Baháʼí Citaĵoj

Aflikto kaj Provoj

HO FILO DE L’HOMO! Por ĉio estas signo. La signo de amo estas firmeco sub Mia dekreto kaj pacienco sub Miaj provoj. 48

- Bahá’u’lláh, La Kaŝitaj Vortoj, BEL 2009

HO FILO DE L’HOMO! La vera amanto afliktojn sopiras same kiel la ribelulo pardonon kaj la pekanto mizerikordon. 49

- Bahá’u’lláh, La Kaŝitaj Vortoj, BEL 2009

HO FILO DE L’HOMO! Se ne malfeliĉoj vin trafus sur Mia pado povus vi kiel sekvi la vojojn de tiuj kontentaj kun Mia bonplaĉo? Se ne provoj afliktus vin je via sopiro renkonti Min atingus vi kiel la lumon en via amo al Mia beleco? 50

- Bahá’u’lláh, La Kaŝitaj Vortoj, BEL 2009

HO FILO DE L’HOMO! Mia aflikto estas Mia providenco; ŝajnas ĝi surface fajro kaj venĝo sed estas ĝi interne lumo kaj mizerikordo. Rapidu al ĝi ke fariĝos vi lumo eterna kaj spirito senmorta. Ĉi tio estas Mia ordono al vi, observu ĝin. 51

- Bahá’u’lláh, La Kaŝitaj Vortoj, BEL 2009

HO FILO DE L’ESTO! Se vin ekregas senhavo ne ĉagreniĝu, ĉar vizitos vin fine la Eternulo, la plenhava. Humiligon ne timu, ĉar iam gloro vin kovros. 53

- Bahá’u’lláh, La Kaŝitaj Vortoj, BEL 2009

HO FILO DE L’HOMO! Se prosperos vi, ne jubilu, kaj se trafos vin humiligo, ne ĉagreniĝu, ĉar ambaŭ forpasos kaj estos ne plu. 52

- Bahá’u’lláh, La Kaŝitaj Vortoj, BEL 2009

Estu malavara en prospero kaj danka en mizero.

- Bahá’u’lláh, Perloj de l’Saĝo

*Estu lampo por tiuj vagantaj en mallumo, ĝojfonto por la zorgoplenaj, maro por la soifantoj, haveno por la afliktitoj, apogo kaj defendo por la viktimo de subpremado.*

- Bahá’u’lláh, Perloj de l’Saĝo

Kiam vera serĉanto decidiĝas surpaŝi la padon de serĉado... li devas antaŭ ĉio purigi kaj poluri sian koron... je la obskuriga polvo de ĉiu akirita klero... Li devas tiel purigi sian koron, ke neniu resto de amo aŭ malamo plu konserviĝu en ĝi... Li devas forlavi de la tabelo de sia koro ĉiun spuron de fiero kaj vanteco, devas alkroĉi sin al pacienco kaj sindonemo, observi silenton kaj deteni sin de vana parolado. (Gleanings, 125: 1 k.s., p.264)

- Bahá’u’lláh, Perloj de l’Saĝo

Ho filo de la Plejsupera! Faris Mi la morton por vi ĝojportanto. Pro kio malĝojas vi? Igis Mi la lumon superŝuti vin per sia splendoro. Kial vi vualiĝas antaŭ ĝi? (Kaŝitaj Vortoj, araba 32 / The Hidden Words, p.12)

- Bahá’u’lláh, Perloj de l’Saĝo

La mondo suferas pro akuŝodoloro, kaj ĝia maltrankvilo kreskas tagon post tago. Ĝi fiksiĝas je ribelado kaj malkredo. (Gleanings, 61: 12, p.118)

- Bahá’u’lláh, Perloj de l’Saĝo

Kiel ofte ili atendadis Lian venon, kiel fervore ili preĝadis... [tamen] ili ĉiuj malakceptis Lin kaj turniĝis for de lia vizaĝo - lia vizaĝo de Dio mem.

- Bahá’u’lláh, Libro De Certeco [2]

Aperis nek unu Malkaŝanto de Sankteco, kiu ne estis turmentata per malakcepto, malkonfeso kaj akra kontraŭstarado de tiuj, kiuj Lin ĉirkaŭis.

- Bahá’u’lláh, Libro De Certeco [3]

Ĉu la homoj pensas, ke kiam ili diras: ›Mi kredas‹, ili estos lasitaj libere kaj ne estos provataj? [Korano 29:2]

- Bahá’u’lláh, Libro De Certeco [4]

Kio povis kaŭzi tian malkonsenton kaj konflikton? Kial okazas, ke la alvenon de ĉiu vera Malkaŝanto de Dio akompanas tia malpaco kaj tumulto, tia tiraneco kaj konfuzego?

- Bahá’u’lláh, Libro De Certeco [5]

Religiaj gvidantoj en ĉiu epoko malhelpis sian anaron atingi la bordojn de la eterna savo, ĉar ili tenis en sia potenco la birdon de la aŭtoritato. Kelkaj pro avido je gvidanteco, aliaj pro manko de scio kaj kompreno estis kaŭzo de la mizero de la homoj.

- Bahá’u’lláh, Libro De Certeco [7]

Tiu ĉi »aflikto« estas esenca trajto de ĉiu Revelacio. La Suno de l’ Vero ne aperas, antaŭ ol ĝi ekzistas. Ĉar la tagiĝo de dia gvidado devas sekvi la mallumon de la nokto de erarvagado.

- Bahá’u’lláh, Libro De Certeco [11]

La »aflikto« signifas mankon de kapableco por atingi spiritan sciadon kaj ekkompreni la Vorton de Dio. Ĝi signifas, ke kiam la Astro de l’ Vero estos subirinta, kaj la speguloj, kiuj rebriligas Lian Lumon, estos malaperintaj, la homaro suferos »aflikton« kaj malfacilaĵojn ne sciante, kien turniĝi por serĉi gvidadon.

- Bahá’u’lláh, Libro De Certeco [12]

Ĉu ne estis eble al Dio, la ĉiopova Reĝo, deteni la manon de Moseo de la mortigo, por ke ne estu al Li imputata murdo, kaŭzante konfuzon kaj malamon?

- Bahá’u’lláh, Libro De Certeco [17]

Tiaj aferoj okazas nur per tio, ke la homaj animoj evoluu kaj estu liberigitaj el la kaĝo de memo kaj deziro.

- Bahá’u’lláh, Libro De Certeco [18]

Ĉar la Signo de Vero kaj malvero estas difinita kaj priskribita en la Libro. Per tiu ĉi die-difinita provŝtono devas esti provataj la pretendoj de ĉiuj homoj, por ke verulo estu distingita de trompisto. Tiu ĉi provŝtono estas la jena verso: »Deziru morton, se vi estas verdirantoj.« [Korano 62:6]

- Bahá’u’lláh, Libro De Certeco [38]

Kaj nun pripensu kaj konsideru dum momento la obstinecon de tiuj homoj. Kio povis esti la kaŭzo de tiu ilia malkonfesado kaj flankiĝado? Kio povis instigi ilin rifuzi formeti la mantelon de malkonfeso kaj vesti sin per la rolo de akcepto? [2]

- Bahá’u’lláh, Libro De Certeco

Ĝuste kiel Li diris: »ĉu la homoj pensas, ke kiam ili diras: ›Mi kredas‹, ili estos lasitaj libere kaj ne estos provataj?«5 [2]

- Bahá’u’lláh, Libro De Certeco

Tiagrada estis la kontraŭstarado de Faraono kaj lia popolo, ke fine ili leviĝis kaj streĉis ĉiujn fortojn por estingi per la akvo de falso kaj neado la fajron de tiu sankta Arbo, forgesante pri la vero, ke neniu tera akvo povas estingi la flamon de la dia saĝeco, kaj neniuj mortemaj blovoj povas estingi la lampon de la eterna regado. [3]

- Bahá’u’lláh, Libro De Certeco

La esprimo »nuboj« signifas tiujn aferojn, kiuj estas kontraŭaj al la manieroj kaj deziroj de la homoj. [11]

- Bahá’u’lláh, Libro De Certeco

La celo de ĉiuj tiuj simbolaj esprimoj kaj malklaraj aludoj, kiuj emas de la Malkaŝantoj de la - sankta Afero de Dio, estis sperti kaj provi la popolojn de la mondo, por ke tiamaniere la tero de puraj kaj lumaj koroj estu distingita de pereema kaj senfrukta grundo. [13]

- Bahá’u’lláh, Libro De Certeco

Kaj nun pripensu pri tiu grandega sperto, pri tiu dolora provo. Malgraŭ ĉio tio Dio donis al tiu esenco de la Spirito, al Tiu, kiu estis konata inter la homoj kiel senpatrulo, la gloron de profeteco, kaj faris Lin Sia atestanto antaŭ ĉiuj, kiuj estis en la ĉielo kaj sur la tero. [16]

- Bahá’u’lláh, Libro De Certeco

Sed kiomfoje la portalo de favoro malfermiĝis kaj la nuboj de la dia malavareco verŝis sian pluvon sur la homaron kaj la lumo de la Nevidebla ekbrilis super la horizonto de la ĉiela potenco, ili ĉiuj malakceptis Lin kaj turniĝis for de lia vizaĝo - lia vizaĝo de Dio mem. [2]

- Bahá’u’lláh, Libro De Certeco

Aperis nek unu Malkaŝanto de Sankteco, kiu ne estis turmentata per malakcepto, malkonfeso kaj akra kontraŭstarado de tiuj, kiuj Lin ĉirkaŭis. [3]

- Bahá’u’lláh, Libro De Certeco

Mallonga mencio estos sekve farita en ĉi tiu tabuleto pri diversaj okazoj, koncernantaj la Profetojn de Dio, por ke ili elmontru la veron, ke en ĉiuj jarcentoj kaj epokoj la Malkaŝantoj de potenco kaj gloro estis subigitaj al tiel malindegaj kruelaĵoj, ke neniu plumo kuraĝas ilin priskribi. Helpu tio al iom da homoj, ke ili ĉesu lasi sin maltrankviligi per kriado kaj protestado de ekleziuloj kaj malsaĝuloj de ĉi tiu epoko, kaj igu ĝin ilin fortiĝi en la fido kaj certeco. [4]

- Bahá’u’lláh, Libro De Certeco

En la fino, kiel diras la libroj kaj tradicioj, restis kun Li apenaŭ kvardek aŭ sepdek du el Liaj disĉiploj. Fine Li laŭte ekkriis el la fundo de sia estaĵo: »Sinjoro! Lasu en la lando eĉ ne unu solan loĝanton el la nekreduntoj!«4 [5]

- Bahá’u’lláh, Libro De Certeco

La »aflikto« signifas mankon de kapableco por atingi spiritan sciadon kaj ekkompreni la Vorton de Dio. Ĝi signifas, ke kiam la Astro de l’ Vero estos subirinta, kaj la speguloj, kiuj rebriligas Lian Lumon, estos malaperintaj, la homaro suferos »aflikton« kaj malfacilaĵojn ne sciante, kien turniĝi por serĉi gvidadon. [12]

- Bahá’u’lláh, Libro De Certeco

Milito estas detruo, sed mondpaco estas konstruo. Milito estas morto, sed paco estas vivo. Milito estas rabemo kaj sangavido, sed paco estas bonfaro kaj humaneco. Milito apartenas al la mondo de naturo, sed paco al la fundamentoj de la religio de Dio.

- ʻAbdu'l-Bahá, Mesaĝo de ʻAbdu'l-Bahá de la 17-a de decembro 1919 al la Centra Organizo por Daŭra Paco

Tiel laŭsperte pruviĝis, ke ĉiuj antaŭjuĝoj rezultigas detruon de la homara strukturo. Tiel longe kiel tiaj antaŭjuĝoj ekzistos plu, la batalo pri vivo superregos, kaj sangavido kaj rabemo daŭros.

- ʻAbdu'l-Bahá, Mesaĝo de ʻAbdu'l-Bahá de la 17-a de decembro 1919 al la Centra Organizo por Daŭra Paco

Ĉu valoras sangoverŝi kaj disŝiri unu la alian pro tiu eterna tombo? Ne, tute ne – nek plaĉas tia konduto al Dio nek aprobus ĝin iu ajn prudenta homo.

- ʻAbdu'l-Bahá, Mesaĝo de ʻAbdu'l-Bahá de la 17-a de decembro 1919 al la Centra Organizo por Daŭra Paco

Plia instruo de Bahá’u’lláh temas pri justeco kaj rajto. Antaŭ ol tiuj ne estas realigitaj en la mondo de l‘ ekzistado, ĉiuj aferoj restos senordaj kaj neperfektaj. La homa mondo estas mondo de subpremo kaj de krueleco, regno de atako kaj eraro.

- ʻAbdu'l-Bahá, Mesaĝo de ʻAbdu'l-Bahá de la 17-a de decembro 1919 al la Centra Organizo por Daŭra Paco

Miloj da animoj oferis sian vivon en la areno de sinofero kaj pereis kiel martiroj sub la glavoj de subpremado kaj kruelo. Miloj da estimataj familioj estis elradikigitaj kaj forpelitaj. Miloj da infanoj sengepatriĝis.

- ʻAbdu'l-Bahá, Mesaĝo de ʻAbdu'l-Bahá de la 17-a de decembro 1919 al la Centra Organizo por Daŭra Paco

Alivorte: la neniiĝo de ĉiu estaĵo estas kaŭzata per la dispartiĝo kaj disiĝo de elementoj. Tial altiro kaj komponado inter la diversaj elementoj estas la kaŭzo de vivo kaj malakordo kaj dividiĝo produktas morton.

- ʻAbdu'l-Bahá, Mesaĝo de ʻAbdu'l-Bahá de la 17-a de decembro 1919 al la Centra Organizo por Daŭra Paco

La unua [diferenco] gvidas al detruo, kaj tio similas la malamikecon inter militantaj nacioj kaj konfliktantaj triboj... Sed la alia diverseco konsistas el varieco kaj esence estas perfekteco kaj estigas diajn donacojn.

- ʻAbdu'l-Bahá, Mesaĝo de ʻAbdu'l-Bahá de la 17-a de decembro 1919 al la Centra Organizo por Daŭra Paco

Ĉiu vera kuraco devenas de Dio ! Ekzistas du kaŭzoj de malsano : unu estas materiala, la alia spirita. Se la malsano estas korpa, oni bezonas materialan kuracilon, se ĝi estas spirita, oni bezonas la spiritan.

- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj

Ĉio estas en la manoj de Dio, kaj sen Li ni ne povas ĝui sanon !... Dio estas granda kompatema kuracisto, kaj Li sola havas la povon doni la veran kuracon.

- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj

Kiam malbonfarto estas negrava, malforta kuracilo sufiĉas por resanigo, sed kiam la negrava malbonfarto fariĝas terura malsano, la Dia Kuracisto devas uzi fortegan kuracilon.

- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj

Kiel estas eble por homo batali de mateno ĝis vespero, mortigante unu alian, verŝante la sangon de siaj proksimuloj - kaj por kio ? por gajni la posedon de peceto da tero !... Lando apartenas ne al unu popolo, sed al ĉiuj. La tero ne estas homa domo, sed lia tombo.

- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj

Ĉu vi estas kontentaj pro la vizito de tia gasto, liberigita el sia malliberejo, por alporti al vi la gloran revelacion, de tiu, kiu neniam povus eĉ pensi, ke tia renkonto estos ebla ?!

- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj

Dio donis al homo tiun ĉi povon, ke li ĝin uzu por progresigi la civilizacion, por la bono de la homaro, por kreskigi amon, harmonion kaj pacon. Sed homo preferas uzi tiun ĉi donacon por malkonstrui, anstataŭ konstrui...

- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj

Suferoj de homo estas duspecaj : a ) La sekvoj de liaj propraj agoj... b) Ekzistas aliaj suferoj, kiuj venas al fideluloj de Dio. Konsideru la grandajn malĝojojn, elportitajn de Kristo kaj de Liaj apostoloj !

- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj

Provoj estas bonfaroj de Dio, por kiuj ni devas danki Lin. Ĉagrenoj kaj malĝojoj ne venas al ni hazarde ; ili estas senditaj de la Dia Favoro por nia perfektiĝo.

- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj

Ju pli provpurigata estas homo, des pli granda estas la rikolto de l’spiritaj virtoj, kreskintaj en li.

- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj

Oni devas forlasi ĉiajn antaŭjuĝojn, ĉu religiajn, rasajn, politikajn aŭ naciain, ĉar tiuj antaŭjuĝoj estas la kaŭzoj de la malsano de la mondo. Ĝi estas grava sufero, kiu, se ĝi ne estos haltigita, povas kaŭzi detruon de la tuta homa gento.

- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj

La menso kaj la spirito de homo progresas, kiam li estas provata per suferoj. Ju pli plugata estas la grundo, des pli bona estos la rikolto... tiel suferoj kaj malĝojoj liberigas homon de malgravaĵoj de tiu ĉi monda vivo, ĝis li atingas staton de kompleta sindeturnemo.

- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj

La plej alta el la kreaĵoj batalas por akiri la plej malaltan formon de l'materio - la teron ! Lando apartenas ne al unu popolo, sed al ĉiuj. La tero ne estas homa domo, sed lia tombo. Kaj pro siaj tomboj tiuj homoj batalas. Nenio en la mondo estas tiel fia, kiel tombo, la restejo de putrantaj homaj korpoj.

- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj [11]

Ĉiuj Diaj Malkaŝantoj, senditaj de Dio en la mondon, devis alporti siajn terurajn malfacilaĵojn kaj suferojn por unu sola espero de disvastigo de la Vero, unueco kaj harmonio inter la homoj. Kristo suferis la vivon de zorgoj, ĉagrenoj kaj doloroj, por doni al la mondo perfektan ekzemplon de amo...

- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj [20, 21]

Por atingi la eternan feliĉon, oni devas suferi. Kiu atingis la staton de sinofero, havas veran ĝojon. Tempa ĝojo pereos.

- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj [24]

Kiel estas eble por homo batali de mateno ĝis vespero, mortigante unu alian, verŝante la sangon de siaj proksimuloj - kaj por kio ? por gajni la posedon de peceto da tero [12]!

- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj

Milito estas kreita por kontentigi homajn ambiciojn; por la mondeca gajno de kelkaj personoj terura mizero estas portata en multegajn hejmojn [13].

- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj

Mi atendis multajn jarojn, jarojn en malliberejo por povi veni kaj vidi vin nun... Mia korpo povas esti sklavigita por certa tempo, sed, ‘Abdu’l Hamid havas nenian povon super mia spirito - libera ĝi restos [21-23].

- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj

Tio ĉi estas la plej granda maljusteco: ke iu sola lando profunde enŝuldiĝu pro militaj aranĝoj [13]. ... La plej granda potenco de la Sankta Spirito ekzistas en la Diaj Malkaŝantoj de la Vero [35, 36].

- ʻAbdu'l-Bahá, Parizaj Paroladoj

La apogeo de tiu c i senlima universo kun g ia tuta grandiozo kaj gloro estas la homo mem, kiu en tiu c i mondo certan tempon penadas kaj suferas, kun diversaj malsanoj kaj doloroj, kaj fine disfalas, postlasante neniun spuron kaj neniun frukton. Se estus tiel, ne povus esti dubo, ke tiu c i senlima universo kun c iuj siaj perfektecoj finig as frau de kaj trompe kaj sen rezulto, sen frukto, sen atingo kaj sen efiko. Estus g i komplete sen ia signifo.

- ʻAbdu'l-Bahá, Excerpts from "Abdul-Baha-Letero-al-d-ro-A.-Forel-kajere.pdf"

Se tiuj grandiozaj instruoj disvastig os, la homaro estos liberigita de c iuj dang eroj, de c iuj kronikaj malsanoj kaj perturboj. Simile la ekonomikaj principoj de la Bahaa Kredo estas la enkorpig o de la plej altaj aspiroj de c iuj dungitoj kaj de ekonomikistoj de c iuj skoloj.

- ʻAbdu'l-Bahá, Excerpts from "Abdul-Baha-Letero-al-d-ro-A.-Forel-kajere.pdf"

Estas Lia misio proklami, ke la infanaĝo de la homaro pasis for, ke la konvulsioj okazantaj en la nuna stadio de ĝia virigo malrapide kaj dolorige pretigas ĝin atingi la plenaĝecon, kaj proklamas la alproksimiĝon de tiu Epoko de Epokoj, kiam oni faros plugilojn el glavoj, kiam la Regno promesita de Jesuo Kristo estos starigita, kaj la paco de la planedo definitive kaj daŭre certigita.

- Shoghi Effendi, La Kredo de Bahá’u’lláh – Mond-Religio, 1947

Rapida kaj severa persekutado, inaŭgurita de la kuniĝintaj fortoj de Eklezio kaj Ŝtato en Lia patrujo, rapidigis sinsekve Lian areston, Lian ekzilon... kaj Lian ekzekutiĝon, en Julio, 1850, per pafroto en la publika placo de Tabríz.

- Shoghi Effendi, La Kredo de Bahá’u’lláh – Mond-Religio, 1947

Ne malpli ol dudek mil sekvantoj Liaj estis mortigitaj kun tiel sovaĝa krueleco, ke tio elvokis la varman kompaton kaj la profundan admiron de pluraj Okcidentaj verkistoj, diplomatoj, vojaĝantoj kaj kleruloj...

- Shoghi Effendi, La Kredo de Bahá’u’lláh – Mond-Religio, 1947

Mírzá Husayn-‘Alí, titolita Bahá’u’lláh, (la Gloro de Dio), naskiĝinto de Mázindarán, Kies venon antaŭdiris Báb, estis atakita de tiuj samaj fortoj de senscieco kaj fanatikeco, estis enkarcerigita en Tihrán, estis ekzilita en 1852 el Sia patrujo al Baghdád, kaj de tie al Konstantinoplo kaj Adrianoplo, kaj fine al la mallibereja urbo ‘Akká...

- Shoghi Effendi, La Kredo de Bahá’u’lláh – Mond-Religio, 1947

Lia plej aĝa filo, ‘Abbás Effendi, konata kiel ‘Abdu’l-Bahá (la Servanto de Dio), elektita de Li kiel Lia rajtigia posteulo kaj la aŭtoritata klariganto de Liaj instruoj... restis malliberulo ĝis 1908...

- Shoghi Effendi, La Kredo de Bahá’u’lláh – Mond-Religio, 1947

Li [‘Abdu’l-Bahá] enterprenis Sian trijaran vojaĝadon al Egiptujo, Eŭropo kaj Nord-Ameriko, dum kiu Li klarigis antaŭ grandegaj aŭdantaroj la instruojn de Sia Patro kaj antaŭdiris la alproksimiĝon de tiu katastrofo, kiu estis baldaŭ okazonta al la homaro.

- Shoghi Effendi, La Kredo de Bahá’u’lláh – Mond-Religio, 1947

La Administra Organizo de la Kredo de Bahá’u’lláh, kiu estas destinita evolui en la Bahaan Mondŝtaton, kaj kiu jam travivis la atakojn lanĉitajn kontraŭ ĝiaj institucioj de tiaj timigaj malamikoj kiaj la reĝoj de la dinastio Qájár, la Kalifoj de Islámo, la ekleziaj ĉefoj de Egiptujo, kaj la Nazia reĝimo en Germanujo...

- Shoghi Effendi, La Kredo de Bahá’u’lláh – Mond-Religio, 1947

La Bahaa Religio estas unu el la grandaj moralaj kaj sociaj fortoj en la tuta mondo hodiaŭ. Mi estas pli konvinkita ol iam ajn, en la plimultiĝantaj moralaj kaj politikaj krizoj en la mondo, ke ni devas havi pli grandan internacian kunordon. Tia kredo, kia estas la Bahaa Religio, kiu pretigas la vojon por universala organizado de paco, estas necesa.

- Shoghi Effendi, La Kredo de Bahá’u’lláh – Mond-Religio, 1947

Citaĵo de la Tago

Istiqlal 8 Mashiyyat 182 B.E.

Ho filo de l' esto! Kiel povis vi forgesi viajn proprajn kulpojn kaj okupiĝi pri la kulpoj de aliaj? Kiu ajn tion faras estas malbenita de Mi. (Kaŝitaj Vortoj, araba 26 / The Hidden Words, p.11)

Bahá’u’lláh – Perloj de l’Saĝo