaj per Dio [19].

- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj

La religio de Dio devas esti esprimata en la tuta agado de la vivo kaj efektivigata en amo al proksimulo. Ĉiu devas havi okupon [27].

- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj

Kiel reesprimo de la eternaj veroj, sur kiuj baziĝas ĉiuj antaŭaj religioj, kiel unuiganta potenco inspiranta la aliĝintojn de ĉi tiuj religioj per nova spirita forto, fervoriganta ilin per novaj espero kaj homamo, flamiganta ilin per nova vido de la fundamenta unueco de iliaj religiaj doktrinoj...

- Shoghi Effendi, La Kredo de Bahá’u’lláh – Mond-Religio, 1947

Deklaras la celon de religio esti la antaŭenigo de amikeco kaj konkordo, proklamas ĝian esencan harmonion kun scienco, kaj akceptas tion ĉi kiel la ĉefan rimedon por la pacigo kaj la ordema progreso de la homa socio.

- Shoghi Effendi, La Kredo de Bahá’u’lláh – Mond-Religio, 1947

La instruoj de la Bábanoj... havas grandan estontecon. Mi do simpatias tutkore kun Bábismo, ĉar ĝi instruas al la homoj fratecon kaj egalecon kaj oferon de la material vivo por servado al Dio...

- Shoghi Effendi, La Kredo de Bahá’u’lláh – Mond-Religio, 1947

Citaĵo de la Tago

Istiqlal 8 Mashiyyat 182 B.E.

Ho filo de l' esto! Kiel povis vi forgesi viajn proprajn kulpojn kaj okupiĝi pri la kulpoj de aliaj? Kiu ajn tion faras estas malbenita de Mi. (Kaŝitaj Vortoj, araba 26 / The Hidden Words, p.11)

Bahá’u’lláh – Perloj de l’Saĝo